Șinteu
Șinteu | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Bihor | ||
Alinome | Nová Huta (slovake), Sólyomkővár (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Bihar | ||
Situo | 47° 8′ N, 22° 31′ O47.13805555555622.510277777778Koordinatoj: 47° 8′ N, 22° 31′ O | ||
| |||
Alto super maro | 602 m | ||
Poŝtkodo | 417550 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 1.287 (en 2002) | ||
– vilaĝo | 537 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 31388 | ||
Șinteu [ŝinteŭ] (slovake: Nová Huta, hungare: Sólyomkővár [ŝojomkovar]) estas komunumo en Rumanio sudoriente de Marghita. En 2007 ĝi havis ĉirkaŭ 1200 slovakajn, 4 rumanajn kaj 2 hungarajn loĝantojn. Ĝi estis unue menciita skribe en 1306. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Bihar vármegye). Ĝia slovaka loĝantaro aperis ekde la 1770-aj jaroj. Administre apartenas al ĝi Huta Voivozi, Socet kaj Valea Târnei.
En la censo de 2002 el la 1.287 loĝantoj 1.264 (98,2 %) deklaris sin etnaj slovakoj. Ankaŭ la nomo Nová Huta kaj la vilaĝ-nomo Huta Voivozi indikas la slovakan setladon (slovake huta = fornejo (erca, vitra)).
Vidu ankaŭ |
Bükkszentkereszt en Hungario same havas la slovakan nomon Nová Huta, ĉar tie laboris slovakaj vitristoj.
Fonto |
Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Eksteraj ligiloj |
- Popolnombrado 2002
- Administracia mapo de la distrikto
Situo en la distrikto
La katolika preĝejo, konstruita en 1838–40
|