Suito
Suito estas organizita aro de instrumentaj
aŭ orkestraj pecoj
ordinare ludataj kune en unu prezentado.
En la baroka epoko,
la pecoj sonis ĉiuj en la sama tonalo,
kaj ĝenerale modeliĝis laŭ danca muziko.
En la 18-a jarcento suitoj nomiĝis ankaŭ
uverturoj.
Estienne du Tertre eldonis suyttes de bransles en 1557,
kiu montras al ni la unuan uzon de la termino,
kvankam ĝia kutima formo en tiu tempo estis paroj de dancoj.
La unua rekonebla suito estas
Newe Padouan, Intrada, Dantz, kaj Galliarda
de Peuerl el 1611,
en kiu la kvar dancoj laŭ la titolo
aperas ripete en dek suitoj.
La Banchetto musicale de Johann Schein (1617)
enhavas 20 sinsekvojn de kvin diversaj dancoj.
La "klasika" suito konsistis el alemando,
korento, sarabando, kaj ĝigo, en tiu ordo,
kaj disvolviĝis dum la 17-a jarcento en Francio;
la ĝigo aperis pli malfrue ol la aliaj.
Tamen, ĝi neniam tute fiksiĝis en formo:
plurfoje estis preludo aŭ senmezura preludo,
la fino de la suito entenis ofte
jen menueton, jen gavoton,
kaj la pli malfrua aldono de uverturo
por konsistigi "uverturosuiton" estis treege
populara ĉe germanaj komponistoj;
Telemann asertis,
ke li verkis pli ol 200,
Bach havis
siajn kvar orkestrajn suitojn,
kaj Georg Friedrich Händel
verkis sian Akvan muzikon
kaj Muzikon por la Reĝaj Fajraĵoj
en tiu ĉi formo.
Bach kaj Händel ofte aldonis pliajn pecojn
inter la sarabando kaj ĝigo;
Händel verkis 22 klavarajn suitojn,
dum Bach produktis plurajn suitojn
por violonĉelo, violono,
fluto, kaj aliaj instrumentoj,
kune kun siaj Francaj suitoj
kaj Anglaj suitoj por klavarinstrumento.
Por Bach aparte, la suita formo
estis fundamento sur kiu ŝpini
pli riĉajn strukturojn.
Tamen en la 1750-aj jaroj
la suito jam estis rigardata kiel eksmoda,
anstataŭata de simfonio kaj konĉerto,
kaj ni trovas malmultajn komponistojn
ankoraŭ verkantaj suitojn.
En la 19-a jarcento la suito spertis repopulariĝon,
sed nun kun signifo aŭ de instrumenta elĉerpaĵo
el pli granda verko kiel opero aŭ baleto,
sinsekvo de pli malgrandaj pecoj kunligitaj
per komuna temo, kiel la naciistaj ideoj de Grieg,
Sibelius, aŭ Tchaikovski,
aŭ intenca arkaikismo, kiel la lastatempa Suito por Fluto kaj Ĵazpiano de Claude Bolling.
Vidu ankaŭ |
- Alemando
- Korento
- Sarabando
- Gavoto
- Ĝigo