Graso

Multi tool use
Multi tool use






Ekzemplo de graso: triglicerido kun tri malsamaj grasaj acidoj (unu saturita, du nesaturitaj).


Graso estas facile ŝmirebla kaj fandebla substanco, kiu troviĝas en la homaj kaj bestaj histoj, sed oni konas alidevenajn grasojn kiel margarino (vegetala), vazelino (minerala graso).




Enhavo






  • 1 Priskribo


  • 2 Saturitaj grasoj


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Proverbo


  • 5 Eksteraj ligiloj


  • 6 Referencoj





Priskribo |


La grasoj estas esteroj de glicerino kaj saturitaj kaj nesaturitaj unubazaj karbonacidoj.


Fizikaj ecoj: ili ne solviĝas en akvo, pli maldensaj ol akvo; solviĝas bone nur en benzolo, benzino, kloroformo, etero. En pura stato ili estas senkoloraj kaj senodoraj.


Kemiaj ecoj: malkonstruiĝas je efiko de lumo, aero kaj kelkaj mikroorganismoj, dumtempe estiĝas karakterize, malagrable odoraj kaj gustaj kombinaĵoj (proceso nomiĝas ranciĝo).


Ili estas facile hidrolizeblaj, malkombiniĝas al grasacidoj kaj glicerino. Tio okazas nature en la korpo de bestoj, je efiko de lipaz-enzimo produktita de pankreato. La malkombiniĝon helpas eĉ la galacidoj, ĉar ili emulsias la hidrofobajn grasojn.


La grasoj estas gravaj nutromaterialoj, ili povas konstruiĝi en la korpo el karbonhidratoj kaj proteinoj. La grasoj estas gravaj energiodeponejoj de la korpo.


La industrio grandkvante uzas porkograson, bovan sebon por produkti glicerinon, sapon, kaj ŝmiraĵojn.



Saturitaj grasoj |


Saturita graso estas graso en kiu ĉiuj grasacidoj havas simplajn ligojn. Duoblaj ligoj povas reagi kun hidrogeno por formi simplajn ligojn. Ili estas nomataj saturitaj, ĉar la duobla ligo rompiĝas kaj ĉiu duono de la ligo estas ligata al (saturata per) hidrogena atomo. Plej animalaj grasoj estas saturitaj. La graso de plantoj kaj fiŝoj estas ĝenerale nesaturataj.[1]



Vidu ankaŭ |



  • Karbonhidrato

  • Grasĉelo

  • Lipido

  • Lubriko

  • Oleo

  • Proteino



Proverbo |


Ekzistas proverbo pri graso en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[2]:








  • Citaĵo

     Konsumi sian antaŭan grason. 


Eksteraj ligiloj |



  • http://www.scientificpsychic.com/fitness/fattyacids.html

  • http://www.oph.fi/etalukio/opiskelumodulit/kemia

  • http://www.oph.fi/etalukio/opiskelumodulit/kemia/kemia2/rasvat.html

  • http://www.foerstner.org/konrad/bco/grundlagen/lipide.html



Referencoj |





  1. Reece, Jane; Campbell, Neil. (2002). Biology. San Francisco: Benjamin Cummings, 69-70. ISBN 0-8053-6624-5.


  2. Lernu









hgRzbDMsceW,zplaU,b6G8CkBxFYQZVjk1RbXIPLKSi6i4UjXPRXVThmw8RZZ2zpZVdI 7iT4hEgGO
y9d5rTCl3QhhvnQX0o VFjw waD0yimzAlvjfQDMX1b2OJwK K,NgTMwz9 rho3Cm,p,um 3 7cQ zixzDVo34KfZpdgSItnwPGw6e

Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina aerponto

Berlina muro