Klaviceno






Flamanda klaviceno.


Klaviceno (itale: clavicembalo, el latine: clavis - klavo; cymbel - cimbalo) estas pluka korda klavara instrumento, tre populara en la jarcentoj de 15-a ĝis 18-a.


Malsame ol piano, en klaviceno kordojn ne cikigas marteloj, sed pikiloj (tial pluka kordinstrumento). Pro tio sono de klaviceno estas mallonga, mallaŭta kaj malforta.



Specoj de klaviceno |


Klaviceno estis multfoje plibonigata kaj konformigata al ia celo. Jen kelkaj "plibonigaĵoj".




  • spinedo - kvinokta, unuklavara, populara en 15-, 16- kaj 17-jarcentaj domoj;


  • tabloklaviceno (angle Virginals) - populara en Anglio speco de klaviceno, ĝi havis unu kvaroktan klavaron, ĝia skatolo estis ortangula kaj ĝi ne havis la piedojn (el tio la nomo);


  • unuvoĉa klaviceno - dufoje pliigita nombro de kordoj.



Famaj muzikistoj komponintaj por klaviceno |



  • italaj

    • Girolamo Frescobaldi

    • Domenico Scarlatti



  • germanaj kaj aŭstriaj

    • Johann Jakob Froberger

    • Dietrich Buxtehude

    • Johann Pachelbel

    • Johann Joseph Fux

    • Georg Böhm

    • Johann Sebastian Bach



  • anglaj

    • William Byrd

    • John Bull

    • Henry Purcell


    • Georg Friedrich Haendel (germandevena))



  • francaj

    • Jacques Champion de Chambonnières

    • Louis Couperin

    • François Couperin

    • Jean-Philippe Rameau



  • nederlandaj
    • Jan Pieterszoon Sweelinck


  • hispanaj

    • Antonio Soler y Ramos aŭ Padre Antonio Soler






  • Kategorio Klaviceno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)










Popular posts from this blog

Shield only combat

Heinkel He 51

How to get order event after placing order using observer in admin side?