Ligamento






Ligamemtoj de la maleolo


Ligamento (latine Ligamentum, plurale Ligamenta) laŭ anatomio estas ligilo el fibreca konektiva histo, kuntenanta la partojn de la skeleto de la animala respektive homa korpo.


La ligamentoj ebligas movojn de la ligataj skeletaj ostoj, tamen ne tiom ampleksajn movojn kiel artiko, sed nur movojn ene de saĝaj limigoj. Ligamentoj principe ligas ostojn kun ostoj, dum tendenoj ligas ostojn kun muskoloj. Baze, ligamentoj konsistas el la proteino kolageno.


Se ligamentoj streĉiĝas pli ol nature antaŭplanite, ili perdas sian funkcion pro trolongiĝo aŭ ŝiriĝo.


En la lingvaĵo de biologio ankaŭ la konekto de ambaŭ ŝelopartoj de la konkoj nomiĝas ligamento.



Vidu ankaŭ |




  • Ligamento en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Ligamento en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • John Struthers

  • Streĉvundo




Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51