Kanzono
Kanzono (itale canzona aŭ canzone, france chanson - la franclingva variaĵo en muziko foje neologisme nomatas ŝansono) estas poezia formo, kaj speco de muzika komponaĵo.
Enhavo
1 Poezio
2 Muziko
3 Evoluo al moderna kanzono
4 Vidu ankaŭ
5 Eksteraj ligiloj
Poezio |
En poezio, kanzono estas mallonga lirika poemo, kiu malvolviĝis en Provenco, Francio, kaj populariĝis en Italio dum la mezepoko. La temo de kanzonoj (itale: "kantoj") estis kutime
amo, naturo, aŭ ina beleco. Forme, kanzono konsistis el strofoj egale longaj kaj finiĝantaj per refreno, kiu estis pli mallonga strofo. La nombro da versoj en ĉiu strofo variis inter 7 kaj 20.
La plej famaj verkintoj de kanzonoj estis la 14-jarcentaj poetoj Dante kaj Petrarko.
Muziko |
En muziko, kanzono estis 16-jarcenta plurparta voĉa enmuzikigo de literatura kanzono, aŭ 16-jarcenta kaj 17-jarcenta instrumenta komponaĵo. La instrumenta kanzono, unue bazita sur franca-flandraj polifoniaj kantoj, poste sendepende komponata, ekz. la latunblovinstrumentaj kanzonoj de Giovanni Gabrieli, influis la fugon kaj estis la rekta praulo de la sonato.
Evoluo al moderna kanzono |
En la 19-a jarcento estiĝis en francaj kabaredoj moderna formo de ŝansono, kiu trovis sian validigon precipe en amuziga industrio. Ŝovo okazis ankaŭ en la tekstoj de ŝansonoj, kiu de la simplaj melodioj evoluis en poeme valorajn poemajn verkaĵojn. La tekstistoj de ŝansonoj estadis ofte kaj estas antaŭaj poetoj. Inter la plej konataj interpretoj de la franca ŝansono apartenas ekz. Édith Piaf, Lucienne Boyer, Charles Trenet, Yves Montand, Charles Aznavour, Jacques Brel aŭ Gilbert Bécaud.
Vidu ankaŭ |
- Maurice Chevalier
- Hana Hegerová
- Michael von der Heide
Eksteraj ligiloj |
- Kanzonoj en Esperanto
- Eŭropa Kanzonamikaro
- Eŭropa Festivalo de Esperantaj kantoj