Leopoldo la 1-a (Sankta Romia Imperio)





Disambig-dark.svgNe konfuzu ĉi tiun artikolon kun Leopoldo la 1-a (Belgio).



































































Leopoldo la 1-a

Sankta Romia Imperiestro

Kaiser-Leopold1.jpg

Persona informo

Naskiĝo

9-an de junio 1640 (1640-06-09)
en Vieno

Morto

5-an de majo 1705 (1705-05-05) (64-jara)
en Vieno

Tombo
Imperia kripto, Vieno [#]

Religio

katolika eklezio [#]

Ŝtataneco

Aŭstrio • Germanio [#]


Subskribo Leopoldo la 1-a (Sankta Romia Imperio)
Familio

Dinastio

Habsburgoj [#]

Patro

Ferdinando la 3-a [#]

Patrino
Maria Anna of Spain [#]

Gefratoj

Mariana de Aŭstrio • Archduchess Maria Anna Josepha of Austria • Eleanor of Austria • Ferdinando la 4-a • Archduke Charles Joseph of Austria [#]

Edzino
Claudia Felicitas of Austria • Eleonora Magdalena de Palatinato-Neuburg • Margareta Teresa de Hispanio [#]

Idoj
Maria Antonia of Austria • Jozefo la 1-a • Archduchess Maria Elisabeth of Austria • Archduke Leopold Joseph of Austria • Maria Ana de Aŭstrio • Archduchess Maria Theresa of Austria • Karolo la 6-a • Archduchess Maria Magdalena of Austria • Archduchess Maria Josepha of Austria (1687–1703) [#]
Profesio

Okupo

komponisto • monarko [#]

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg





Pola reĝo Johano la 3-a Sobieski renkontiĝas kun imperiestro de Sankta Romia Imperio Leopoldo la 1-a dum la Batalo de Vieno, pentraĵo de Artur Grottger


Leopoldo la 1-a (1658 – 1705)



  • li naskiĝis la 9-an de junio de 1640.

  • gepatroj: imperiestro Ferdinando la 3-a kaj Mario Anno Habsburga.


  • imperiestro romia, ĉiam pligrandiganto de la imperio, apostola reĝo hungara kaj reĝo kaj princo-elektisto ĉeĥa kaj reĝo germana, kroatia, slavonia kaj lombardia, arkiduko aŭstria kaj duko stiria, karintia kaj krajna, silezia kaj transilvania, margrafo moravia kaj grafo tirola, gorizia kaj istria.

  • li parolis latine, itale, hispane, germane.


  • 1640 – 1654 kiel dunaskita princo li estis edukata por pastraro.

  • li komponis 79 templajn komponaĵojn, 8 oratoriojn, 155 kantojn, 17 baletojn kaj kelke da teatraj ludoj.


  • 1654 post morto de frato Ferdinando la 4-a li fariĝis sekvanto de la trono.


  • 1656 – 1705 li fondis Universitaton en Innsbruck, Vroclavo kaj altlernejon en Olomouc kaj templon de sankta Petro en Vieno.


  • 1655 kronado kiel apostola reĝo hungara.

  • la 11-an de septembro de 1656 li estis kronita kiel ĉeĥa reĝo.


  • 1657 post morto de sia patro li ekregis kiel Leopoldo la 1-a.


  • julio de 1657 li forveturis Pragon, por ke li de tie gvidis elekton de imperiestro.

  • la 1-an de februaro de 1658 Leopoldo ekvojaĝis ĝis Frankfurto ĉe Odro por la kronado.

  • la 1-an de aŭgusto de 1658 okazis en Frankfurto la imperiestra kronado.


  • 1663 – 1664 turkoj prireginte Slovakion, Transilvanion invadis Moravion.

  • la 10-an de aŭgusto de 1664 per Vaŝvara Paco suda Slovakio restis sub superregado de turkoj.


  • 1666 geedziĝo al Margareta Teresa de Hispanio, filino de Filipo la 4-a de Hispanio.


  • 1666 – 1671 en Hungarujo eksplodis ribelo de F. Wesselényi kaj de P. Zrinský. Leopoldo venkis la ribelon kaj li lasis ekzekuti la gvidintojn.


  • 1669 naskiĝo de filino Mario Antonino (edzo Maksimiliano la 2-a Emanuelo (Bavario)).

  • la 1-an de novembro de 1671 Leopoldo la 1-a subskribis amikan kontrakton kun Francio promesinte, ke li ne subtenos ties malamikojn.


  • 1672 la franca reĝo Ludoviko la 14-a misuzis la kontrakton kun la imperiestro klopodante konkeri hispanan Nederlandon, landon de hispanaj habsburgoj.


  • 1673 Leopoldo la 1-a proklamis al li militon.


  • 1673 mortis lia unua edzino kaj Leopoldo edziĝis al Klaŭdio Felicitas Tirola.


  • 1676 post morto de sia dua edzino li edziĝis al Eleonoro de Palatinato-Neuburg.


  • 1678 naskiĝo de filo Jozefo (pli posta reĝo kaj imperiestro).


  • 1679 per Paco en Nymvegy la imperio perdis Freiburgon, centro de regiono de Breisgburg.

  • la 23-an de septembro de 1679 post tio, kiam en Aŭstrio eksplodis pesto, Leopoldo transloĝiĝis en Pragon.


  • aprilo de 1680 la kortego forveturis reen ĝis Vieno post tio, kiam la pesto aperis ankaŭ en Prago.


  • printempo de 1680 en Bohemio eksplodis la plej granda servutula ribelo, sed kiu estis malvenkita kaj dekoj da homoj estis ekzekutita.


  • 1680 novan ribelon en Hungarujo kontraŭ habsburgoj komencis magnato grafo Emerich Tököly. Helpe de turkoj li konkerinte la tutan Hungarujon akceptis titolon de hungara reĝo.


  • 1683 la turkaj soldataroj almarŝis ĝis Vieno, kie ili estis malvenkita je kapo de duko Karolo Lotrina, imperiestra marŝalo. La batalon de Vieno venkis Johano la 3-a Sobieski haltante la ekspansion de Otomana Imperio al Eŭropo.


  • 1684 soldataroj de Leopoldo la 1-a komencis konkeri Hungarujon. Grafo Tököly fuĝis ĝis Turkio sub ŝirmon de sultano.

  • la 1-an de oktobro de 1685 naskiĝo de filo Karolo (pli posta imperiestro kaj reĝo).


  • 1686 Karolo Lotrina konkeris Petrovaradinon, unu jaro post tio Beogradon kaj Transilvanion.


  • 1686 mortis Mario Eleonoro, duonpatrino de la imperiestro kaj la tria edzino de Ferdinando la 3-a, kiu eĉ post morto de sia edzo retenis en la kortego de lia filo grandan respekton kaj influon.


  • 1687 Leopoldo la 1-a nuligis en Hungarujo elektecon de la hungaraj reĝoj. (Andreo la 2-a en la jaro 1222 leĝigis tiun ĉi rajton al la hungara nobelaro.)


  • 1688 Leopoldo priregis la tutan Hungarujon kaj poste okazis la t.n. Hombuĉado en Prešov (30 nobeloj estis ekzekutitaj kaj al vico konfiskita posedaĵo).


  • 1691 Leopoldo volis malhelpi pluajn konfliktojn kun la hungara nobelaro kaj tial li permesis praktiki en kelkaj urboj evangeliajn ceremoniojn.


  • 1693 – 1695 en Bohemio eksplodis ribelo de ĥodoj kaŭzita pro nerespektado de iliaj malnovaj privilegioj el la tempoj de Karolo la 4-a kaj Georgo de Podebrado. La kortega konsilanto Lamminger revokis al la imperiestro, kiu sendis en Ĥodion soldataron, kiu venkis super ĥodoj.

  • la 28-an de novembro de 1695 Jan Sladký Kozina, gvidanto de la ribelo de ĥodoj estis en Plzeň ekzekutita.


  • 1697 en Bohemio estis fonditaj unuaj manufakturoj.


  • 1699 por dudek jaroj finis la militoj kontraŭ turkoj per Paco Karlovica, per kiu estis renovigita Hungara reĝlando kiel tutaĵo en la manoj de Leopoldo la 1-a kun tio, ke sole malgranda parto ĉe suda limo, nomata Banato, restis al turkoj.


  • 1700 Leopoldo la 1-a enpraktikigis gregorian kalendaron.


  • 1701 Leopoldo la 1-a avancis sian aliancanon brandenburgan princo-elektiston kaj prusian dukon Frederikon la 3-an je prusia reĝo.


  • 1701 komenciĝis milito je heredaĵo post la hispanaj habsburgoj.

  • la 5-an de majo de 1705 Leopoldo la 1-a mortis pro hidropulmo.














Antaŭe: Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio Poste: Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg
Ferdinando la 3-a
1658-1705
Jozefo la 1-a













Antaŭe: Reĝo de Bohemio Poste: Blason Boheme.svg
Ferdinando la 3-a
1656-1705
Jozefo la 1-a













Antaŭe: Reĝo de Hungario kaj Kroatio Poste: Hungary Arms.svg
Ferdinando la 3-a
1655-1705
Jozefo la 1-a


Eksteraj ligiloj |


  • http://www.futura-dtp.dk/SLAG/Personer/NavneL/Leopold1TR.htm
















Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?

Iĥnotaksono