26-a de septembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 26-a de septembro estas la 269-a tago de la jaro (la 270-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 96 tagoj restas.
Je la 26-a de septembro okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
-46: Julio Cezaro dediĉis templon al sia mita praulo Venuso, kion li promesis dum la Batalo de Farsalio
715: Dum franka enlanda milito Neŭstrio venkis Aŭstrazion
1087: Lanfranc kronigis Vilhelmon la 2-a kiel reĝon de Anglio
1143: Celesteno la 2-a iĝis papo
1371: Otomana Imperio venkis koalicion de Balkanaj kristanoj el Bulgario, Serbio, Hungario, Bosnio kaj Valaĥio en batalo de la rivero Marica, apud Adrianopolo - rezulte Makedonio estis aneksita de turkoj
1580: Angla galiono Golden Hind ĉirkaŭnavigis la Teron - flaga ŝipo de Francis Drake alveninta al Plymouth
1629: En Altmark (proksime al Sztum) Pollando subskribis sesjaran armisticon kun Svedio
1679: Traktato de Lund finanta Skanian Militon inter Danio-Norvegio kaj Svedio
1679: Pollando: incendio detruis domon kaj observatorion de Johannes Hevelius en Gdańsk
1687: Eksplodo de municio detruis Partenonon en Ateno - sieĝata otomana armeo estis artilerie pripafata de armitaj fortoj de Venecia respubliko, gvidataj de Francesco Morosini
1777: Britaj trupoj ekokupas Filadelfion
1789: Thomas Jefferson estis nomumita la unua usona ministro pri eksteraj rilatoj
1815: Rusio, Austrio kaj Reĝlando Prusio subskribis Sanktan Aliancon, kies celo estis realigo de la postuloj de Viena kongreso kaj kontraŭbatalo de demokratiaj kaj naciaj movadoj en Eŭropo
1860: Flago de Ekvadoro oficialiĝis
1878: Solena inaŭguro de Granda Sinagogo en Varsovio - eksplodigita laŭ persona ordono de Jürgen Stroop, likvidanta Varsovian geton
1889: La 1-a Konferenco Ĝenerala pri Pezoj kaj Mezuroj difinis metron kaj kilogramon
1908: Apud Bezdany (subdistrikto de Vilnius) Józef Piłsudski kun batalgrupo de Pola Partio Socialista sukcese atakis rusan poŝtan trajnon, transportanta grandan monon (200 mil rubloj) de Kongresa Pollando al Sankt-Peterburgo - t.n. eksproprietiga ago
1908: Esperantujo: kunveno de Moskvaj kuracistoj dediĉita al la propagando kaj praktika aplikado de Esperanto
1911: Bad Nauheim: Internacia Kongreso pri Akvo-kuracado difinis la unuan fojon mineralakvon
Unua mondmilito:
1914: Venko de germana armeo super armeo de la Unio de Sud-Afriko en Germana Sudokcidenta Afriko (nun Namibio)
1916: Reĝo de Rumanio establis la plej altan rumanan militistan distingon – Ordeon de Mikaelo de Valaĥio
1918: Venka Ofensivo de Meuse-Argonne komenciĝis, gvidata de la usonaj generalo John Pershing kaj kolonelo George Catlett Marshall
1919: Trupoj de Nestor Maĥno transiris fronton de Blanka Armeo kaj sturmis direkte al Berdjansko kaj Taganrogo
1920: Pola-bolŝevika milito: Batalo ĉe Niemen finiĝis kun la strategia venko de poloj, post la batalo de Varsovio, sed ankoraŭ ne finis la militon
1921: Bolŝevisma Rusio alvokis helpi al malsatanta historia regiono konsistanta el Ĉevolga Altaĵo kune kun la transvolga
1921: Edvard Beneš iĝis ĉefministro de Ĉeĥoslovakio
1923: Kanceliero de Vajmara Respubliko Gustav Stresemann decidis pri plua liverado de karbo al Francio, kadre de milita reparacio
1936: Sovetia komunista funkciulo Nikolaj Jeĵov iĝis gvidanto de NKVD, respondeca pri amasa teroro ekde la genocida NKVD-ordono n-ro 00485 kontraŭ poloj en Sovetunio kune kun murdado de pluraj esperantistoj
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1939: La 10-a tago de la Soveta invado en Pollandon (pli da eventoj): Ruĝa Armeo okupis Zamość, Chełm, Rawa Ruska kaj Sambor (ambaŭ en la nuna Lviva provinco); Varsovio: komenciĝis kvartaga kunsido de germana-soveta landlima komisiono; el taglibro de stabestro de germanaj landaj armeoj generalo Franz Halder: Negoco kun Moskvo pri interŝanĝo de germanoj el Volinio al ukrainoj kaj judoj. 400 germanaj funkciuloj estas irontaj al Rusio. 1000 rusaj funkciuloj alvenos al teritorio de komandantaro "Oriento" (al Pollando). Tie restos 4 semajnojn. Ilin observos homojn de Himmler (spionado); en Lvovo kolektiĝis, elektita kvar tagojn pli frue, Popola Asembleo de Okcidenta Ukrainio, kiu dum longaj aplaŭdadoj kaj vivuoj konsistigis honoran prezidiumon de kamaradoj: Stalin, Vjaĉeslav Molotov, Lazar Kaganoviĉ, Andrej Ĵdanov, Nikita Ĥruŝĉov, Lavrentij Berija kaj aliaj
La 26-a tago de la germana-pola milito (pli da eventoj): en arbaro apud Górecko Kościelne (proksime al Biłgoraj) polaj generaloj subskribis kapitulacon de Armeo Modlin; en Murańce (nun Lviva provinco) okazis la lasta kavaleria kuratako dum la dua mondmilito - la 27-a Regimento de Kavalerianoj dufoje atakis germanan batalionon de infanterio, germanaj soldatoj poste retiriĝis de la vilaĝo, 20 kavalerianoj mortfalis; en Krakovo aperis la lasta figazeto "Ilustrita Ĉiutaga Kuriero; ekvalidis dekretoj de Hitler pri anstataŭigo de militista administrado per la civila - Hans Frank inter pluraj disponoj subskribis Proklamon de Ĝenerala Guberniestro pri fondo de Ĝenerala Gubernio por la okupataj polaj teritorioj kaj la Unuan disponon pri rekonstruo de Administrado por okupataj polaj teritorioj (ekvalidis la venontan tagon) laŭ kiu ofica lingvo estas la germana, kaj la pola nur permesebla.- Registaro de Litovio fermis landlimon kun Pollando por persona trafiko; eksterleĝigo de Franca Komunista Partio kun la riproĉo de kontraŭŝtata agado; en internigejo en Jolsva aperis unua revueto "Polo en Hungario" (entute ĉirkaŭ 100 numeroj aperis)
1940: En diocezo Włocławek gestapo arestis 64 polajn pastrojn; en Poznań loĝis 288 291 personoj, en tio 232 157 poloj, 50 874 germanoj, 4232 kun neklara nacieca apartaneco, 838 fremdlandanoj kaj 190 senŝtatuloj; Pruszków: germanoj arestis membron de Sekreta Pola Armeo d-ron Zygmunt Śliwicki, malliberigitan en Pawiak, kie estis kuracisto kaj povis fruktodone labori konspire- Northold (Britio): reĝo Georgo la 6-a vizitis polajn pilotojn de la 303-a ĉasaviadila skadro, kiuj ricevis oronon starti, post kiu pafalterigis 11 germanajn aviadilojn; Vilno: soveta NKVD arestis Bohdan Podoski, vicmarŝalon de Pola Sejmo, malliberigitan en Moskvo kaj en 1941 en gulago apud Peĉora
1941: En Andrychów germanoj establis geton por judoj; germanaj katolikaj klerikoj sendis al papo Pio la 12-a leteron pri malfacila situacio en Romkatolika Eklezio en Varto-Lando
Operaco Barbaroso: Ruĝa Armeo malvenkis en la batalo de Kievo - 600 000 soldatoj pereis, 5 armeoj, t.e. 43 divizioj ĉesis ekzisti
1942: Germanaj ĝendarmoj, SS-anoj kaj ukrainaj policanoj pafmortigis en Komarowo (Volina provinco) dekkelkajn personojn- Al Nazia Germanio alvenis transporto kun 717 polaj trudlaboristoj, kiuj dum 40-hora veturado ricevis neniun manĝon
1943: En varsovia kvartalo Wilanów okazis kontraŭgermana batal-revenĝa agado pro tio, ke germanaj setliĝintoj kunlaboris kun la okupanto kontribuante al murdo de polaj soldatoj; germanaj unuoj de polico kaj armeo pafmortigis en Krakovo 21 polojn revenĝe pro atako al germana suboficiro kaj en Tarnów 20 personojn- Ruĝa Armeo rekonkeris Smolensk
1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): pro granda supereco de germanoj de kvartalo Mokotów evakuiĝis al Mezurbo unue vunditaj soldatoj, la ceteraj kaj poste 4 500 civiluloj - Erich von dem Bach-Zelewski notis taglibre: Atako al Mokotów iris hodiaŭ sufiĉe bone antaŭen. Sed mia armistico - nur ete rezultis. Nur foriris 4500 civiluloj; el situacia raporto de la kvartala komandanto: Serioza situacio. Intenco - sindefendi ĉiapreze, ĝis la lasta domo. Propraj perdoj ĉirkaŭ 25%, de la malamiko - ege grandaj (...) Manko de fajro de la soveta artilerio. Samtempe kun la atako generalo von dem Bach strebas helpe de intertraktantoj ligi personan kontakton kun la ĉefkomandanto de la Pola Enlanda Armeo. Li kredas, ke la germana armeo kune kun la pola batalos kontraŭ sovetoj; germanoj pafmortigis 98 ribelantojn, elirantaj de kloako, interalie sanitariistinon Ewa Matuszewska, postmorte distingitan de Batal-Kruco kaj Virtuti Militari.
Londono: "Dziennik Polski i Dziennik Żołnierza" en la komento Por ke la vojo estu la plej mallonga pri bataloj de la Unua Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado apud Arnhem: Kiam eksplodis la ribelo en Varsovio - ĉi tiu Varsovio, de kiu la Brigado ricevis la standardon, gvidanta ĝin hodiaŭ en la batalon - ŝajnis, ke alvenis por la paraŝutistoj momento de la reveno per "la plej mallonga vojo". Fariĝis alie.
1946: Stalinismo: en Pola Popola Respubliko provizora registaro nuligis polan civitanecon aparte al generalo Władysław Anders, kaj al 75 oficiroj de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento
1950: NATO akceptis Okcidentan Germanion kiel sian anon
1950: Korea milito: taĉmentoj de UN rekonkeris Seulon
1960: Fidel Castro ekparolis plej longe en la historio de Unuiĝintaj Nacioj (4 horoj kaj 29 minutoj)
1960: John Fitzgerald Kennedy kaj Richard Nixon partoprenis en la unua televida prezidenta debato en Usono
1962: Proklamo de Jemena Araba Respubliko
1968: En Federacia Respubliko Germanio fondiĝis Germana Komunista Partio
1969: Albumo Abbey Vojo de The Beatles aperis
1976: Mumio de la faraono Ramseso la 2-a estis venigita al Parizo por konservado
1977: En Nuklea centralo de Ĉernobilo ekfunkciis nuklea reakciujo n-ro 1
1981: Unua flugo de la usona pasaĝeraviadilo Boeing 767
1983: Malvarma milito: sovetia kolonelo Stanislav Petrov verŝajne preventis tergloban nuklean militon
1985: Pollando: en Toruń oni arestis grupon de astronomoj, kiuj eksterleĝe disaŭdigis televidan program de Solidareco
1986: En Afganio muĝahidoj pafalterigis du unuajn sovetiajn batalhelikopterojn per usonaj raketoj Stinger
1988: Kanada atleto Ben Johnson malgajnis sian olimpikan medalon, nuligitan pro dopado, favore al usona kurtdistanca kuristo Carl Lewis
1989: Lastaj vjetnamaj soldatoj post 12 jaroj forlasis la teritorion de Kamboĝo
1991: Biosfero 2 - ok personoj en la dezerto de Arizono komencis eksperimenton en la fermita ekologia sistemo
1991: Pola Sejmo ricevis raporton de la Komisiono de Jan Rokita pri krima agado dum la milita stato en Pollando de la Ministerio pri Internaj Aferoj en Pola Popola Respubliko - el 122 neklarigitaj kazoj de la mortoj de opoziciuloj 88 estis senpere ligitaj kun agado de komunistaj funkciuloj
1995: Ukrainio estis akceptita al Konsilio de Eŭropo
1995: 7-foja ĉefministro de Italio Giulio Andreotti ektroviĝis en juĝejo en Palermo kun riproĉo de kunlaboro kun mafio
2001: Eŭropa Jaro de Lingvoj proklamita de Eŭropa Unio kaj Konsilio de Eŭropo
2001: Pollingva Vikipedio ekfunkciis kiel interreta enciklopedio
2002: Le Joola, senegala pramo apartenanta al la registaro, renversiĝis apud Gambio - 1,863 personoj pereis
2003: Fermo de Nupedia, antaŭulo de Vikipedio
2005: IRA en Irlando komencis malarmiliĝi
2006: Abe Shinzo iĝis ĉefministro de Japanio
2007: Fukuda Yasuo iĝis ĉefministro de Japanio
2009: Papo Benedikto la 16-a alvenis al Ĉeĥio
2011: Aleksandr Ankvab ĵuris kiel prezidento de Abĥazio
2014: En Guerrero okazis homforkapto de 43 studentoj vojaĝantaj al Meksik-urbo por memorigi la masakron de Tlatelolco
2016: En Havano oni subskribis interkonsenton pri fino de la interna milito en Kolombio (1964–2016)
Naskiĝoj |
1181: Francisko el Asizo, itala sanktulo, fondinto de franciskanoj, mezepoka mistikulo (m. 1226)
1699: József Hermányi Dienes, hungara reformita pastro, verkisto (m. 1763)
1748: Johann Sebastian Bach, germana desegnisto kaj pentristo (m. 1778)
1754: Joseph Proust, franca kemiisto kaj apotekisto, malkovrinto de la leĝo de la difinitaj proporcioj (m. 1826)
1767: Wenzel Müller, aŭstra komponisto kaj teatra orkestrestro, adepto de Karl Ditters von Dittersdorf (m. 1835)
1774: Johnny Appleseed ("Johano Pomsemo") usona pioniro, plantinto de pomujoj (m. 1845)
1791: Théodore Géricault, franca pentristo kaj grafikisto de romantikismo (m. 1824)
1849: Ivan Pavlov, rusa fiziologo, Nobel-premiito pri medicino (la unua rusa), esploristo de kondiĉa reflekso (m. 1936)
1864: Gyula Schönherr, hungara historiisto kaj arkivisto (m. 1908)
1869: Komitas Vardapet, armena komponisto kaj muzikologo (m. 1935)
1870: Kristiano la 10-a, reĝo de Danio kaj Islando (m. 1947)
1877: Alfred Cortot, svisa pianisto kaj dirigento francdevena (m. 1962)
1881: János Kende, hungara verkisto kaj ĵurnalisto, kunfondinto de la revuo Transilvaniaj Hungaraj Fraŭlinoj (m. 1958)
1888: T. S. Eliot, brita verkisto, Nobel-premiito, reprezentanto de modernismo, studinta budhismon kaj sanskriton, kritikisto de parlamenta demokratio (m. 1965)
1889: Martin Heidegger, germana filozofo, adepto de nacia socialismo, spertulo pri ontologio, aŭtoro de la ĉefverko Ento kaj tempo (m. 1976)
1890: László Sáska, hungara kuracisto, vojaĝisto, profesoro, amiko de Albert Schweitzer (m. 1978)
1891: Dezső Zágoni, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 1939)
1894: Theodor Kilian, ĉeĥa instruisto germandevena, membro de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato, kunkreanto de artprogramoj de Verda Stacio, tradukisto de teatraĵo La Blanka Malsano (m. 1978)
1895: Jürgen Stroop, germana oficiro, nacisocialista militkrimulo, likvidanto de la varsovia geto, ekzekutita (m. 1952)
1897: Paŭlo la 6-a, papo, la unua menciinta esperanton en la vatikana gazeto "L'Osservatore Romano" (m. 1978)
1898: George Gershwin, usona komponisto de populara muziko kaj pianisto juddevena (m. 1937)
1900: Gertrud Luckner, brita-germana ekonomikistino kaj kontraŭnaziisma aktivulino (m. 1995)
1904: Miklós Bándy, hungara-franca verkisto, ĵurnalisto (m. 1971)
1914: Przemysław Zwoliński, pola slavisto okupiĝanta pri nomscienco kaj vortfarado en la pola, ukraina, rusa kaj bulgara lingvoj (m. 1981)
1919: Matilde Camus, hispana poetino (m. 2012)
1925: Csaba Várhelyi, rumania hungara kemiisto (m. 2015)
1926: Annamária Albert, hungara operkantistino, solistino de la Ŝtata Hungara Operejo de Kluĵo
1932: Manmohan Singh, ĉefministro de Barato panĝabdevena, ekonomikisto
1932: Zsolt Szilágyi, A., hungara juvelisto (m. 2010)
1937: Mária Szilágyi Józsa, rumania hungara lingvistino, filino de János Józsa, instruinta en Transilvania Hungara Universitato Sapientia
1939: Sándor Pál-Antal, rumania hungara arkivisto, historiisto
1941: Vadim Glowna, germana aktoro, reĝisoro, scenaristo kaj filmproduktisto (m. 2012)
1947: Károly Vekov, rumania hungara historiisto, membro de Limes Kör, parlamentano
1948: Olivia Newton-John, aŭstralia kantisto kaj aktorino, distingita de Ordeno de la Brita Imperio
1949: Zoltán Adorjáni, hungara skulptisto kaj meblodizajnisto
1950: Attila Szász-Mihálykó, rumania hungara kulturorganizanto, instruisto (m. 2000)
1962: István Para, rumania hungara karikaturisto kaj amatora skulptisto
1965: Petro Poroŝenko, ukraina entreprenisto, miliardulo, prezidento de Ukrainio
1981: Serena Williams, usona tenisistino, kungajnintino de Hopman-Pokalo
1881: Christina Milian, usona kantistino, kantaŭtoro kaj aktorino
Mortoj |
-46: Vercingetoriks, ĉefo de arvernoj (n. -82)
1290: Margareta, reĝino de Skotlando, la lasta el dinastio Kenneth (n. 1283)
1327: Cecco d'Ascoli, itala enciklopediisto, kuracisto, alkemiisto, filozofo, poeto, liberpensulo kaj astrologo (n. 1257)
1345: Johano de Montfort, duko de Bretonio, filo de Arturo la 2-a (naskiĝis ĉirkaŭ 1294)
1464: Benedetto Accolti la maljuna, itala humanisto, knceliero, historiisto (n. 1415)
1564: Theodor Bibliander, svisa orientalisto, publicisto, eldonisto de la unua latina traduko de Korano (n. 1509)
1699: Simon Arnauld de Pomponne, franca diplomato kaj politikisto (n. 1618)
1764: Benito Jerónimo Feijoo, hispana monaĥo, filozofo, politika pensisto (n. 1676)
1800: Salavat Julajev, baŝkira poeto kaj nacia heroo verkanta en la baŝkira lingvo (n. 1754)
1810: Alajos Joakim Szekér, hungara monaĥo kaj verkisto (n. 1772)
1820: Daniel Boone, usona esploristo montrinta vojon tra Apalaĉaj Montoj (n. 1734)
1831: Franz Sales Kandler, aŭstria muziksciencisto (n. 1792)
1842: Richard Wellesley, irlanda kaj brita politikisto kaj kolonia administranto (n. 1760)
1866: Carl Jonas Love Almqvist, sveda verkisto, komponisto, instruisto kaj pastoro (n. 1793)
1867: James Ferguson, usona astronomo kaj inĝeniero (n. 1797)
1868: August Ferdinand Möbius, germana matematikisto, astronomo, konata de la rubando de Möbius (n. 1790)
1875: Róza Szöllősy, hungara dancistino, filino de Lajos Szöllősy Szabó (n. 1841)
1877: Hermann Günther Grassmann, germana lingvisto (sankritologo), matematikisto, disvolvinta tensorojn kaj vektoran kalkulon, tutfakulo (n. 1809)
1895: Lahiri Mahasaja, barata guruo kaj jogano, kies disĉiploj estis Sri Juktesvar Giri kaj Svamio Jogananda (n. 1828)
1904: Lafcadio Hearn, irlanda verkisto, kreanta en la angla kaj japana (n. 1850)
1909: Kálmán Thaly, hungara poeto, verkisto, politikisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1839)
1915: Antal Beleznay, hungara komponisto, kapelestro (n. 1859)
1932: Pierre De Geyter, franca komponisto belgdevena, aŭtoro de la muziko al La Internacio (n. 1848)
1937: Bessie Smith, usona bluskantistino (n. 1898)
1938: Thomas Shaw, brita politikisto, ministro en registaro de Ramsay MacDonald (n. 1872)
1945: Béla Bartók, hungara komponisto, aŭtoro de la opero Burgo de la duko Blubarbo (n. 1881)
1945: Richard Beer-Hofmann, aŭstra verkisto sub la influo de la grupiĝo Jung-Wien (n. 1866)
1952: George Santayana, hispana-usona filozofo kaj verkisto (n. 1863)
1957: Mózes Szabó, rumania hungara literaturhistoriisto, tradukisto (n. 1879)
1958: Kazimierz Nitsch, pola lingvisto, slavistikisto, dialektologo, profesoro de pluraj altlernejoj (n. 1874)
1959: S. W. R. D. Bandaranaike, ĉefministro de Cejlono (n. 1899)
1967: Luis Ceballos y Fernández de Córdoba, hispana naturalisto, membro de Real Academia Española (n. 1896)
1971: Miklós Bándy, hungara-franca verkisto, ĵurnalisto (n. 1904)
1973: Anna Magnani, itala aktorino kaj scenaristino, laŭreatino de la Oskar-premio (n. 1908)
1978: Manne Siegbahn, sveda Nobelpremiita fizikisto, okupiĝanta pri spektroskopio de ikso-radioj (n. 1886)
1983: Tino Rossi, franca kantisto, aktoro, konata de la kristnaska kanto Avĉieto Frosto (n. 1907)
1990: Alberto Moravia, itala verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1907)
1995: István Zsugán, hungara filmhistoriisto kaj ĵurnalisto (n. 1941)
2000: Baden Powell, brazila komponisto kaj gitaristo (n. 1937)
2007: Lajos Létay, hungara poeto kaj redaktoro, patro de László Létay (n. 1920)
2008: Paul Newman, usona aktoro kaj filantropo ĉefrolinta en vesterno Butch Cassidy and the Sundance Kid (n. 1925)
2010: Gloria Stuart, usona aktorino rolinta en la filmo Titanic (n. 1910)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Nacia tago en Jemeno, tago de la revolucio en N-Jemeno (1962); pliaj naciaj tagoj estas la 22-a de majo, la 14-a de oktobro kaj la 30-a de novembro.
Ekvadoro: Tago de Flago
Eŭropa Unio: Eŭropa Tago de Lingvoj - fiksita de Konsilio de Eŭropo en 2001
Romkatolika Kalendaro: Sanktaj Kosmaso kaj Damiano, martiroj
Tagoj de semajno |
La 26-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.