Adriatiko
Satelita foto de Adriatiko
La norda parto de Adriatiko
La Adriatiko, aŭ la Adriatika Maro kaj la Adria Maro, estas longa golfo de la Mediteranea maro. Ĝi situas inter la Itala duoninsulo kaj la Balkana Duoninsulo, kaj ĝia suda limo estas la markolo de Otranto.
La nomo devenas de la itala urbo Adria, kiu troviĝas en la nuntempa provinco de Rovigo, en la delto de la rivero Pado.
Mem estante golfo, Adriatiko havas bordan strukturon kun pluraj sub-golfoj, ekzemple la Golfo de Venecio, la Golfo de Triesto kaj la Golfo de Manfredonio. La italia bordo (norde kaj okcidente) estas, malgraŭ tiuj golfoj kaj kelkaj lagunoj, relative glata, kvankam la kroatia bordo (oriente) estas multe pli strukturita, kun multo da diversgrandaj insuloj (ekzemple Krk, Cres kaj Pag).
Ĉe la okcidenta flanko troviĝas la Tremaj Insuloj (itale: isole Tremiti [izole tremiti]), kiuj situas norde de la apulia duoninsulo Gargano.
Enhavo
1 Bordaj ŝtatoj
2 Fizikaj datenoj
3 Insularoj
4 Vidu ankaŭ
5 Eksteraj ligiloj
5.1 Aliaj projektoj
Bordaj ŝtatoj |
Adriatikan marbordon havas la jenaj ŝtatoj:
- Italio
- Slovenio
- Kroatio
- Bosnio kaj Hercegovino
- Montenegro
- Albanio
Fizikaj datenoj |
La Adriatiko estas ĉirkaŭ 820 km-n longa, ĉirkaŭ 200 km-n larĝa kaj maksimume 1250 metrojn profunda; ĉe la markolo de Otranto ĝi larĝas nur 75 kilometrojn. Ĝia plej norda loko (ĉe Monfalcone) troviĝas ĉe latitudo de 45,80° N; Otranto, en la plej suda parto, havas latitudon de 40,15° N.
La adriatikaj strandoj estas gravaj turismejoj.
Insularoj |
La Kornatoj (kroate Kornati aŭ pli longe Kornatski otoci) aŭ la Kornata arkipelago estas Kroata arkipelago en la Adriatiko. Ĝi konsistas el proksimume 140 insuloj, insuletoj kaj rokoj. La Kornatoj situas antaŭ la marbordo de centra Dalmatio, sude de la urbo Zadar. Neniu el la insuloj havas daŭrajn loĝantojn.
Vidu ankaŭ |
- Listo de maraj ekoregionoj
- Primoŝten
Eksteraj ligiloj |
- Veterprognozo por la orienta marbordo
Aliaj projektoj |
| ||||||||||||