Tinuso


















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Tinuso


Thunnus albacares
Thunnus albacares


Biologia klasado


























Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Aktinopterigoj Actinopterygii

Ordo:

Perkoformaj Perciformes

Familio:

Skombredoj Scombridae

Genro:

Tinuso Thunnus
South, 1845


Specioj


Vidu tekston



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Tinuso









v  d  r


Information icon.svg



Tinuso estas genro (Thunnus) de grandaj maraj fiŝoj, el la ordo de la perkoformaj kaj familio de Skombredoj. La vorto "tinuso" estas uzata ankaŭ por la tre konata specio Ruĝa tinuso.


Pro sia delikata karno tinuso estas multe kaptata kaj manĝata.



Specioj |




  • Ruĝa tinuso, Thunnus thynnus, longas pli da 2 m, pezas el 300 kg ĝis 500 kg kaj vivas ĝis 15 jarojn. Loĝas ĉefe en Norda Atlantiko kaj en Suda Atlantiko ĉefe ĉe Suda Afriko. Kun ruĝa karno kaj de tie la nomo.


  • Flavnaĝila tinuso, Thunnus albacares, longas ĝis 2 m, pezas ĉirkaŭ 60 kg kaj vivas ĝis 9 jarojn. Tre disvastigita teritorio en ĉiuj intertropikaj maroj.


  • Blanka tinuso aŭ Norda tinuso, Thunnus alalunga, longas 1,4 m, pezas ĝis 60 kg kaj vivas ĝis 9 jarojn. Loĝas en Norda Atlantiko ĉenordamerika Pacifiko kaj Aŭstralio. Kun blanka karno kaj de tie la nomo.


  • Obeza tinuso, Thunnus obesus, ankaŭ de ruĝa karno.


  • Suda blunaĝila tinuso, Thunnus maccoyii



Fiŝkaptado de tinuso |




Tranĉado de tinuso


La tropikaj tinusoj, kiel la Flavnaĝila tinuso, estas kaptataj en Pacifiko, en Hinda Oceano, ĉe la orientafrika marbordo, en Suda Atlantiko en la Gvinea Golfo kaj en centramerika Pacifiko. La Norda tinuso estas kaptata en Nordeŭropa Atlantiko, ĉirkaŭ Britio kaj la Ruĝa tinuso en la Mediteraneo ĉeiberia Atlantiko kaj Norda Atlantiko.


La EU distribuas al la landoj la kvanton de tinuso, kiun ili rajtas fiŝkapti. Laŭ tio, Hispanio rajtas fiŝkapti ĝis 5,568 tunojn, sekve de Francio (5,494) Italio (4,336) kaj multe pli sube Portugalio (524), Malto (356), Grekio (287) kaj Kipro (155). Laŭ tiuj ciferoj la eŭropuniaj landoj rajtas fiŝkapti 57 % de la atlantika tinuso. Aliaj neeŭropuniaj landoj rajtas fiŝkapti laŭ la Internacia Komisiono por Konservado de la Atlantika Tinuso: inter kvar arabaj landoj (Maroko, Tunizo, Alĝero kaj Libio) rajtas 27 %, Japanio 9 % kaj Ĉinio, Kroatio, Koreio kaj aliaj 7 %. Grandaj konsumantoj de tutmonda tinuso estas Japanio, kaj multe malantaŭe Tajvano, Francio kaj Hispanio.


La ruĝa tinuso draste kaj danĝere malpliiĝas en Norda Atlantiko pro la troa fiŝkaptado, kio povas iĝi ekologia katastrofo. La eŭropaj ŝiparoj krome translokiĝas al Hinda Oceano kaj al Pacifiko. Ekzemple en Hinda Oceano el Somalio suden multaj ŝipoj kontraŭleĝe malplenigas la maron el tinusoj kunagante kun malstabilaj reĝimoj.[1]



Notoj |





  1. El País, 8a majo 2008, “El último atún está bajo los piratas”.





  • Kategorio Tinuso en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Tinuso en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)









Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51