Kemio
Parto de serio pri | |
Scienco | |
|---|---|
Formalaj sciencoj
| |
Fizikaj sciencoj
| |
Vivosciencoj
| |
Sociaj sciencoj
| |
Aplikataj sciencoj
| |
Interdisciplineco
| |
Filozofio kaj historio de scienco
| |
| | |
| |
Kemio aŭ ĥemio estas la scienco, kiu studas:
- la konsiston kaj la strukturon de la materio,
- la ecojn de la materio,
- la ŝanĝiĝojn, kiujn suferas la materio kaj la kondiĉojn necesajn por estigi aŭ eviti tiujn ŝanĝiĝojn.
Ĉia materio apartenas al unu el la du ĉefaj kategorioj: aŭ pura substanco aŭ miksaĵo. Gravas rimarki, ke ekzistas signifa diferenco inter la terminoj substanco kaj pura substanco. Substanco estas ĝenerala termino por iu ajn speco de materio.
Kemiistoj studas la elementojn. Ĉiu elemento havas nur unu specon de atomo. En la kemio la elementoj diferencas laŭ la nombro de la elektronoj en siaj atomoj kaj laŭ siaj atompezoj. Ĉiu atomo de iu elemento havas la saman nombron da protonoj, sed la nombro de neŭtronoj povas varii, farante malsamajn izotopojn. Se al atomo mankas elektrono, la atomo estas jonigita.
Karbono estas elemento tre grava por la vivo. La kombinaĵoj kun karbono estas organikaj, kaj la kombinaĵoj sen karbono estas neorganikaj.
Enhavo
1 Etimologio
2 Historio
3 Subfakoj
4 Kemiaj konceptoj
5 Rilataj temoj
6 Kelkaj kemiaĵoj
7 Famaj kemiistoj
7.1 Antaŭ 1750
7.2 1750–1775
7.3 1775–1799
7.4 1800–1824
7.5 1825–1849
7.6 1850–1874
7.7 1875–1899
7.8 Ekde 1900
8 Bildaro
9 Vidu ankaŭ
10 Bibliografio
11 Referencoj
12 Eksteraj ligiloj
Etimologio |
Gravuraĵo de Pieter Bruegel la pliaĝa: La alkemisto
La vorto kemio devenas el la novgreka χημεία [çiːˈmiːa], laŭlitere "[la arto de metal-]gisado" en la senco de metamorfozo.
Ekde la 13-a jarcento ekzistis la vorto alkemio, tio estas "la arto pri orfabrikado"[1]: la vorto devenas verŝajne el la araba al-kīmiyá, kiu povas signifi interalie "ŝtono de la saĝuloj", eble el la malnova greka χυμεία, chymeía, "la gisado", aŭ el la kopta/antikva egipta kemi, "nigraj teroj".
Historio |
La "alkemistaj figuroj" de Nicolas Flamel
La kemio de antikveco konsistis el la kolektita praktika scio pri materiŝanĝiĝprocedoj kaj naturfilozofaj ideoj. La kemio de la mezepoko evoluiĝis el alkemio, kiun oni praktikis en Ĉinujo, Eŭropo kaj Hindujo jam de jarmiloj.
Alkemistoj okupiĝis kaj pri la nobeligo de metaloj (produktado de oro el aliaj nenobelaj metaloj), sed ankaŭ pri la eltrovo de kuraciloj, aŭ ĉionkuracilo por ĉiuj malsanoj. Ĉefe por la produktado de oro, alkemistoj serĉis eliksiron, la ŝtonon de la saĝuloj, kiu ŝanĝu nenobelan ("malsanan") metalon en nobelan ("sanan").
Ankaŭ en la medicina fako de alkemio oni serĉis eliksiron, la viveleksiron, tio estas kuracilo por ĉiaj malsanoj, kiuj fine ankaŭ donos nemortemon. Tamen neniu alkemisto iam ajn trovis la ŝtonon de la saĝuloj aŭ la viveliksiron.
Ĝis la fino de la 16-a jarcento la imaga mondo de alkemistoj kutime ne baziĝis je sciencaj esploroj, sed pri spertaĵoj kaj empiriaj receptoj. Alkemistoj multe eksperimentis kaj uzis por notado la samajn simbolojn kiel astrologoj. La mistera maniero de iliaj eksperimentoj, kiel la ofte estigitajn kolorajn flamerojn, fumo aŭ eksplozioj igis ilin konataj kaj foje persekutitaj kiel magiistoj kaj sorĉistoj. Alkemistoj uzis la samajn aparatojn kaj ilojn por siaj eksperimentoj, kiajn oni uzas ankoraŭ nuntempe.
Alberto la Granda; fresko (1352), Treviso, Italujo.
Alberto la Granda aŭ Albertus MAgnus estis fama alkemisto. Kiel klerikano li traktis tiajn temojn kaj trovis dum eksperimentado novan kemian elementon, arsenon.
Nur Paracelsus evoluigis alkemion de empiria al pli eksperimenta scienco, kiu iĝis la bazo de la moderna kemio.
Kemilaboratorio de la 18-a jarcento
Kemio kiel scienco ricevis gravajn impulsojn en la 18-a kaj 19-aj jarcentoj: ĝi estis starigita sur la bazojn de mezurprocedoj kaj eksperimentoj - kiel la uzo de la pesilo kaj la pruveblo de hipotezoj kaj teorioj pri materioj kaj materiŝanĝiĝoj.
La laboroj de Justus von Liebig pri la efikomaniero de sterko fondis agrokemion kaj alportis gravajn konojn pri la neorganika kemio. La serĉo de sintetika anstataŭaĵo de la farbilo indigo por farbi teksaĵojn estis la elirpunkto por la evoluo de la organika kemio kaj de la farmakologio. En ambaŭ fakoj Germanujo havis ĝis la komenco de la 20-a jarcento absolutan antaŭrangan pozicion, kiu ebligis ekzemple la fabrikadon de eksplodaĵoj necesaj por la unua mondmilito ne el importitaj nitratoj, sed per katalizo el aera azoto laŭ la procezo de Haber-Bosch.
La aŭtarkiaj streboj de la nazioj donis pliajn impulzojn al kemio kiel scienco. Por sendependiĝi de la naftoimportoj evoluiĝis procedoj por fluigi terkarbon (procezo de Fischer-Tropsch). Alia ekzemplo estis la kreado de sintetika kaŭĉuko por fabriki pneŭojn.
Nuntempe kemio estas grava parto de kulturo. Kemiaj produktoj ekzistas ĉie, eĉ kiam oni ne konscias pri tio. Tamen akcidentoj de la kemia industriego, kiel ekzemple tiu de Seveso en Italujo kaj de Bhopalo en Hindujo, donis tre negativan bildon al kemio, tiel ke frapfrazoj kiel "for de kemio!"[2] populariĝis.
Subfakoj |
- Bioĥemio
- Elektrokemio
- Fitokemio
- Fizika kemio
- Geoĥemio
- Iatrokemio
- Teknika kemio
- Organika kemio
- Neorganika kemio
- Klinika Kemio
- Komputika Kemio
- Teoria kemio
Kemiaj konceptoj |
- Adukto
- Atmosfera kemio
- Disproporcio
- Kemia elemento
- Kemia kombinaĵo
- Kemia procezo
- Kromatografio/Ĥromatografio
- Precipitado
- Reakcia rapido
- Redoksaj reakcioj
- Sekvestranto
- Solvaĵo
- VSEPR-teorio
Rilataj temoj |
- Kemia nomenklaturo
- Kemiistoj
Organizaĵoj IUPAK
- Perioda tabelo
SI (Sistemo Internacia de Unuoj)
- Sono-kemio
- Spektroskopio
- Kemia ligo
- Sapiĝo
- Ĥemia ekvilibro
- Nukleaj procezoj
Kelkaj kemiaĵoj |
- Acidoj, Bazoj kaj Saloj
- Polimeroj
Zeino - Zeaksantolo - Zeaksantino
Famaj kemiistoj |
Antaŭ 1750 |
Demokrito, 460–371 a.K., fondinto de atomismo
Maria la judino, inter la 1-a kaj 3-a jarcento, fondinto de alkemio, inventistino de la cindrobano, de la bano Maria, de la premmarmito kaj de la unua Distililo
Ĝabir Ibn Hajan, ĉirkaŭ 721 ĝis ĉirkaŭ 815), la patro de kemio
Alberto la Granda, ĉirkaŭ 1200–1280, De Rebus Metallicis et de Mineralibus
Georg Brandt, 1694–1768, malkovro de kobalto
Daniel Rutherford, 1749–1819, malkovrinto de azoto
1750–1775 |
Marie Lavoisier, 1758–1836, Memoires de Chimie
John Dalton, 1766–1844, moderna atomteorio, unua tabelo kun relativaj atommasoj
1775–1799 |
Amedeo Avogadro, 1776–1856, la gasleĝo de Avogadro
Joseph Louis Gay-Lussac, 1778–1850, pipeto, bureto, titracio; gasleĝo, lakmusa papero, izoligo de boro
Sir Humphry Davy, 1778–1829, malkovro de natrio, kalio, kalcio, stroncio, bario kaj magnezio
Michael Faraday, 1791–1867, malkovro de benzeno kaj butileno, ŝargo ĉe elektrolizo
1800–1824 |
Charles Goodyear, 1800–1869, inventisto de vulkanizado
Friedrich Wöhler, 1800–1882, komenco de la sintetika organika kemio per la sintezo de ureo
Justus von Liebig, 1803–1873, minerala sterko, kloroformo, bakpulvoro
Louis Pasteur, 1822–1895
Gustav Robert Kirchhoff, 1824–1887, spektroskopia analizo, malkovro de Cezio kaj Rubidio
1825–1849 |
Alfred Nobel, 1833–1896, dinamito, fondaĵo de la premio Nobel
Johannes Diderik van der Waals, 1837–1923, gasekvacio
Clemens Alexander Winkler, 1838–1904, malkovro de indio kaj Germaniumo
Ludwig Boltzmann, 1844–1906, oftecdistribuo de kineta energio
Otto Wallach, 1847–1931, terpeno
1850–1874 |
Hermann Emil Fischer, 1852–1919, kemio kaj konstitucio de karbonhidratoj, projekcio Fischer, sintezo de sukero kaj purino, nobelpremiita en 1902- Ferdinand Frédéric Henri Moissan, 1852–1920, elemento fluoro, forno Moissan, nobelpremiita en 1906
- Sir William Ramsay, 1852–1916, malkovro de heliumo, neono, kriptono, ksenono kaj argono
Wilhelm Ostwald, 1853–1932, fabrikado de nitrata acido el amoniako, nobelpremiita en 1909
Pierre Curie, 1859–1906, malkovro de radiumo kaj polonio, nobelpremiita en 1903
Svante Arrhenius, 1859–1927, elektrolita disigo, nocio de acido
Marie Curie, 1867–1934, malkovro de radiumo kaj polonio, nobelpremiita en 1903 kaj 1911
Sir Ernest Rutherford, 1871–1937, modelo de atomo, nobelpremiita en 1908
1875–1899 |
Gilbert Newton Lewis, 1875–1946, teorio de kovalenta ligo
Lise Meitner, 1878–1968, protaktinio
Otto Hahn, 1879–1968, protaktinio, fisio, nobelpremiita en 1944
Theodor Svedberg, 1884–1971, koloida kemio, nobelpremiita en 1926
Niels Bohr, 1885–1962, modelo de atomo
Irène Joliot-Curie, 1897–1956, malkovro de arta radioaktiveco, nobelpremiita en 1935
Ekde 1900 |
Linus Carl Pauling, 1901–1994, kemia ligo, nobelpremiita en 1954
Kurt Alder, 1902–1958, nobelpremiita en 1950
Giulio Natta, 1903–1979, nobelpremiita en 1963
Albert Hofmann, 1906–2008, malkovro de LSD
Glenn Theodore Seaborg, 1912–1999, plutonio kaj aliaj transuraniaj elementoj
Gerhard Ertl, * 1936, patro de la moderna surfaca kemio, nobelpremiita en 2007
Bildaro |
Vidu ankaŭ |
- Mineralogio
- Molekuloj (libro)
- Nobel-premio pri kemio
- ChemSpider
Bibliografio |
- Charles E. Mortimer: Chemie – Das Basiswissen der Chemie (Kemio - Baza scio pri kemio). Thieme 2003, ISBN 3-13-484308-0.
- Joachim Kranz; Manfred Kuballa: Chemie im Alltag (Kemio en la ĉiutaga vivo), Berlin 2003, ISBN 3-589-21692-1.
Basiswissen Schule Chemie (Bazaj lernejaj konoj pri kemio), 2-a eldono, Duden, ISBN 3-89818-026-3.- Manfred Kuballa; Jens Schorn: Chemie Pocket Teacher (Kemia poŝinstruisto). Cornelsen Verlag, Berlin 1997, ISBN 3-589-20980-1.
Referencoj |
↑ Kluge, Etymologisches Wörterbuch der deutschen Sprache, 24-a eldono, ISBN 3-11-017473-1
↑ Germane: „Weg von der Chemie!“
Eksteraj ligiloj |
Zdeněk Pluhař (2011). SISTEMA ĤEMIA NOMENKLATURO EN ESPERANTO, p. 1-36. Arkivita el la originalo je 2015-07-06.