Grekio





Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri nuntempa ŝtato. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Antikva Grekio.
























































































Ελληνική Δημοκρατία

Ellinikí Dhimokratía

Helena Respubliko

Detaloj



Detaloj



Detaloj

Detaloj

Nacia himno: Imnos is tin Eleftherian

Lokigo
Bazaj informoj

Ĉefurbo

Ateno

Oficiala(j) lingvo(j)

greka lingvo, Demotiko

Plej ofta(j) religio(j)

Ortodoksismo

Areo
 % de akvo
131,945 km²
0,8669 %

Loĝantaro

10 815 197

Loĝdenso

81 loĝ./km²

Horzono
UTC+02:00

Interreta domajno

.gr

Landokodo
GRC

Telefona kodo
+30

Plej alta punkto

Olimpo

Plej malalta punkto

Mediteraneo
Politiko

Politika sistemo

respubliko

Ŝtatestro

Prokopis Pavlopoulos

Nacia tago

25-a de marto

Sendependiĝo disde la Otomana Imperio

1829
Ekonomio

Valuto

eŭro (EUR)







v  d  r


Information icon.svg



GrekioGrekujo (oficiale la Helena Respubliko, greke ΕλλάδαΕλληνική Δημοκρατία) estas lando en Balkana duoninsulo, ankaŭ sur la centoj da insuloj de Egea, Ionia kaj Mediteranea maroj. Grekio limas Bulgarion, Albanion, la Iaman Jugoslavian Respublikon Makedonujan kaj Turkion.




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Geografio


  • 3 Historio


  • 4 Kulturo


    • 4.1 Festoj




  • 5 Heredaĵoj


    • 5.1 Grekaj epopeoj




  • 6 Esperanto en Grekio


  • 7 Vidu ankaŭ


  • 8 Eksteraj ligiloj





Bazaj informoj |




  • Naturo: la plej granda insulo estas Kreto, la plej alta pinto monto Olimpo, Makedonio (2.917 m).


  • Urboj: Tesaloniko (789 mil), Patraso (214 mil), Iraklio (174 mil), Lariso (162 mil), Volo (144 mil).


  • Administra divido: 13 administraj regionoj ("periferioj", greke περιφέρεια) kaj 52 provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). La dek tri regionoj estas Atiko, Epiro, Ioniaj Insuloj, Kreto, Meza Grekio, Meza Makedonio, Norda Egeo, Okcidenta Grekio, Okcidenta Makedonio, Orienta Makedonio kaj Trakio, Peloponezo, Suda Egeo kaj Tesalio.


  • Loĝantaro: 10.816 mil (2011), inter ili Grekoj - 91,56%.


  • Etnaj minoritatoj: Valaĥoj (ĉ. 140 000); turkoj (ĉ. 60 000); pomakoj (ĉ. 30 000); albanoj; bulgardevenaj slavoj.


  • Eksporto: vesto, olivoleo, frukto, tabako, naftoproduktoj.


  • GNP: totala - 195 mlrd $; pokapa - 18.002$.


  • Monunuo: ekde 1999 Eŭro EUR (= 100 leptoj: greke λεπτό [lepto], plurale λεπτά [lepta]), antaŭe la moderna greka draĥmo


  • Organizoj: UNO (1945), NATO, EU



Geografio |




Mapo de Grekio


La lago Triĥonida (greke Λίμνη Τριχωνίδα) estas la plej granda natura lago de Grekio, post la lago Granda Prespo (kiu tamen ne estas tuta en Grekio).


Por administracio rigardu la artikolojn Regionaj unuoj de Grekio kaj Regionoj de Grekio.



Historio |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Grekio.

En 1829 Grekio akiris sendependecon de la Osmanida imperio, kiel reĝlando Grekio, sed ĝin sekvis tuta vico de politikaj renversoj kaj militaj diktaturoj, ĉefe post la puĉo de la koloneloj. Moderna demokratia respubliko formiĝis en 1975.


De tiam tre ofte la eventoj de la politiko kaj de la politikaj sukcedoj ege rilatis al la surstrata agado ĉefe de studentoj kaj junuloj, sed ne nur. Tiele oni povas resumi:



  • En 1973 studentaj protestoj kontraŭ la militista diktaturo estis subpremitaj perforte de polico kaj tio akcelis la falon de tiu diktaturo.

  • En 1974 en balotado venkis la konservativa partio kaj ekprezidentis Konstantino Karamanlis, onklo de la estonta prezidanto Kostas Karamanlis.

  • En 1981 Grekio eniris en la EU kaj venkis en balotado la socialisma partio de Andreas Papandreu.

  • En 1985 rememoro de la studenta insurekcio de 1973 konvertiĝis en denovaj perfortaĵoj inter policanoj kaj studentoj.

  • En 1991 novaj surstrataj violentoj inter manifestaciantoj kaj policanoj post la mortigo de instruisto dum protestoj kontraŭ la reformo de la instrusistemo.

  • En 1995 novaj violentoj inter studentoj kaj policanoj. Granda detruo en Ateno.

  • En 1999 novaj atakoj de policanoj kontraŭ manifestaciantoj kontraŭ vizito de Bill Clinton. Atakoj de anarkiistoj kontraŭ financaj kaj ŝtataj institucioj.

  • En 2003 grupoj de anarkiistoj kaj radikaloj kontraŭstaris la policon okaze de la Pintokunsido de la EU en Saloniko.

  • En 2004 venkis en balotado la konservativa partio de Kostas Karamanlis.

  • En 2007 okazis tajdo de incendioj tra la tuta Grekio kaj oni kulpas malefikon kaj koruptadon de la registaro. Tamen la konservativa partio denove venkis.

  • En decembro 2008 okazis surstrataj bataloj de policanoj kontraŭ studentoj.



Kulturo |



Festoj |


  • Datreveno de la Ne


Heredaĵoj |



  • Apolona templo

  • Delfo

  • Atena Akropolo

  • monto Atoso

  • insulo kaj urbo Rodiso

  • Olimpio

  • Kreto

  • helena civilizo



Grekaj epopeoj |



  • Iliada


  • Odisea (8-a jarcento a.K.)



Esperanto en Grekio |


EdE-G


La unua esperantisto en Grekio estis Em. Dragoumis en Ateno (1904). Favoraj artikoloj aperis en diversaj gazetoj, kiel "Akropolis", "Deltion" kaj "Psihiatria kaj Neŭrologia Revuo" de d-ro Simonidis Vlavianos, sed mem la movado ne ekfloris.


La movado komenciĝis en 1905 en la insulo Samos, (antaŭmilita Turkio). Pioniro estis d-ro A. Stamatiadis, kiu 8. dec. 1906 en la ĉefurbo Vathi fondis E-Societon (SES) kun 11 anoj. Kurson gvidis la fondinto-prez. por 24 personoj, ĉiuj troveblaj en la adresaro de Zamenhof; la plej malnova sub la n-ro 12.151. Aliaj kursoj funkciis en la komerca lernejo kaj en la mastruma lernejo por kna-binoj.


Stranga epizodo haltigis provizore la progreson. Malklera vilaĝano ŝerce persvadita de du advokatoj, ke E estas nur formo de framasonio, kiu sendube havas kontraŭreligian celon, sukcesis konvinki kelkajn fanatikulojn en la najbara vilaĝo, ke ili punu la malpiajn esperantistojn. 30-o da ili, armitaj per bastonegoj, forkegoj, kap-rompiloj kaj hakiloj iris rekte al la ejo de SES kaj trovinte neniun pro la trofrueco de la horo, kontentiĝis disrompi la kadron de Zamenhof-bildo kaj la bibliotekon, dispecigi la. librojn kaj difekti ĉiujn meblojn. Krome ili kria-dis, ke ili revenos mortigi la esperantistojn, se ili daŭrigus kunveni en la ejo. La princo-reganto malpermesis la agadon de SES kun la preteksto, ke per la regula funkciado de SES la publika ordo estas malhelpita.


La nova princo-reganto 13 sept. 1907 denove permesis la societan ag-adon kaj SES tuj pliiĝis tiutempe, kalkulinte 235 anojn. La ateston pri studado akiris 90 E-istoj, inter ili la princino Heleno Kopasis, fondintino de Virina E Grupo. En jan. 1909 estis ekeldonita la gazeto Greklingva E-ano; pri kiu la samosa deputitaro decidis, ke ĝi fariĝu ŝtata kaj presita senpage en la princa presejo, kaj sur-portu sur ĝia unua paĝo la princlandan blazonon. Okazis leĝa decido ankaŭ pri la reprezentado oficiala de Samos ĉe la 5-a UK, kiun rolon plenumis Stamatiadis. La entuziasmon pro la sukcesoj bone esprimis gran-da E koncerto en la urba teatro. Venis ankoraŭ pli favora leĝo sub n-ro 2342 la 8 okt.1910, kiu E-n enkon-dukis kiel devigan fakon en ĉiujn lernejojn de Samos. Laŭ la Grek-lingva E-isto de dec. 1911 E estis instruata en 31 urboj kaj urbetoj de 50 geinstruistoj por 1740 gelernantoj.


La movado etendiĝis el Samos al la ĉirkaŭaj urboj kaj insuloj en Gre-kujo (kaj Turkujo). En Patras Paul Bünemann laboris por la antaŭenpuŝo de E, gvidante en 1909 du sukcesajn kursojn. En Etolikon de la provinco de Mesolonghi Georgo Sokos fondis grupetoj, en apr. 1909. En Arta D.G. Konstantopoulos fondis grupon sam-jare. Eta moviĝo estis observata en aliaj grekaj urboj, kiel en Pireo, (f-ino Mario Tsantas), Sira, Paksos, Volo, Lamia, Tripoliso kaj en la in-sulo Kreto, kie J. J. Serkedakis fon-dis societon.


En jul. 1925 Stamatiadis reveninta post longa restado el Konstantino-polo revigligis la dormintan SES en Samoso, aperigis dum unu jaro gaz-eton Samosa E-isto. De aŭg. 1926 Stamatiadis loĝis en Athen; kaj laŭ lia iniciato la ministro de instruado eldonis cirkuleron (n-ro.57.363, 28 okt. 1926.) pri la instruado de E en ĉiuj instruistaj lernejoj de elementa kaj mezgrada instruado; senpagajn kursojn gvidis la iniciatinto: La mi-nisteria cirkulero sub n-ro 65.8%, 7 nov. 1931 rilatas la daŭrigon de la instruado de E en la instruistaj lernejoj, en la gimnazioj kaj la peda-gogia altlernejo. Krome la ĉefdirek-toro de PTT aprobis la instruadon de E en siaj lernejoj, kaj mem Sta-matiadis gvidis la kursojn. En 1927 li gvidis 2 specialajn kursojn ankaŭ por 44 policistoj. En 1926 fondiĝis Helena E Asocio, la fondintoj estis: Klisthenis Filaretos, Aristovoulis Zan-nos, d-ro Stamatiadis, V. Nikolaidis Mihaelo Manousos, Aleksandro Eŭs-tathianos, Konstanteno Stekos, Milti-ado Mangivas, s-ino Roksano M. Ma-nouso, s-ino Pantelaki, Petro Duzinas. Post Athen kun siaj 7 E Asocioj (Atena Studenta E Grupo, fondita en 1928, E-ista Akademio, Helena Virina E Ligo ambaŭ fonditaj en 1929) E atin-gis en Saloniki sub la tiama gvidado de Johano Spatharis pli da progresoj, ol en ĉiuj aliaj urboj. (Sukcesoj en PTT, Universitato kaj en la ĉirkaŭ-urboj.) Aliaj lokoj, kie estas mova-do. Pireo, Halkis; Akrata; Stavrou-polis (Ĉiam Antaŭen), Kavalla, Alek-sandroupolis, Edeasa, Drama, Serras, Johannina, Florina, Mitileno, Kreto (Heraklion; Rethimno), Ksilo-kastro (La Sincereco), Kitkis, Kakovatos (Olimpio) kaj fine Andricaina kaj Patraso kaj 4 E-Grupoj en la in-sulo Cyprus per la zorgoj kaj perdis-tancaj E-kursoj de Stamatiadis.


HEA en 1931 eksiĝis el K. R. kaj ne plu kunlaboras kun ICK.



Vidu ankaŭ |




  • Grekio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Grekio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





  • Antikva Grekio

  • Kulturo de Grekujo

  • Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2004

  • Helena mitologio

  • Bizanca imperio

  • Bizanco

  • Osmanida imperio

  • Ponto Rio-Antirio

  • Sarti Info

  • Greci

  • Listo de urboj de Grekio

  • Landnomoj

  • Greka-turka milito (1919-1922)

  • Cirilo kaj Metodo

  • Armenoj en Grekio




Eksteraj ligiloj |



  • Informoj pri Grekio en la vikio de UEA esperante


  • Greka geografio (The Encyclopedia of Earth) angle

  • paĝoj de la greka parlamento

  • oficialaj paĝoj de la greka turisma organizaĵo

  • pliaj turismaj paĝoj

  • pliaj ligoj al turismaj paĝoj pri Grekio

  • tradiciaj vestoj de Grekio







Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?

Iĥnotaksono