8-a de junio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2019 tagoj |
La 8-a de junio estas la 159-a tago de la jaro (la 160-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 206 tagoj restas.
Je la 8-a de junio okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
68: Galbo iĝis imperiestro de Romio
218: Armeo de ĉefsacerdoto Elagabalo, komandata de Gannys, venkis romian imperiestron Makrino en batalo de Antioĥio
536: Silverio iĝis papo
793: Britio: la unua precize notita invado de vikingoj al Lindisfarne - vikinga erao komenciĝis
979: Ludoviko la 5-a iĝis reĝo de Okcidenta Frankio
1191: Krucmilitoj: ŝiparo de angla reĝo Rikardo la 1-a atingis armeon sieĝantan Akkon
1352: Zugo aliĝas al la Svisa Ĵurkomunumo.
1509: Florenca armeo konkeris Pizon
1533: Vavelo: konsekrado de la katedrala Kapelo de Sigismondo la 1-a, unu el la plej gravaj verkoj de la pola renesanco
1624: Tertremo en Peruo
1783: Islando: la vulkano Lakagígar komencis 8-monatan erupcion. Tio mortigis pli ol 9 000 personojn kaj enkondukis 7-jaran malsategon
1789: James Madison proponis en la Usona Domo de Reprezentantoj la liston de 10 amendojn al la Usona Konstitucio, konataj kiel Leĝo de rajtoj
1794: En revolucia Francio okazis la unua kaj sola celebrado de la Festo al Supera Estaĵo
1815: Germana Federacio formiĝis anstataŭante fakte la Sanktan Romian Imperion
1866: Kanada Parlamento unuafoje kunsidis en Otavo
1867: Post formiĝo de Aŭstrio-Hungario aŭstra imperiestro Francisko Jozefo la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
1875: Franca astronomo Alphonse Louis Nicolas Borrelly malkovris asteroidon Lucino
1912: Usona filmproduktad-firmao Universal Studios fondiĝis
1918: Unua mondmilito:
- En Aŭstrio-Hungario komenciĝis proceso kontraŭ kelkdeko da soldatoj de Polaj Legioj - por eviti mortpunon poloj decidis prokrasti sian defendadon ĝis antaŭvidata malvenko de la imperio
- En Aŭstrio-Hungario komenciĝis proceso kontraŭ kelkdeko da soldatoj de Polaj Legioj - por eviti mortpunon poloj decidis prokrasti sian defendadon ĝis antaŭvidata malvenko de la imperio
1920: Plebiscito en Supra Silezio: germanaj batalgrupoj atakis Polan Plebiscitan Komitaton en hotelo "Lomnitz" en Bytom
1924: Britaj montgrimpistoj George Mallory kaj Andrew Irvine pereis dum provo surgrimpi Evereston
1926: Pola Sejmo estigis novan registaron, denove kun Kazimierz Bartel
1930: Karolo la 2-a iĝis reĝo de Rumanio
1937: Plena suna eklipso videbla super la Suda Pacifiko kaj en Peruo
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: Aranĝo T4: koncentrejon en Działdowo forlasis Sonderkommando Lange, kiu kadre de eŭtanazio mortigis 1558 malsanulojn; Varsovio: "Polska Żyje!" (Pollando Vivas!), organo de konspira Komandejo de Pollando-Defendantoj en artikolo Kion Pollando donis al la mondo? skribis pri la kvinsemajna septembra defendo danke al kiu Aliancanoj gajnis 8 monatojn de la valora tempo- Lastaj taĉmentoj de aliancaj armeoj evakuiĝis de Narvik kune kun pola Sendependa Brigado de Podhale-Pafistoj, kiu ŝirmis ilian retreton (germanoj sinkigis aviadilan ŝipon kaj du ŝirmantaj ĝin destrojeroj - 1519 personoj pereis)
1941: Germana polico sur stratoj de Poznań faris homkaptadon de pola loĝantaro; pastro Franciszek Dyżewski en Żbików, nun kvartalo de Pruszków, predikas favore al helpado al judoj
- Ĉefakuzisto de Nazia Germanio ordonis al sia subulo en Poznań postkuri 1184 membrojn de kvin polaj konspiraj organizoj en Varta-Lando; Aliancanoj invadis Sirion kaj Libanon; en Perth (Skotlando) okazis la unua dummilita manifestacio favore al la polaj Orientaj Limregionoj: kunveno de estintaj soldatoj el la unua mondmilito loĝantaj en tiuj ĉi teritorioj
1942: Germana polico pafmortigis en Krościenko-Szczawnica 14 judojn kaj en Skoszyn (proksime al Opatów) 5 personojn pro kaŝo de partizanoj; Sekreta Militista Organizo devojigis armean trajnon apud Strych (proksime al Starogard Gdański); en arbaro apud Iwieniec (nun en Minska regiono) germanoj pafmortigis 800 judojn (600 infanoj kaj 200 plenkreskuloj)
1943: Germanaj regopovoj en distrikto de Lublin malpermesis al poloj veturi per publikaj veturiloj sen skriba konsento
1944: De Varsovio foriris transporto kun 60 polinoj al koncentrejo Ravensbrück; Volinia masakro: taĉmento de Ukraina Ribela Armeo kaj ukraina helpa polico kun membroj de SS-divizio "Hałyczyna" ĉirkaŭis vilaĝon Prehoryle, kie murdis 40 personojn kaj bruligis parton de ĝi
1946: En Londono okazis venka parado de Aliancanoj, tamen sen soldatoj de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento, en tio aviadilistoj, kiuj signife kontribuis al la batalo de Anglio
1949: Helen Keller, Dorothy Parker, Paul Muni kaj aliaj estis nomitaj en la raporto de FBI kiel membroj de Komunista Partio de Usono
1949: En Britio oni publikigis 1984, la futurisman malutopion de George Orwell, angla verkisto kaj viziulo
1953: 115 personoj pereis kaj 844 vundiĝis rezulte de la trapaso de tornado super urbo Flint en la usona subŝtato Miĉigano
1953: Koreio: subskribo de armistico pri Korea milito
1955: Dana-gronlanda komputisto Rasmus Lerdorf ebligis aliron al la fontokodo PHP
1958: La 6-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Svedio
1960: Murdisto de Lev Trockij Ramón Mercader ricevis en Moskva Kremlo oran stelon de la Heroo de Sovetunio
1967: Sestaga milito: israelaj aviadiloj kaj torpedoboatoj atakis erare ŝipon USS Liberty - 34 maristoj pereis kaj 171 vundiĝis
1969: Hispanio fermis landlimon kun Ĝibraltaro
1972: Vjetnama milito: fotoraportisto de Associated Press Nick Ut faris faman foton de vundita per napalmo 9-jara vjetnamino Phan Thị Kim Phúc
1982: 137 pereis en katastrofo de Boeing 727 en brazila Fortalezo
1982: Milita stato en Pollando: la unua disaŭdigo de la subtera Radio Solidareco en Gdańsk
1985: Oni ratifis interkomprenon pri ŝanĝo de Lateranaj Traktatoj inter Italio kaj Vatikano
1987: La 3-a pilgrimado de papo Johano Paŭlo la 2-a al Pollando komenciĝis kun devizo Ĝis fino ilin ekamis - en Gdańsk la papo diris Ne povas esti batal-programo super solidarec-programo, kio estis aludo al eksterleĝigita soci-politika movado Solidareco
1990: La 14-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Italio
1992: Alpha Oumar Konaré iĝis prezidento de Malio
1995: Dana-gronlanda programisto Rasmus Lerdorf liveris publike fontkodon PHP
1996: La 10-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado komenciĝis en Anglio
1997: Krakovo: papo Johano Paŭlo la 2-a kanonizis polan reĝinon Jadwiga - oficiale reĝo de Pollando kaj princino de Litovio el Anĵua dinastio
2001: Oficanta prezidento de Irako Mohammad Ĥatami reelektiĝis
2002: Amadou Toumani Touré iĝis prezidento de Malio
2003: En Ĉinio oni komencis konstrui la Ponton de golfo Hangzhou
2004: Erupcio de stratovulkano Bromo en orienta parto de Javo - 2 personoj pereis
2007: En Germanio finiĝis G8-pintkonferenco en Heiligendamm
2008: Usona kosmosondilo New Horizons preterpasis la orbiton de Saturno
2008: Robert Kubica kiel la unua polo gajnis Grand-Premian aŭto-kuradon en Kanado
2008: En Tokio okazis Akihabara hombuĉado
2010: Kan Naoto iĝis ĉefministro de Japanio
2012: Inaŭguro de la 14-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado en Pollando kaj Ukrainio kune kun matĉo inter Pollando kaj Grekio en Nacia Stadiono en Varsovio
2014: Ne malpli ol 28 personoj pereis en atako kontraŭ internacia aviadilejo je la nomo al Muhammad Ali Jinnah en Karaĉio
Naskiĝoj |
1552: Gabriello Chiabrera, itala poeto imitanta grekajn poetojn Anakreonon kaj Pindaron (m. 1638)
1593: György Rákóczi la 1-a, princo de Transilvanio (m. 1648)
1625: Giovanni Domenico Cassini, itala astronomo, matematikisto, geodeziisto (m. 1712)
1638: Pierre Magnol, franca botanikisto, de kiu devenas nomo por magnolio (m. 1715)
1671: Tomaso Albinoni, itala komponisto kaj violonisto de baroko (m. 1751)
1743: Alessandro Cagliostro, itala aventuristo, okultisto, alkemiisto, framasono (m. 1795)
1810: Robert Schumann, germana komponisto, la edzo de Clara Schumann (m. 1856)
1822: János Czetz, hungara honvedgeneralo (m. 1904)
1837: Ivan Kramskoj, rusa pentristo kaj desegnisto, kunfondinto de la Rusa kolegaro de la moveblaj artaj ekspozicioj (m. 1887)
1840: Niels Lund Chrestensen, dana ĝardenista entreprenisto (m. 1914)
1843: Kálmán Széll, ĉefministro de Hungario (m. 1915)
1851: Jacques Arsène d'Arsonval, franca kuracisto, fiziologo, fizikisto (m. 1940)
1863: Márton Schreiner, hungara rabeno, orientalisto kaj religifilozofo (m. 1926)
1867: Frank Lloyd Wright, usona arkitekto konata de sia organika arkitekturo kiel Akvofalejo aŭ moderna arto kiel Solomon R. Guggenheim Museum (m. 1959)
1876: Felicián Kupcsay, hungara verkisto kaj ministerikonsilanto (m. 1964)
1880: Endre Litteczky, hungara, rumania hungara pentristo, grafikisto (m. 1953)
1882: György Ádám, hungara verkisto, kaj filozofo verkanta pri Nietzsche kaj Kant (m. 1906)
1897: John Bennett, brita filozofo, matematikisto, spiriteca instruanto (m. 1974)
1898: László Luka, rumania hungara komunista politikisto, ministro (m. 1963)
1903: Géza Rab, hungara poeto, ĵurnalisto (m. 1979)
1903: Marguerite Yourcenar, franca verkistino, la unua virino akceptita al Franca Akademio (m. 1987)
1906: György Bodrogi, hungara kuracisto, kardiologo (m. 1984)
1913: János Jagamas, rumania hungara muzikologo, muzikfolkloristo (m. 1997)
1916: Francis Crick, brita Nobelpremiita kunmalkovrinto de la strukturo de DNA-molekulo (m. 2004)
1918: Gunther Philipp, aŭstra kuracisto kaj aktoro (m. 2003)
1919: Władysław Siemaszko, pola juristo, aktivulo en Orientaj Limregionoj, esploristo de la genocido de poloj dum la t.n. Volinia masakro, patro de Ewa Siemaszko
1920: Ivan Koĵedub, sovetia flug-aso, trifoja heroo de Sovetunio (m. 1991)
1921: Suharto, prezidento de Indonezio (m. 2008)
1929: Ekkehard Böhmer, germana reĝisoro televida (m. 2014)
1932: Mária Rózsa, rumania hungara ĵurnalistino, lernolibroredaktorino
1937: Ildikó Bárányiné László, rumania hungara kuracistino, verkistino (m. 2014)
1939: Norman Davies, kimra juddevena historiisto pri Pollando, Britaj Insuloj kaj Eŭropo
1939: Gyula Ötvös, rumania hungara lokhistoriisto
1942: Antonio De Salvo, itala juristo, prezidanto de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
1948: Krzysztof Michalski, pola filozofo kaj tradukisto, kunfondinto de Instituto de la Sciencoj pri Homo en Vieno (m. 2013)
1951: Bonnie Tyler, kimra kantistino, aŭtorino de pluraj ŝlagroj
1955: Tim Berners-Lee, inventinto de la Tut-Tera Teksaĵo
1958: Keenen Ivory Wayans, usona aktoro, reĝisoro kaj filmoproduktisto
1970: Gabrielle Giffords, usona politikistino juddevena
1977: Kanye West, usona repisto, kelkfoja ricevinto de Premio Grammy
1982: Nadja Petrova, rusa tenisistino
1983: Kim Clijsters, belga tenisistino, sepfoja gajnintino de Granda Ŝlemo
1984: Javier Mascherano, argentina futbalisto
1989: Amaury Vassili, franca opera kantisto (tenoro) de varieteo
Mortoj |
218: Makrino, romia imperiestro de Ĉerĉelo (n. ĉ. 165)
632: Mohamedo, profeto de islamo kaj fondinto de la unua islamana komunumo, kiu transformiĝis al teokratia religia ŝtato
1042: Hardakanuto, reĝo de Danio kaj Anglio (n. 1018)
1290: Beatrice Portinari, italino de Florenco, idealigita de Dante en La nova vivo kaj la Dia komedio (n. 1266)
1492: Elizabeth Woodville, vidvino de Eduardo la 4-a (Anglio) (n. ĉ. 1437)
1612: Hans Leo Hassler, germana komponisto, orgenisto, horloĝofaristo (n. 1564)
1628: Rudolf Goclenius, la Maljuna, germana profesoro pri filozofio, logiko, metafiziko kaj etiko en Universitato de Marburg (n. 1547)
1701: Filipo de Francio, franca nobelo, duko de Orleano (n. 1640)
1714: Sofia de Palatinato, princino de Rejnlando-Palatinato el dinastio Vitelsbaĥoj, prapatrino de ĉiuj britaj monarĥoj ekde Georgo la 1-a (n. 1630)
1727: August Hermann Francke, germana teologo kaj pedagogo (n. 1663)
1768: Johann Joachim Winckelmann, germana arkeologo kaj verkisto (n. 1717)
1794: Gottfried August Bürger, germana verkisto prilaborinta aventurojn de barono Münchhausen (n. 1747)
1795: Ludoviko la 17-a, reĝo de Francio el dinastio Burbonoj (n. 1785)
1809: Thomas Paine, usona verkisto, inventisto, unu el la Patroj-fondintoj de Usono (n. 1737)
1831: Sarah Siddons, kimra teatra aktorino de tragediaj roloj (n. 1755)
1845: Andrew Jackson, prezidento de Usono agnoskinta Respublikon Teksaso (n. 1767)
1847: Johann Christian Reinhart, germana pentristo
1874: Cochise, usona indiano, ĉefo de la Ĉokono-Apaĉoj
1876: George Sand, franca verkistino, vivkunulino de pola komponisto Frédéric Chopin (n. 1804)
1889: Gerard Manley Hopkins, brita poeto kaj jezuito (n. 1844)
1901: Edward Moran, usona pentristo britdevena de primaraj pentraĵoj (n. 1829)
1904: János Czetz, hungara honvedgeneralo (n. 1822)
1913: Emily Davison, brita virinbalotrajtistino (n. 1872)
1924: George Mallory, angla montogrimpisto (n. 1886)
1940: Ferenc Márton, hungara grafikisto, pentristo (n. 1884)
1946: Jenő Diénes, hungara porjunulara verkisto (n. 1876)
1947: Zoltán Egyed, hungara verkisto, redaktoro, kritikisto (n. 1894)
1956: Jan Lechoń, pola poeto tatardevena, literatura kritikisto, kunfondinto de la Pola Art-Scienca Instituto de Ameriko, kontraŭkomunisto (n. 1899)
1963: István Somodi, hungara sportisto, ĵurnalisto (n. 1885)
1964: Tibor Fáskerti, hungara ĵurnalisto, redaktoro kaj filozofo, patro de György Fáskerthy (n. 1889)
1965: Jenő Szabó, rumania hungara publicisto, verkisto (n. 1891)
1969: Viktor Petrov, ukraina filologo, etnografo, historiisto kaj verkisto (n. 1894)
1970: Abraham Maslow, usona psikologo juddevena, reprezentanto de humanisma psikologio kaj de la transpersona, konata de la piramido de bezonoj (n. 1908)
1972: Antoni Kępiński, pola psikiatro, sciencisto kaj filozofo, kuracisto de postvivantoj de la koncentrejo Aŭŝvico (n. 1918)
1977: Nathan Knorr, usona religiulo, membro de Reganta Korpo de la Atestantoj de Jehovo kaj plurjara gvidanto de la Atestantoj de Jehovo (n. 1905)
1984: Gordon Jacob, angla komponisto kaj dirigento (n. 1895)
1991: Heidi Brühl, gremana aktorino kaj kantistino (n. 1942)
2007: Aden Abdullah Osman Daar, prezidento de Somalio (n. 1908)
2009: Omar Bongo, prezidento de Gabono (n. 1935)
2013: Willi Sitte, germana pentristo kaj kumunista politikisto (n. 1921)
2014: Aleksander Imich, usona kemiisto kaj parapsikologo, supercentjarulo pol-juddevena (n. 1903)
2015: Jean Gruault, franca scenaristo kaj aktoro, rolinta en la filmo Historio de Adèle H. (n. 1924)
2018: Maria Esther Bueno, brazila tenisistino, venkintino de 19 turniroj de la Granda Ŝlemo, reprezentantino en Federacia Pokalo (n. 1939)
2018: Anthony Bourdain, usona komikulo kaj aktoro (n. 1956)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Romkatolika Eklezio: Sankta Jadviga
- La duan sabaton de junio, do inter la 8-a kaj la 14-a de junio: Nacia tago en Britio, la oficiala naskiĝjubileo de la reĝino
- Monda Tago de Oceanoj - ekde 1992
Argentino: Tago de Pola Setlinto - nacia festo ekde 1995
Tagoj de semajno |
La 8-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.