1941
Listo de historiaj eventoj | Aktualaĵoj
◄ |
19-a jarcento |
20-a jarcento
| 21-a jarcento
◄ |
1910-aj jaroj |
1920-aj jaroj |
1930-aj jaroj |
1940-aj jaroj
| 1950-aj jaroj
| 1960-aj jaroj
| 1970-aj jaroj
| ►
◄◄ |
◄ |
1937 |
1938 |
1939 |
1940 |
1941
| 1942
| 1943
| 1944
| 1945
| ►
| ►►
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
Gregoria kalendaro | 1941 MCMXLI |
Ab urbe condita | 2694 |
Armena kalendaro | 1390 ԹՎ ՌՅՂ |
Bahaa kalendaro | 97 – 98 |
Barataj kalendaroj | |
- Vikram Samvat | 1996 – 1997 |
- Barata nacia kalendaro (Shaka Samvat) | 1863 – 1864 |
- Kali Juga | 5042 – 5043 |
Budhisma kalendaro | 2485 |
Ĉina kalendaro | 4577 / 4637 – 4578 / 4638 庚辰 – 辛巳 |
Etiopa kalendaro | 1933 – 1934 |
Franca respublika kalendaro | 149 - 150 CXLIX -CL |
Hebrea kalendaro | 5701 – 5702 |
Holocena kalendaro | 11941 |
Irana kalendaro | 1319 – 1320 |
Islama kalendaro | 1359 – 1360 |
- Imperia jaro | Kōki 2601 (皇紀2601年) |
- Japana nomo de erao (Jōmon) | 11941 |
Juliana kalendaro | 1986 |
Korea kalendaro | 4274 |
Tajlanda suna kalendaro | 2484 |
En la jaro 1941 post Kristo okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
1.1 Esperantujo
1.2 Mondo
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
Eventoj |
Esperantujo |
Hans Hermann Kürsteiner prezidanto de "ĝeneva" UEA.
Louis Beaucaire eklernis Esperanton.
Mondo |
1. jan. Kiel la unua milita paŝo al la Japana atako kontraŭ Pearl Harbor, Admiralo Jamamoto Isoroku, ĉefkomandanto de la Japana kombinita floto, ordonis al Sub-Admiralo ONIŜI Takiĝiro, unu el la plej bonaj maravidadistoj, prepari studon pri aeratako kontraŭ Pearl Harbor; Fregatkapitano GENDA Minoru helpas ONIŜIn. Tia atako preventos, ke la Usona floto malhelpu la japanan kampanjon en la Ekstrema Oriento.
11. jan. Hitlero ordonis al siaj fortoj esti pretaj eniri en Nord-Afriko por helpi la italojn. Tio establis la Afrikan Korpuson.
20. jan. Roosevelt estis inaŭgurita prezidenton de Usono triafoje.
22. jan. Italaj fortoj cedis la havenon de Tobruk al la britoj.
23. jan. Kolonelo Charles Lindbergh, rekomendis al la Usona parlamento, ke oni negocu kun Hitlero por fini la eŭropan militon.
29. jan. – 29. mar. Britaj-usonaj stabaj interparoladoj en Vaŝingtono (kodnomo ABC-1).
1. feb. La usona mararmeo reorganiziĝis. La usona atlantika floto estis reestablita sub Admiralo Ernest J. King.
6. feb. Hitlero donis direktivon pri ekonomia milito kontraŭ Britio.
16. feb. Britaj fortoj minis la akvojn de Singapuro, preparante kontraŭ japana atako.
1. mar. Bulgario aniĝis en la Akso.
17. mar. Du germanaj submarŝipoj estis perditaj dum nord-Atlantika konvoja batalo : La submarŝipo U-100, komandata de Joachim SCHEPKE estis ramita kaj sinkigita de la brita destrojero Vanoc, kaj la U-99, komandata de Otto Kretschmer estas sinkigita de la brita destrojero Walker.
25. mar. Jugoslavio aniĝis en la Akso.
26. mar. Italaj homekipitaj torpedoj atakis la britan floton en Kreto, kaj uzis malligeblajn ŝargokapojn por sinki la britan krozoŝipon York, staranta ĉe la ankro. Tiu atako aldonis novan dimension al la militado.
27. mar. Hitlero prokrastis atakon kontraŭ Sovetunio (Operaco Barbarossa). Ŝtatrenverso en Jugoslavio prezentis registaron, amikan al la aliancanoj.
28. mar. Dum la Batalo ĉe Kabo Matapana en Mediteraneo, brita mararmea forto sub Admiralo Andrew Browne Cunningham surprizis italan mararmean forton, kaj sinkigis tri krozoŝipojn kaj du destrojerojn. La britoj perdis unu aviadilon dum la batalo, kiu okazis pro britaj sukcesoj je kodrompado.
30. mar. Germana Afrika Korpuso sub Generalo Erwin Rommel komencis sian unuan ofensivon kontraŭ britaj fortoj en Libio.
31. mar. Usona Prezidento Roosevelt ordonis al la usona marbord-gvardio konfiski tridek komercŝipojn de la Akso kaj tridek kvin de Danio en usonaj havenoj.
3. apr. Establiĝis german-favora registaro en Irako.
6. apr. Germanaj fortoj invadis Grekion kaj Jugoslavion.
8. apr. Germanaj soldatoj ekokupis Tesalonikon.
10. apr. La usona destrojero Niblack, dum ĝi kolektis supervivulojn el torpedita nederlanda kargoŝipo en la norda Atlantiko, atakis germanan submarŝipon.
13. apr. Germanaj soldatoj ekokupis Beogradon, ĉefurbo de Jugoslavio. Sovetunio kaj Japanio subskribis pakton pri neagresemo.
17. apr. Jugoslavio kapitulacis al la germanoj.
19. apr. Germanoj lanĉis sian plej fortan aeratakon ĝis tiam kontraŭ Londono. Britio sendis soldatojn al Irako.
21. apr. Britio decidis retiri soldatojn el Grekio, kiam la greka registaro subskribis armisticon kun Germanio.
27. apr. Germanaj soldatoj ekokupis Atenon.
22. jun. Germanio atakis Sovetio. Komenciĝis Granda patriota milito.
8. sep. Komenciĝis Sieĝo de Leningrado (1941-1944).
30. sep. Komenciĝis Batalo apud Moskvo (1941-1942).
7. dec. Japanio atakis Usonon ĉe Pearl Harbor, Havajo.
Naskiĝoj |
11-a de januaro: Wolf Lepenies, germana sociologo
14-a de januaro: Faye Dunaway, usona aktorino
21-a de januaro: Placido Domingo, hispana operkantisto
16-a de februaro : Kim Jong-il, estro de Nord-Koreio de 1994 (m. 2011)
20-a de februaro: Buffy Sainte-Marie, kanada kantistino
27-a de marto: Ivan Gašparovič, prezidento de Slovakio
29-a de marto: Renato Corsetti, prezidento de UEA
25-a de aprilo: Bertrand Tavernier, franca reĝisoro
26-a de aprilo: Regine Hildebrandt, germana politikistino (m. 2001)
13-a de majo: Senta Berger, aŭstra aktorino
19-a de majo: Iva Janžurová, ĉeĥa aktorino- 19-a de majo: Ritt Bjerregård, dana politikistino
22-a de majo: Caitlín Maude, irlanda poetino kaj kantistino (m. 1982)
10-a de junio: Jürgen Prochnow, germana aktoro
16-a de julio: Desmond Dekker, jamajka kantisto (m. 2006)
27-a de junio: Mike Honda, usona politikisto
4-a de septembro: Marilena Chauí, brazila filozofino
18-a de septembro: Michael Hartnett, irlanda poeto (m. 1999)
19-a de septembro: Umberto Bossi, itala politikisto
9-a de oktobro: Trent Lott, usona politikisto
21-a de novembro: Julio Anguita, hispana komunista politikisto
Mortoj |
2-a de januaro: Robert Baden-Powell, fondinto de skoltismo (n. 1857)
5-a de januaro: Amy Johnson, angla pilotino (n. 1903)
13-a de januaro: James Joyce, irlanda verkisto (n. 1882)
24-a de februaro: Oskar Loerke, germana verkisto (n. 1884)
28-a de marto: Virginia Woolf, brita verkistino (n. 1882)
3-a de aprilo: Pál Teleki, ĉefministro de Hungario (n. 1879)
13-a de aprilo: Annie Jump Cannon, usona astronomino (n. 1863)
7-a de aŭgusto: Rabindranath Tagore, bengala poeto kaj filozofo (n. 1861)
29-a de oktobro: Károly Huszár, ĉefministro de Hungario (n. 1882)
3-a de novembro: Zmitrok Bjadulja, belorusa prozaikisto kaj poeto (n. 1886)
29-a de novembro: Ali Ŝogencukov, soveta poeto (n. 1900)