Nov-Jorkio































































































Nov-Jorkio
Ŝtato de Nov-Jorkio












Ŝtata flago de Nov-Jorkio

Ŝtata blazono de Nov-Jorkio
(Flago de Nov-Jorkio)
(Blazono de Nov-Jorkio)


Ŝtata kromnomo: The Empire State ("La Imperio-Ŝtato")

Mapo de Usono kun Nov-Jorkio montrata

Aliaj subŝtatoj de Usono
Ĉefurbo
Albany
Plej granda urbo
Novjorko
Ŝtatestro Andrew Cuomo
Areo 141.300 km² (27-a)

Loĝantaro (2010)
 - Loĝantaro
19.465.197 (3-a)
 - Denso
159 /km² (7-a)

Aliĝo
 - Dato

26-a de julio 1788
 - Ordo
11
Horzono UTC -5/-4
Latitudo 40° 30' N al 45° 1' N
Longitudo 71° 51' U al 79° 46' U
Larĝeco 455 km
Longeco 530 km
Alteco
 - Plej alta

Mount Marcy, 1628,57 m
 - Meza alteco
300 m
 - Plej malalta
Atlantika Oceano, 0 m

Mallongigoj
 - USPS
NY
 - ISO 3166-2
US-NY
Retejo
http://www.ny.gov/







v  d  r


Information icon.svg



Nov-Jorkio (angle State of New York [njujork] aŭ [nujork]) estas usona ŝtato. Ĝi enhavas la metropolon Novjorko. Nov-Jorkio situas en la nordorienta Usono kaj havis 19.849.399 loĝantojn en 2017[1] kaj terareon de 127.190 km2 (proksimume la areo de Anglio). Nov-Jorkio estas okcidente de Nov-Anglio, norde de Pensilvanio kaj Nov-Ĵerzejo, oriente de la Kanada provinco de Ontario kaj sude de la Kanada provinco de Kebekio.




Enhavo






  • 1 Loĝantaro


  • 2 Historio


  • 3 Kantonoj


  • 4 Vidu ankaŭ





Loĝantaro |


Nov-Jorkio estas la kvara plej granda Usona ŝtato laŭ loĝantaro: nur Kalifornio, Teksaso, kaj Florido estas pli grandaj.[1]




Denseco de la loĝantaro en Nov-Jorkio


La ĉefaj partoj de la ŝtato estas (kun % de Nov-Jorkianoj):




  • Novjorko (42%) - la granda urbo en la sudoriento de la ŝtato


  • Longinsulo (15%) - insulo oriente de Novjorko


  • Westchester (5%) - kontono norde de Novjorko


  • Ne-metropola Nov-Jorkio (38%) - la resta, norda parto de la ŝtato


62% de la ŝtatanoj loĝas en la aglomeraĵo de Novjorko.


Politike, Novjorko kutime voĉdonas maldekstren, Upstate dekstren, do la batalkampo de la ŝtato estas en Loninsulo kaj Westchester.


La urbo Novjorko, havante 8.008.278 loĝantojn (2000), estas grava monda centro por komerco kaj financoj. La stabejo de la Unuiĝintaj Nacioj troviĝas en la urbo. Dek milionoj, kiuj loĝas en la aglomeraĵo de Novjorko, loĝas ekster la ŝtato en norda Nov-Ĵerzejo kaj sudokcidenta Konetikuto.


Ne-metropolapa Nov-Jorkio enhavas la Adirondak-Montaron kaj Katskil-Montaron, la riveron Hudsono, la Fingrajn Lagojn, la Niagaran Akvofalaron, kaj la gravajn urbojn:



  • Bufalo

  • Roĉestro

  • Itako

  • Sirakuso


  • Albeno (La ĉefurbo)

  • Niagara Falls


Ĉe la Niagara Akvofalaro, en la okcidento apud Kanado, 150 milionoj litroj da akvo falas ĉiusekunde (150.000 m3/s) en la Niagaran kanjonon, kaj generas multan elektran potencon, eĉ por la malproksima Novjorko mem.



Historio |




Giovanni da Verrazzano


Giovanni da Verrazano (1524) kaj Henry Hudson (1609) vizitis la Hudsonan Riveron, sed Nederlando formis la unuan kolonion, Nov-Nederlandon en 1624. Peter Minuit aĉetis Manhattan-Insulon de la Indianoj Kanarsiaj (Canarsee) por 60 guldenoj da komercaĵoj (= 24 dolaroj laŭ mito). La Nederlandanoj fondis multajn urbetojn; Nov-Amsterdamo (Novjorko), Fortikaĵo Orange (Albeno, la ĉefurbo de la ŝtato), Breuckelen (Brooklyn), kaj Schenectady.


Nov-Jorkio iĝis Brita kolonio en 1664, kaj okazis konfliktoj kun la francoj en la nordo (Lago Champlain, Mohawk Valo, kaj en la Niagara Regiono.) Post la Franca-kaj-Indiana Milito, en Novjorkio okazis multaj bataloj de la Revolucia Milito kontraŭ Britio. Norde de Novjorko situas fortikaĵo West Point, strategie tre grava loko por preventi ke la britoj kaptu la riveron kaj apartigu la ŝtataron. Ĉe West Point oni poste starigis faman militistaran akademion. La 26-an de julio, 1788, Nov-Jorkio fariĝis la dek-unua ŝtato de la nova Usono.




Mapo de Nov-Nederlando (17-a jarcento)



Kantonoj |


Nov-Jorkio konsistas el 62 kantonoj:




Mapo de Nov-Jorkio




La rivero Hudson




La akvofalo de Niagaro




Novjorko




Albany (Albeno)




Buffalo




Rochester




  • Kantono Albany

  • Kantono Allegany

  • Kantono Bronkso

  • Kantono Broome

  • Kantono Cattaraugus

  • Kantono Cayuga

  • Kantono Chautauqua

  • Kantono Chemnung

  • Kantono Chenango

  • Kantono Clinton

  • Kantono Columbia

  • Kantono Cortland

  • Kantono Delaware

  • Kantono Dutchess

  • Kantono Erie

  • Kantono Essex

  • Kantono Franklin

  • Kantono Fulton

  • Kantono Ĝenesio

  • Kantono Greene

  • Kantono Hamilton

  • Kantono Herkimer

  • Kantono Jefferson

  • Kantono Kingzo


  • Kantono Kvinzo *

  • Kantono Lewis

  • Kantono Livingston

  • Kantono Madison

  • Kantono Monroe

  • Kantono Montgomery

  • Kantono Nassau

  • Kantono Novjorko

  • Kantono Niagara

  • Kantono Oneida

  • Kantono Onondaga

  • Kantono Ontario

  • Kantono Orange

  • Kantono Orleans

  • Kantono Oswego

  • Kantono Otsego

  • Kantono Putnam

  • Kantono Rensselaer


  • Kantono Riĉmondo *

  • Kantono Rockland

  • Kantono Saratoga

  • Kantono Schenectady

  • Kantono Schoharie

  • Kantono Schuyler

  • Kantono Seneca

  • Kantono St. Lawrence

  • Kantono Steuben

  • Kantono Suffolk

  • Kantono Sullivan

  • Kantono Tioga

  • Kantono Tompkins

  • Kantono Ulster

  • Kantono Warren

  • Kantono Washington

  • Kantono Wayne

  • Kantono Westchester

  • Kantono Wyoming

  • Kantono Yates




Vidu ankaŭ |



  • Love Canal

  • Ponto George Washington





  • Kategorio Nov-Jorkio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  1. 1,01,1https://www.census.gov/newsroom/press-releases/2017/estimates-idaho.html




Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51