8-a de aŭgusto









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31





































































aŭgusto

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di




1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31


aranĝo de 2019
tagoj

La 8-a de aŭgusto estas la 220-a tago de la jaro (la 221-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 145 tagoj restas.


Je la 8-a de aŭgusto okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 969: Militista gvidanto de Fatima kaliflando fondis Kairon


  • 1380: Batalo de Kulikovo: Grandprinclando Moskvo venkis Oran Hordon


  • 1414: Pollando: pola-litova armeo konkeris kaj prirabis Olsztyn


  • 1438: Koncilio de Florenco komenciĝis - la koncilio kreis teologian fundamenton de la doktrino pri unueco de kristanismo


  • 1454: Pollando: post 5-monata sieĝo kontraŭ ordeno de germanaj kavaliroj kapitulacis kastelo en Sztum


  • 1503: Edinburgo: reĝo de Skotlando Jakobo la 4-a edziĝis al la angla princino Margaret Tudor


  • 1509: Kronado de Kriŝna Deva Raja inaŭguris florigon de Viĝajanagara imperio


  • 1570: Subskribo de pactraktato de Saint-Germain-en-Laye finis la trian francan religian militon


  • 1605: Reĝo de Svedio Karolo la 9-a fondis finnan urbon Oulu


  • 1648: Mehmedo la 4-a iĝis sultano de Otomana Imperio


  • 1655: Rusoj konkeris Vilnon - masakro daŭris 3 tagojn, incendio 17 tagojn (unua en la historio okupado de la urbo).


  • 1709: Brazila inventisto Bartolomeu de Gusmão faris la unuan dokumentitan provon flugigi varmaerbalonon


  • 1741: Svedio deklaris militon kontraŭ Rusio


  • 1747: Nacia biblioteko: inaŭguro de Załuski-Biblioteko en Varsovio - unu el la plej grandaj en la mondo, kiu post la insurekcio de Kościuszko estis rabita de rusoj kaj poste subbruligita de germanoj, ties daŭrigo estas Ossolineum, nur parte translokigita de Lvovo al Vroclavo


  • 1793: Francio: Nacia Konvencio malpermesis agadon de ĉiaj akademioj


  • 1794: Insurekcio de Kościuszko kontraŭ Rusia imperio: polaj taĉmentoj konkeris Liepāja en Kurlando


  • 1829: Jules de Polignac iĝis ĉefministro de Francio


  • 1848: Printempo de Popoloj: rezulte de ribelo Bolonjo liberiĝis de aŭstra okupado


  • 1858: Germanio: Frankfurta Bestoĝardeno fondiĝis en Frankfurto ĉe Majno


  • 1863: Januara Ribelo kontraŭ Rusia Imperio: Batalo de Żyrzyn venka por poloj - la sciigo rapide disvastiĝis en la tuta Eŭropo


  • 1875: Franca astronomo Prosper Henry malkovris asteroidon Galio.


  • 1892: Ito Hirobumi iĝis la duan fojon ĉefministro de Japanio


  • 1900: En Parizo dum internacia kongreso de matematikistoj David Hilbert prezentis liston de 23 nesolvitaj matematikaj problemoj (kiel ekz. Rimana hipotezo aŭ kontinuaĵa hipotezo)


  • 1907: Germana futbalklubo FC Augsburg fondiĝis


  • Unua mondmilito:


    • 1914: Pollando: Lenin estis arestita kaj enprizonigita en Nowy Targ; Supera Komandantaro de la aŭstria-hungara armeo eldonis alvokon anoncanta al poloj "liberigon de moskva jugo"


    • 1918: Francio: venka batalo de aliancanoj kontraŭ Germanio apud Amiens komenciĝis - "nigra tago de la germana armeo" laŭ generalo Erich Ludendorff




  • 1919: Pola-bolŝevika milito: pola armeo konkeris Minskon


  • 1930: Prezidento de Pollando Ignacy Mościcki per la ŝipo SS Polonia iris kun oficiala vizito al Estonio


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1940: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Sosnowiec 10 personojn kondamnitaj al morto pro "malutila ekonomia agado"; Krakovo: regopovoj de Ĝenerala Gubernio informis ke Pola Ruĝa Kruco povas daŭrigi sian protektan-sanitaran agadon kaj inform-registran - dum la periodo ĝis aprilo 1943 estis 7070 laborantoj, kiuj prizorgis 2 mln da personoj (invalidoj, vidvinoj kaj orfoj post soldatoj, deportitoj); en Varsovio estis arestita diplomita kapitano Jan Derecki, malliberigita en Pawiak kaj mortinta en Aŭŝvico, lia edzino estis samtage arestita kaj poste pafmortigita kaj iliaj 2 filoj kun 2 nevoj murditaj en la sama koncentrejo


    • Germanaj amasaj aeratakoj kontraŭ Anglio komenciĝis - polaj pilotoj aliĝis al la Batalo de Anglio; Wilhelm Keitel subskribis direktivon Konstruo en Oriento pri mobilizo de armitaj fortoj kadre de operaco Barbaroso kaj kreo de Orienta Fronto; en Nitton Hill (Britio) mortis pro sango-infekto subkolonelo Leopold Pamuła, kiu dum la germana invado en Pollandon la 1-an de septembro ramis per propra aviadilo la germanan ĉasaviadilon; Budapeŝto: "Wieści Polskie" informis, ke mortintaj poloj havos en la urbo apartan lokon en katolika tombejo, kien oni povos ankaŭ transmeti ĝis nun dise entombigitajn;


    • 1941: Germana polico pafmortigis en Biała Podlaska 12 polojn pro tranĉo de telefonaj dratoj fare de nekonataj kaŭzintoj, en Białowieża 20 personojn kaj en Nowogródek grandan nombron de judoj; Sicherheitsdienst kaj ukraina polico murdis 300 judojn de geto en Beresteczko (nun Volina provinco)


    • Operaco Barbaroso: batalo de Uman (Ĉerkasa provinco) finiĝis, komenco de la defendo de Odeso


    • 1942: Germanaj ĝendarmoj pafekzekutis en Dubiecko 13 judojn kaptitajn en arbaro

    • En Vaŝingtono sur elektra seĝo oni ekzekutis ses germanajn sabotontojn; premiero de la usona animacia filmo Bambi - malpermesita de Hitler


    • 1943: Unuo de Pola Enlanda Armeo kaj kelke da membroj de Batala Organizo de Pola Partio Socialista atakis nokte de la 7-a/8-a de aŭgusto malliberejon en Radomsko liberigante sen propraj perdoj 56 polojn kaj 11 judojn (la lastaj venontan tagon rezignis pri libereco kaj revenis al la malliberejo - baldaŭ estis pafmortigitaj); germanaj regopovoj setligis ĝis tiu ĉi tago germanojn de aliaj ŝtatoj: en Varto-Lando 244 000, en Gdańsk-Okcidenta Prusio 51 500, en regiono de Ciechanów 8000, en Supra Silezio 36 000, en regiono de Lublin 7500; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj konkeris malliberejon en Kozienice liberigante kelkdekon de personoj


    • 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): unua disaŭdigo de la Radiostacio "Fulmo" de Pola Enlanda Armeo kun la ribela kanto "Varsoviaj infanoj" (; sur tombejoj de kvartalo Wola daŭris akraj bataloj (interalie kontraŭ polico de Varto-Lando kaj kalmukoj); en ruinoj de Granda Teatro germanoj murdis ĉ. 350 civilulojn – virojn kun knaboj loĝantaj apude; en Varsovio pereis pastro Stanisław Mączka, helpanta al juda loĝantaro, redonanta sian salajron kaj forveturiganta plej junajn kaj maljunajn polajn judojn ekster la ĉefurbo; germanoj pafmortigis de la 7-a ĝis la 8-a de aŭgusto en varsovia foirejo Hala Mirowska 510 polojn


    • Ankono: generalo Władysław Anders dekoris soldatojn per Milita Ordeno Virtuti Militari; Ministro de nacia defendo generalo Marian Kukiel informis polan registaron en ekzilo pri brita rifuzo de "plua helpo" por batalanta Varsovio - britaj regopovoj nur konsentis refunkciigon de flugoj flanke de polaj aviadiloj kun armiloj, nutraĵo kaj aliaj artikloj


    • 1945: Sovetunio deklaris militon kontraŭ Japanio - soveta armeo eniris al Manĝurio kaj Koreio; Britio, Francio, Usono kaj Sovetunio subskribis londonan interkonsenton pri Nurenberga tribunalo - Nurenbergaj procesoj komenciĝis, en Nurenbergo oni sukcesis en 1946 mortpuni 12 germanajn militkrimulojn, interalie Hans Frank kaj Hermann Göring




  • 1946: Bulgario: abolicio de monarkio


  • 1947: Flago de Pakistano oficialiĝis


  • 1949: Butano sendependiĝis - en Darĝiling Butano kaj Barato subskribis kontrakton pri eterna paco kaj amikeco


  • 1951: Pollando: Radzionków ricevis urborajton


  • 1952: Stalinismo: Plej Supera Militista Juĝejo en Pollando verdiktis mortpunon al 4 oficiroj de Ĝenerala Stabo akuzitaj pri "spionado favore al unu el okcidentaj mondpotencoj kaj provo de perforta renverso de la reĝimo de Pollando" - du subkoloneloj Marian Orlik kaj Aleksander Kita estis pafmortigitaj


  • 1960: Suda Kasaio proklamis apartiĝon de la Demokratia Respubliko Kongo


  • 1963: En Britio okazis granda trajnprirabo.


  • 1967: Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj fondiĝis


  • 1969: En kelkaj trajnoj en Milano eksplodis bombojn submetitaj de dekstraj ekstremistaj teroristoj


  • 1980: Puna maldungo de Anna Walentynowicz 5 monatojn antaŭ emeritiĝo kaŭzis strikon alkondukanta al la pola Solidareco


  • 1983: En armea puĉo estis demisiita diktatoro de Gvatemalo Efraín Ríos Montt, respondeca pri genocido de majaoj


  • 1985: Papo Johano Paŭlo la 2-a komencis sian 27-an apostolan pilgrimadon al ses afrikaj landoj: Togolando, Ebur-Bordo, Kameruno, Centr-Afrika Respubliko, Demokratia Respubliko Kongo, Kenjo kaj Maroko


  • 1988: En Birmo eksplodis ribelo sange subpremita de armeo


  • 1990: Kuvajto aneksita al Irako.


  • 1990: Pollando kaj NATO ligis diplomatiajn rilatojn


  • 1991: La plej alta en la mondo elsendomasto (646 m) starigita apud Gąbin falis - ekde 1974 ĝi priservis Polan Radion


  • 1992: Oni subskribis interkonsenton pri retirigo de soveta armeo de Litovio ĝis la 31-a de aŭgusto 1993


  • 1994: Malfermo de la unua israela-jordania landlimtrapasejo


  • 2000: En bomba atenco en subtera trapasejo de Puŝkin-Placo en Moskvo 13 personoj pereis kaj 118 vundiĝis


  • 2001: Lanĉo de usona kosmosondilo Genesis kolektonta kaj liveronta specimenojn de suna vento


  • 2007: Xanana Gusmão iĝis ĉefministro de Orienta Timoro


  • 2007: Pola ŝtatulo Władysław Stasiak iĝis ministro pri internaj aferoj


  • 2008: La 29-a Somera Olimpiko komenciĝis en Pekino


  • 2008: Milito en Sud-Osetio: per intensa bombado de Cĥinvalo tuj post la noktomezo komenciĝis 5-taga milito kontraŭ Sud-Osetio - Armitaj Fortoj de Rusia Federacio eniris la teritorion de Kartvelio


  • 2010: Kota lavango en tibeta aŭtonomejo en provinco Gansuo en Ĉinio mortigis 1471 personojn kaj laŭvicajn 294 oni agnoskis perdiĝintaj


  • 2011: Jinglak Ĉinaŭat iĝis ĉefministrino de Tajlando


  • 2014: Usonaj aviadiloj komencis bombi ĝihadistojn de Islama Ŝtato en Irako


  • 2017: Pola-kanada kampanjo atestanta savon de germana holokaŭsto de ĉ. 400 eminentaj judoj - pere de ĉefo de la pola diplomatiejo en Berno Aleksander Ładoś - kiuj helpe de paragvajaj pasportoj povis de germanaj ekstermejoj en okupata Pollando vojaĝi al Latinameriko, publikigita en la taggazetoj: kanada "The Globe and Mail" kaj pola "Dziennik Gazeta Prawna"


  • 2018: Varsovio: malfermo de dulingva ekspozicio, destinita al venonta muzeo, de la kongregacio de franciskaninoj de Familio Maria pri savado de judoj dum holokaŭsto - la fratinoj savis i. a. 250 judojn



Naskiĝoj |




  • 1646: Godfrey Kneller, angla portretisto germandevena (m. 1723)


  • 1689: Václav Vavřinec Reiner, ĉeĥa pentristo kaj kreinto de freskoj (m. 1743)


  • 1694: Francis Hutcheson, irlanda filozofo, kunkreinto de skota klerismo (m. 1746)


  • 1709: Johann Georg Gmelin, germana naturalisto, esploristo de Siberio (m. 1755)


  • 1732: Johann Christoph Adelung, germana bibliotekisto kaj lingvisto (m. 1806)


  • 1748: Johann Friedrich Gmelin, germana naturalisto, botanikisto kaj entomologo (m. 1804)


  • 1790: Ferenc Kölcsey hungara poeto, aŭtoro de la hungara nacia himno (m. 1838)


  • 1799: Nathaniel Palmer, usona maristo, malkovrinto kaj esploristo de Antarkto (m. 1877)


  • 1809: Ljudevit Gaj, kroata poeto, socia aganto, kunkreinto de moderna ortografio (m. 1872)


  • 1834: Jurij Fedkoviĉ, ukraina verkisto poldevena el Bukovino (m. 1888)


  • 1838: Albert Kovács, hungara eklezijuristo (m. 1904)


  • 1844: Wawrzyniec Hajda, pola poeto kaj ministo, organizanto de patriota agado en Silezio, profeto (m. 1923)


  • 1874: Albert Stanley, usona subterfervojestro kaj brita entreprenisto (m. 1948)


  • 1875: Artur Bernardes, prezidento de Brazilo, sendinta sian reprezentanton al la 8-a Brazila Kongreso de Esperanto (m. 1955)


  • 1878: Walther Kabel, germana distra furorverkisto (m. 1935)


  • 1879: Emiliano Zapata, meksika mestizo, unu el la ĉefrolantoj de la meksika revolucio (m. 1919)


  • 1882: Ladislas Starevich, pola-rusa filmisto, pioniro de haltomova animacio kun uzo de pupoj (m. 1965)


  • 1893: Frits Faulhaber, nederlanda domfarbisto, tradukisto de La Laborista Esperantismo de Eŭgeno Lanti, aŭtoro de Tra la Labirinto de la Gramatiko, membro de la Akademio de Esperanto (m. 1979)


  • 1901: Ernest Orlando Lawrence, usona Nobelpremiita fizikisto pro eltrovo de ciklotrono (m. 1958)


  • 1902: Saşa Pană, rumana avangarda verkisto juddevena (m. 1981)


  • 1902: Paul Dirac, angla Nobelpremiita fizikisto kontribuinta al kvantuma mekaniko, konata de la diraka ekvacio (m. 1984)


  • 1907: Benny Carter, usona ĵazmuzikisto, trumpetisto, komponisto (m. 2003)


  • 1908: Chivu Stoica, rumana politikisto, membro de Rumana Komunista Partio, ĉefministro (m. 1975)


  • 1915: Maria Rostworowska, pola-perua historiistino, esploristino de indianaj kulturoj apud Andoj (m. 2016)


  • 1916: István Tőkés, rumania hungara reformita teologo, patro de László Tőkés (m. 2016)


  • 1917: Gyula Kormos, rumania hungara verkisto, tradukisto (m. 1981)


  • 1922: Adam Włodek, pola poeto, tradukisto, komunista aktivulo, edzo de Wisława Szymborska (m. 1986)


  • 1922: Alberto Granado, argentina, biokemiisto, kuracisto kaj verkisto (m. 2011)


  • 1924: András Vernes, rumania hungara pentristo, grafikredaktoro de "Laboranta Virino" (m. 2002)


  • 1929: Ronnie Biggs, brita rabisto, konata de la granda trajnprirabo (1963) (m. 2013)


  • 1931: Emil Gherasim, rumania hungara redaktoro, poeto, tradukisto, filo de Emil Gherasim (m. 2005)


  • 1935: Árpád Gál, rumania hungara komponisto, dirigento (m. 1972)


  • 1935: Károly Veress, rumania hungardevena nederlanda-kanada skulptisto


  • 1937: Dustin Hoffman, usona filma kaj teatra aktoro, konata de La diplomito, Jeanne d'Arc, La Parfumo – La Historio de Murdisto


  • 1939: József Kötő, rumania hungara teatrohistoriisto, politikisto (2015)


  • 1940: Dennis Tito, usona entreprenisto kaj la unua kosmoturisto


  • 1946: Dariusz Rosati, pola ekonomikisto kaj politikisto italdevena, komunisto, eŭrodeputito


  • 1946: György Vida, rumania hungara arthistoriisto kaj artkritikisto, filo de Géza Vida


  • 1947: Károly Krajnik-Nagy, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, tradukisto


  • 1948: Zita Váli, hungara aktorino, edzino de György Harag (m. (2010)


  • 1951: Oshii Mamoru, japana filmreĝisoro de animeo-filmoj, scenaristo kaj verkisto


  • 1951: István Valdman, rumania hungara geologo, gvidanto de ercesplorista grupo en Ĉilio


  • 1952: Carsten Peter Thiede, germana verkisto kaj papirusologo, esploristo de Manuskriptoj de la Morta Maro kaj de la manuskriptoj de Nova Testamento (m. 2004)


  • 1952: Jostein Gaarder, norvega verkisto, kies enkonduka libro al filozofio La Mondo de Sofia estis tradukita al pli ol 50 lingvoj


  • 1954: Finnur Ingólfsson, islanda politikisto, membro de Progrespartio, direktoro de la islanda Centra banko


  • 1964: Klaus Ebner aŭstra verkisto kaj kataluna poeto el Vieno


  • 1964: Ildikó Keresztes, hungara rokkantistino, aktorino


  • 1981: Roger Federer, svisa tenisisto, sesfoja venkinto de Wimbledon


  • 1981: Lóránt Dimény, rumania hungara verkisto, poeto


  • 1981: Harel Skaat, israela kantisto, konata pro kantado de la nacia himno - Hatikva (Espero)


  • 1985: Anita Włodarczyk, pola atletikistino, trifoja mondĉampionino pri martelĵeto, ora medalistino de Somera Olimpiko 2016



Mortoj |




  • 1171: Henriko de Blois, abato de Glastonbury, episkopo de Winchester (n. 1101)


  • 1553: Girolamo Fracastoro, itala humanisto, kuracisto, filozofo, poeto, astronomo, geografo kaj beletristo (n. 1476)


  • 1555: Oronce Finé, franca matematikisto, astronomo kaj kartografo, kies mapo de Antarkto estas parascienca pruvo por serĉantoj de prahistoriaj civilizoj, kiuj identigas Antarkton kun la mita Atlantido (n. 1494)


  • 1646: Johannes Rudbeckius, sveda episkopo de Västerås, kapelpastro de Gustavo la 2-a Adolfo (n. 1581)


  • 1694: Antoine Arnauld, franca teologo, filozofo, matematikisto, spertulo pri patristiko, reprezentanto de jansenismo (n. 1612)


  • 1759: Carl Heinrich Graun, germana komponisto kaj kantisto (n. 1704)


  • 1824: Friedrich August Wolf, germana klasika filologo kiaj spertulo pri malnovaj kulturoj (n. 1759)


  • 1827: George Canning, brita diplomato, ĉefministro (n. 1770)


  • 1847: Samuel Linde, pola leksikografo, lingvisto, bibliotekisto, tradukisto, pedagogo (n. 1771)


  • 1884: Miroslav Tyrš, ĉeĥa arthistoriisto germandevena, profesoro, kunfondinto de Sokol-movado (n. 1832)


  • 1897: Jacob Burckhardt, svisa pioniro de kulturhistorio, historiografo verkinta pri civilizo de renesanco (n. 1818)


  • 1897: Antonio Cánovas del Castillo, ĉefministro de Hispanio (n. 1828)


  • 1908: Joseph Maria Olbrich, aŭstra arkitekto vivanta en Germana Regno (n. 1867)


  • 1921: Ottó Ámon, hungara ĵurnalisto, iniciatinto de Esperanto-movado en Transilvanio (n. 1879)


  • 1923: Ede Kabos, hungara verkisto, ĵurnalisto, patro de Ilonka Kabos (n. 1864)


  • 1928: Stjepan Radić, kroata politikisto, adepto de federacio, murdita (n. 1871)


  • 1936: Ceferino Giménez Malla, hispana cigano, beatigito, murdita (n. 1861)


  • 1939: József Kötő, rumania hungara teatrohistoriisto, politikisto (2015)


  • 1940: Vladimir Ĵabotinskij, juda verkisto kaj ĵurnalisto el Ukrainio, fondinto de dekstrula cionista junulara movado (n. 1880)


  • 1944: Michael Wittmann, germana tankisto detruinta 119 sovetajn tankojn kaj 19 aliancanajn (n. 1914)


  • 1944: Karl Ernst Hüther, germana fabrikestro kaj komercisto (n. 1880)


  • 1944: Mortfalintoj en la ribelo de Varsovio:


    • Juliusz Kaden-Bandrowski, pola ĵurnalisto, verkisto kaj infanteria kapitano, sekretario de Pola Akademio de Literaturo (n. 1885)


    • Antoni Szczęsny Godlewski, kartveldevena soldato de Pola Enlanda Armeo mortiginta 18 germanajn kaŝpafistojn (n. 1923)




  • 1947: Anton Denikin, rusa generalo, unu el komandantoj de kontraŭkomunista blanka armeo (n. 1872)


  • 1950: Aladár Schöpflin, hungara literaturkritikisto (n. 1872)


  • 1961: Stanisław Franciszek Michalski, pola hindologo, enciklopediisto, tradukisto de sanskrito kaj palia lingvo (n. 1881)


  • 1962: Hermann Hesse, germana Nobelpremiita verkisto, aŭtoro de romanoj kun ekzistadisma kunteksto aludantaj al budhismo kaj psikanalizo (n. 1877)


  • 1968: Matylda Getter, pola monaĥino, ordenestrino de varsovia kongregacio de la Franciskaninoj de Familio Maria, savinta 250 judinojn kaj judojn dum holokaŭsto, justulino inter la popoloj (n. 1870)


  • 1973: Vilhelm Moberg, sveda ĵurnalisto, debatisto kaj verkisto, konata de epopea romano pri sveda elmigrado al Usono, patro de Eva Moberg (n. 1898)


  • 1974: Baldur von Schirach, germana politikisto, gvidanto de Hitlera junularo, militkrimulo (n. 1907)


  • 1975: Cannonball Adderley, usona ĵaza aldosaksofonisto kaj komponisto (n. 1928)


  • 1976: José Lezama Lima, kuba verkisto, konata de la romano Paradiso (n. 1910)


  • 1985: Louise Brooks, usona aktorino kaj dancistino (n. 1906)


  • 1991: Ivan Koĵedub, sovetia flug-aso, marŝalo de aviado (n. 1920)


  • 1996: Nevill Francis Mott, angla Nobelpremiita fizikisto pri amorfaj solidoj (n. 1905)


  • 2003: Antonis Samarakis, novgreka verkisto tradukita al pli ol 30 lingvoj (n. 1919)


  • 2004: Fay Wray, usona aktorino, konata de filmo pri King Kong (m. 1907)


  • 2004: Eva Kemlein, germana fotistino juddevena dokumentinta detruitan Berlinon (m. 1909)


  • 2005: Wiesław Kotański, pola japanologo, monda aŭtoritato pri Koĝiki, aŭtoro de Japana Antologio, distingita de Ordeno de la Leviĝanta Suno (n. 1915)


  • 2008: Ildikó Kudelász, rumania hungara aktorino, deklamistino teatrokritikistino (n. 1926)


  • 2010: Patricia Neal, usona aktorino, edzino de Roald Dahl (n. 1926)


  • 2012: Attila Palkó, rumania hungara etnografo, lokhistoriisto (n. 1922)



Specialaj tagoj kaj festoj |



  • Romkatolika Kalendaro: memoro de


    • Sankta Dominiko, hispana presbitero, fondinto de dominikanoj


    • Ceferino Giménez Malla, la unua beatigita cigano hispandevena




Tagoj de semajno |


La 8-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.




  • 8-a de aŭgusto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 8-a de aŭgusto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto