Bonțida
Bonțida [boncida] (hungare: Bonchida, germane: Bruck) estas komunumo en Rumanio sur la dekstra bordo de Someșul Mic nordoriente de Cluj-Napoca. Administre al ĝi apartenas Coasta (Cluj), Lunca de Jos (Cluj), Băgaciu (Cluj), Tăușeni, Sava (Cluj), Răscruci.
Enhavo
1 Historio
2 Loĝantaro
3 Fonto
4 De Hencida ĝis Boncida
5 Renomaj personoj
6 Eksteraj ligiloj
Historio |
Ĝia unua mencio estas en 1263. La preĝejo konstruiĝis en la 13-a j.c. La familio Bánffy [ba:nfi] konstruigis burgon en la 15-a j.c. Freŝa armeo de Francisko Rákóczi la 2-a tie venkis la Habsburgojn en 1703. La burgo estis forbruligita en 1944 fare de germanoj. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Bonchida apartenis al Hungario, Kolozs. Miklós Bánffy, verkisto, politikisto inter 1926 kaj 1949 ofte loĝis kaj verkis tie en la kastelo de sia familio.
Loĝantaro |
En 1910 ĝi havis 2 357 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 2 573 (rumanoj, 22% hungaroj).
Fonto |
Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
De Hencida ĝis Boncida |
Tiu esprimo enradikiĝis en la hungara, tamen oni ne scias, ke temas pri hungara vilaĝo kaj pri Bonchida. Ambaŭ vilaĝoj estas reciproke ĝemelurboj.
Renomaj personoj |
József Bálint-Pataki (n. 1953): instruisto pri historio, ĉefoficisto en registaro de Hungario.
Lajos Farkas (novembro 1841 – Cluj, 24-a de junio 1921): juristo, universitata profesoro, ano korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1893).
Ferenc Müller (n. 25-a de januaro 1941): ĵurnalisto.
Erzsébet Zsombori: pentristino.
Eksteraj ligiloj |
- Interaga mapo de distrikto Cluj
- Popolnombrado 2002
Distrikto Cluj | ||
---|---|---|
Urboj | Cluj-Napoca | Turda | Dej | Câmpia Turzii | Gherla | Huedin | |
Komunumoj | Aghireșu | |