Indiĝeno
Indiĝeno estas homo,
kies prapatroj jam tiom longe vivas en iu
regiono, lando aŭ kontinento,
ke neniu plu memoras la tempon de eventuala enmigrado.
Grava dato rilate tion foje estas la konkerado fare de fremda popolo.
Biologio aplikas la terminon, precipe kiel adjektivon,
ankaŭ al bestoj kaj plantoj.
Tie la "enmigrado" okazas normale per transporto
de ekzempleroj (ĉe plantoj ankaŭ de semoj)
flanke de homoj.
La signifo de "indiĝeno" estas simila al tiu de
praloĝanto, aŭtoktono kaj aborigeno.
Oni ne uzu tiujn vortojn, kvazaŭ ili distingus la
praloĝantojn de diversaj landoj,
ekzemple la aborigenojn de Aŭstralio.
En Ameriko indiĝenoj estas la indianoj kaj inuitoj, en Barato la plej praaj ĝis nun vivantaj loĝantoj estas la Adivasioj.

Ĉefo de apaĉoj (Geronimo)

Sameoj

Nord-Amerika tribo

Indiĝena familio de Alasko
Vidu ankaŭ |
- Etno
- Gento
- Tribo
Internaj ligiloj |
- Indiĝena Or-kulturo en Kolombio
- ajnuoj
- aborigenoj de Tajvano
- ciganoj
- indiĝenaj popoloj
Eksteraj ligiloj |
- http://www.un.org/esa/socdev/unpfii
- http://www.unhchr.ch/Huridocda/Huridoca.nsf/(Symbol
- http://www.iwgia.org
- http://www.survival-international.org