Slovakia Esperanta Federacio
Slovakia Esperanta Federacio (mallongigo SKEF, oficiale SKEF - Slovenská esperantská federácia) estas Esperanta civitana unuiĝo en Slovakio, kiu estas agnoskita kiel landa asocio de Universala Esperanto-Asocio por Slovakio. Organo de SKEF estas la gazeto Esperantisto Slovaka.
Enhavo
1 Agadoj
2 Funkciuloj
3 Historio
4 Referencoj
5 Vidu ankaŭ
6 Eksteraj ligiloj
Agadoj |
SKEF havas Esperantan arkivon en vilaĝo Plevník-Drienové. En ĝi troviĝas postlasaĵo post slovakaj esperantistoj Arnošt Váňa, Milan Zvara, Vladimír Němec, Eduard Vladimír Tvarožek, Martin Benka kaj aliaj. En la arkivo estas pli ol 2 000 libroj kaj esperantaĵoj. Pri arkivo zorgas Ľubomír Fajth.
Funkciuloj |
Estraro[1]:
- Prezidanto: Peter Baláž
- Kasisto: Zuzana Pichnarčíková
- Stanislav Košecký
- Pavol Petrík
Revizia komisiono[1]:
- Reviziisto: Magdaléna Feifičová
Historio |
La fonda kongreso de SKEF okazis en Majo de 1997 en la urbo Pribylina, Slovakio.
Referencoj |
- ↑ 1,01,1SKEF: Funkciuloj
slovake
Vidu ankaŭ |
Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ)
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo
| ||||||||||||||