4-a de februaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | |||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 4-a de februaro estas la 35-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 330 tagoj restas (331 en superjaroj).
Je la 4-a de februaro okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
211: Post morto de romia imperiestro Septimo Severo komunan regadon komencis liaj filoj Geta kaj Karakalo
634: Islamanaj taĉmentoj gvidataj de Amr ibn al-As venkis bizancianojn en batalo de Dathin
1339: En Varsovio komenciĝis proceso antaŭ delegitoj de papo Benedikto la 12-a inter Pollando kaj la Ordeno de germanaj kavaliroj - gajnita de poloj
1454: Pollando: eksplodo de ribelo kontraŭ la Ordeno de germanaj kavaliroj komencis la 13-jaran militon
1508: Reĝo de Germanio Maksimiliano la 1-a iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio
1628: Forpelita Johano Amoso Komenio, ĉehaxa pensisto, pedagogo kaj episkopo de Bohemiaj Fratoj iris al Leszno
1783: Britio anoncis armisticon en kolonioj de Nord-Ameriko
1789: George Washington elektiĝis kiel prezidento de Usono
1810: Britio aneksis Gvadelupon
1859: Malkovro de Sinaja Kodekso en Monaĥejo Sankta Katarina en Egiptio
1861: Sudaj ŝtatoj de Usono deklaris secesion kaj kreon de Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko
1874: Brita armeo konkeris kaj bruligis urbon Kumasi (nun en Ganao)
1898: Usono aneksis Vejkinsulon
1899: Germana sporta klubo Werder Bremen fondiĝis
1899: En Filipinoj eksplodis kontraŭusona ribelo komandata de Emilio Aguinaldo
1915: Unua mondmilito: Germanio anoncis maran blokadon de Britio
1919: Pollando: Wołomin ricevis urborajton
1921: Oni fiksis Ordenon de Renaskiĝinta Pollando (Polonia Restituta) kaj la Ordeno de Blanka Aglo estis renovigita kiel la plej alta ŝtata distingo en la Dua Pola Respubliko
1927: Usono: Eldoniĝis la unua sonfilmo, La Ĵazo-Kantisto.
1932: La 3-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Usono
1936: Ĉefo de svisa filio de NSDAP Wilhelm Gustloff estis pafmortigita de juda atencanto
1938: Adolf Hitler iĝis superulo de Wehrmacht kaj Joachim von Ribbentrop ministro pri eksteraj aferoj
1943: Plena suna eklipso videbla en orienta Azio, Japanio kaj Alasko
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: Germanaj regopovoj forprenis artaĵojn de muzeo en Lublin; dum transporto de polaj militkaptitoj de Lublin ĝis Biała Podlaska germanoj murdis 459 el ili - judojn
Joseph Goebbels notis en memorlibro, ke polaj oficiroj kolektis en militkaptitejoj donacojn por malriĉaj germanoj, kiujn transdonis al episkopo en Eisenstadt; post sekreta proceso estis pafmortigita Nikolaj Jeĵov, estinta popola komisaro pri sekureco en Sovetunio; Nov-Jorko: "Nowy Świat" publikigis depeŝon de Agentejo Havas, ke en Hungario estas 65 mil polaj rifuĝintoj; Kopenhago: "Politiken" represis raporton de sia korespondanto el Ĝenerala Gubernio, kiu kolektis germanajn atestojn pri vera milito kontraŭ la pola nacio, kie mortfalintaj junuloj kun fiera malestimo diris "Ankoraŭ Pollando ne pereis"
1941: Germana polico pafekzekutis nokte de la 3-a/4-a de februaro en Lublin 27 personojn el inter arestitoj en la Kastelo de Lublin - la plej juna estis 16-aĝa, mortfalis kun sia frato kaj la patrino, la plej maljuna 65), inter ili estis eminenta esperantisto Czesław Pruski, 43-jara - ili troviĝas en la komuna tombo sur la tombejo ĉe str. Lipowa (6 personoj sen identigo); en Poznań germanoj senkapigis 5 polojn; laŭ "Ostdeutscher Beobachter" eldonata en Poznań, la nuna nombro de Varsovianoj egalas al 1 822 000 personoj, en tio 1 300 000 poloj, 500 000 judoj, 9 000 volksdeutsche, 6 000 rusoj, 5 000 ukrainoj kaj 2 000 belorusoj
Dundee: en loka universitato estis inaŭgurita ekspozicio de memoraĵoj de polaj soldatoj (interalie akiritaj armiloj en Norvegio) el la Brigado de Podhale, montrata en aliaj urboj de Skotlando, kun koncerto de la propra ĥoro
1942: Estro de la distrikto Siedlecki informis okupantojn pri pafmortigo de 11 judoj, kiuj memvole forlasis geton; en Poznań germanoj mortpunis 9 polojn
1943: Germana polico bruligis vilaĝon Lasowa en distrikto Biłgorajski mortigante 6 personojn; en Lodzo germanoj mortpunis 5 polojn; ĝendarmoj en Jaworz Dolny pafmortigis 7 polojn kune kun 6 kaŝitajn de ili judojn; SS kun ĝendarmaro pafekzekutis en 2 aliaj lokoj 40 kaj 38 personojn; ribelo de Zamość: malvenko de la taĉmento de Pola Enlanda Armeo en la batalo de Lasowce (apud Krasnobród)
1944: Germana polico pafmortigis en Varsovio na malpli ol kelkdekon de personoj, en Podłęże 50 alveturigitajn de malliberejo en Krakovo, en distrikto Kłobucki 10 kaj en distrikto Miński 7; registaro de Ĝenerala Gubernio rekomendis evakuon de germanoj de la distrikto de Tarnopol kaj de du aliaj en Lviva provinco
1945: Unuoj de la 1-a Pola Armeo atakis la unuan germanan remparon de Pomerio; en regionon de Koszalin teralteriĝis du flankatakaj grupoj de Pola Soldataro; al koncentrejo en Sachsenhausen alvenis transporto de 208 malliberulojn evakuitajn de Poznań
- La dua renkonto de Jalta konferenco de tri aliancaj mondpotencoj komenciĝis en Palaco de Potocki en Krimeo kaj koncernis disdividon de Eŭropo laŭ influzonoj - rezulte de la interkompreniĝo Pollando postmilite ektroviĝis en soveta zono, pri kio strebis Stalin, la pola registaro en ekzilo agnoskis tion perfido de aliancanoj
1948: Srilanko fariĝas sendependa.
1949: Ŝaho de Persio (Irano) Mohamed Reza Pahlavi estis dufoje pripafita en Universitato de Teherano de atencanto simulanta fotiston
1961: Batalantoj de Movado Popola de Lberigo de Angolo atakis malliberejon en Luando; la unua armita ago kontraŭ portugalaj koloniantoj
1970 Setlejo Pripjat por laborantoj de Nuklea centralo de Ĉernobilo fondiĝis. Post Nuklea akcidento de Ĉernobilo ekde 1986 iĝis fantomurbo
1974: Patty Hearst estis forkaptita de usona terorista grupo
1975: 1328 personoj pereis en tertremo en ĉina provinco Ljaŭningo; la unua tertremo antaŭvidita de sciencistoj
1976: La 12-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Innsbruck
1977: Flugkompanio Kenya Airways ekfunkciis
1980: Abolhasan Banisadr iĝis la unua prezidento de Irano
1981: Ringa suna eklipso videbla en Aŭstralio, suda Pacifiko kaj Sudameriko
1989: En Varsovio komenciĝis la 3-a kongreso de Konfederacio de Sendependa Pollando, kiu post kelkaj horoj estis ĉesigita pro interveno de milico
1997: Nova konstitucio de Sud-Afriko ekvalidis
1998: Flago de Bosnio kaj Hercegovino oficialiĝis
1998: Armenio: ĉefministro Robert Koĉarjan ekprenas devojn de prezidento post demisio de Levon Ter-Petrosjan
2003: Nomŝanĝo de Jugoslavio al Serbio kaj Montenegro
2004: Interkona retejo Facebook ekfunkciis, fondita de Mark Zuckerberg
2006: Metroo de Torino malfermiĝis
2011: Tein Sein iĝis prezidento de Birmo
2012: Siria enlanda milito: 360 personoj pereis en masakro farita de registaraj fortoj en Homs
2013: Esploro de homaj postrestaĵoj trovitaj sub aŭtomobilejo en Leicester konfirmis, ke ili apartenis al reganta en la 15-a jarcento reĝo Rikardo la 3-a
2014: En Port Angeles (Vaŝingtonio) mortis 103-jara indianino, la lasta persono parolanta klallam el saliŝa lingvaro
2015: 43 personoj pereis kaj 17 (en tio 2 surtere) vundiĝis en aviadila katastrofo en Tajpeo, la ĉefurbo de Tajvano
2017: En Birmingham okazis la lasta koncerto de angla metalroka muzikgrupo Black Sabbath
Naskiĝoj |
1466: Karteromako, itala helenisto, latinisto, gramatikisto kaj humanisto (m. 1515)
1495: Francisko la 2-a Sforza, la lasta duko de Milano (m. 1535)
1505: Mikołaj Rej, pola humanisto, verkisto, tradukisto, poeto, teologo, politikisto, muzikisto, kalvinano (m. 1569)
1553: Mori Terumoto, japana daimio (m. 1625)
1677: Johann Ludwig Bach, germana komponisto el la familio Bach (m. 1731)
1688: Pierre Carlet de Marivaux, franca dramaturgo verkanta por Franca Komedio kaj la Itala teatrejo de Parizo (m. 1763)
1740: Carl Michael Bellman, sveda poeto kaj komponisto, nacia bardo (m. 1795)
1746: Tadeusz Kościuszko, pola kaj usona generalo, inĝeniero kaj komponisto, gvidanto de la insurekcio de Kościuszko kontraŭ Rusia Imperio kaj Prusio kaj batalanto por Usona Milito de Sendependeco, fortikiginto de West Point, aboliciisto de sklavoj kaj kamparanoj, nacia heroo de Belorusio, Pollando kaj Usono (m. 1817)
1778: Augustin-Pyrame de Candolle, svisa plantosciencisto (m. 1841)
1799: Almeida Garrett, portugala verkisto kaj politikisto (m. 1854)
1808: Josef Kajetán Tyl, ĉeĥa verkisto, aŭtoro de la ĉeĥa himno Kie hejmo mia? (m. 1856)
1808: Vincent Dunin-Marcinkieviĉ, belorusa verkisto, fondinto de nacia dramo kaj teatro (m. 1884)
1815: Josip Juraj Strossmayer, kroata episkopo, mecenato kaj politikisto
1819: Joshua Abraham Norton, usona ekstravaganca entreprenisto (m. 1880)
1820: Božena Němcová, ĉeĥa verkistino de porinfana literaturo kaj porjunulara (m. 1862)
1840: Hiram Stevens Maxim, usona inĝeniero, inventisto kaj entreprenisto (m. 1916)
1871: Friedrich Ebert, germana politikisto, prezidento de Vajmara respubliko (m. 1925)
1873: Oscar Van Schoor, belga verkisto, redaktoro de "Belga Esperantisto" kaj sekretario de la Internacia Esperantista Farmaciista Asocio (m. 1936)
1881: Tukimoto Kitadi, japana kuracisto, prezidanto de Kobe Esperanto-Asocio kaj UEA-delegito (m. nekonata)
1881: Fernand Léger, franca pentisto kaj skulptisto (m. 1955)
1877: Ákos Gara, hungara, rumania hungaria , verkisto, redaktoro, tradukisto, ĵurnalisto (m.?)
1877: Imre Sándor, hungara, rumania hungara genealogo, heraldikisto (m. 1930)
1888: Andor Csiby, hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 1960)
1888: Mihály Miksa Kertész, hungara advokato, verkisto (m. 1945)
1891: Gyula Éhik, hungara zoologo, profesoro (m. 1964)
1896: Friedrich Glauser, svisa verkisto, reprezentanto de germanlingva krimliteraturo (m. 1938)
1897: Ludwig Erhard, kanceliero de Germanio (m. 1977)
1900: Jacques Prévert, franca poeto kaj scenaristo (m. 1977)
1902: Charles Lindbergh, usona aviadisto superfluginta Atlantikon (m. 1974)
1903: Aleksander Imich, pola-usona kemiisto kaj parapsikologo juddevena (m. 2014)
1906: Clyde Tombaugh, usona astronomo, malkovrinto de Plutono (m. 1997)
1906: Dietrich Bonhoeffer, germana teologo kaj ekumenisto, ekzekutita (m. 1945)
1906: Marian Iwańciów, pola pentristo, grafikisto, pedagogo (m. 1971)
1912: István Bonczos, hungara verkisto, redaktoro (m. 1979)
1913: Rosa Parks, usona aktivulino, patrino de la civilrajta movado (m. 2005)
1914: Alfred Andersch, germana verkisto kontribuanta al Gruppe 47 (m. 1980)
1919: Géza Halász, hungara/rumania hungara aktoro (m. 1957)
1921: Betty Frieden, usona verkistino juddevena, reprezentantino de liberala feminismo (m. 2006)
1935: Martti Talvela, finna oper-kantisto (m. 1989)
1941: Sándor Klacsmányi, rumania hungara redaktoro, tradukisto
1943: Csaba Mánfai, hungara verkisto, poeto
1943: Wanda Rutkiewicz, pola montgrimpistino, kiel la unua eŭropanino surgrimpis Ĉomolungmon kaj kiel la unua virino - la montopinton K2 (m. 1992)
1947: Ram Baran Jadav, nepala kuracisto, la unua prezidento de Nepalo, apogita de komunistoj kontraŭ maoista kandidato
1948: Wiktor Domuchowski, kartvela fizikisto kaj politikisto poldevena, kunlaboranto de la unua prezidento Zviad Gamsaĥurdja, rifuĝinto (m. 2013)
1953: Kitaro, japana komponisto kaj plurinstrumentalisto, kreinto de filma muziko kaj de novepoka muziko
1958: Werner Schwab, aŭstra verkistoj kaj dramisto
1963: Dekerido, nederland-devena belga esperant-lingva verkisto
1975: Natalie Imbruglia, aŭstralia kantistino, aktorino kaj filantropo
1990: László Máthé, rumania hungara pentristo kaj grafikisto
Mortoj |
211: Septimo Severo, romia imperiestro kreinta 3 romiajn legiojn disponinta pri stopigo de kristanismo kaj judismo (n. 145 aŭ 146)
708: Sisinio, papo siridevena, konsekrinta episkopon de Korsiko dum sia 20-taga papado
856: Hrabano Maŭro, germana erudiciulo de la frua mezepoko, kronikisto, ĉefepiskopo de Majenco (n. ĉ. 780)
869: Sankta Cirilo, greka misiisto en Grandmoravia imperio, apostolo de slavoj, aŭtoro de la plej malnova slava alfabeto - glagolico, sanktulo (n. 827)
1498: Antonio Pollaiuolo, itala artisto, pentristo, skulptisto, oraĵisto kaj gravuristo de Quattrocento, perfektiginta la arton de emajlo (m. ĉ. 1432)
1508: Conrad Celtis, germana humanisto kaj poeto novlatina (n. 1459)
1590: Gioseffo Zarlino, itala komponisto kaj muzikteoriisto (n. 1517)
1615: Giovanni Battista Della Porta, itala sciencisto, filozofo, kuracisto, inventisto, okultisto, literaturisto (n. 1535)
1652: Zsigmond Rákóczi, hungara generalo de sikuloj, komandanta korpuson en militmarŝo kontraŭ Habsburgoj, erudiciulo (n. 1622)
1738: Joseph Süß Oppenheimer, germana komercisto juddevena, bankisto kaj financisto, murdita (n. 1692)
1774: Charles Marie de La Condamine, franca geodeziisto, matematikisto kaj vojaĝisto (n. 1701)
1781: Josef Mysliveček, ĉeĥa komponisto aganta en Italio (n. 1737)
1837: John Latham, brita kuracisto kaj ornitologo, nomata "la avo de aŭstralia ornitologio" (n. 1740)
1886: Gedeon Ladányi, hungara historiisto, profesoro (n. 1824)
1904: Albert Kovács, hungara eklezijuristo, profesoro (n. 1838)
1916: Gábor Téglás, hungara arkeologo, instruisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1848)
1924: Imre Boga, hungara pedagogo kaj verkisto (n. 1856)
1928: Hendrik Lorentz, nederlanda Nobelpremiita fizikisto klariginta la efikon de Zeeman (n. 1853)
1934: Richard Kralik aŭstra historiisto, verkisto kaj filozofo, membro de la movado Revivigo katolika
1936: Wilhelm Gustloff, germana nazio disvastiginta kontraŭjudisman libron Protokoloj de cionaj saĝuloj, murdita (n. 1895)
1939: Henri Deterding, nederlanda petrol-magnato (n. 1866)
1939: Edward Sapir, usona antropologo kaj lingvisto, poeto, komponisto (n. 1884)
1940: Nikolaj Jeĵov, ĉefo de NKVD, respondeculo pri stalinisma teroro, aŭtoro de genocida kontraŭpola operaco, ekzekutita (n. 1895)
1941: Czesław Pruski, pola juristo kaj esperantisto, populariganta esperanton en Rusio kaj Pollando, murdita (n. 1897)
1944: Arsen Kocojev, elstara oset-lingva verkisto (n. 1872)
1946: Lajos Suba, hungara, poste rumania hungara poeto (n. 1886)
1956: Ksawery Tartakower, pola ŝakisto juddevena, sesfoja olimpikisto, postmilita elmigrinto (n. 1887)
1957: Erich Ponto, germana aktoro, teatra intendanto (n. 1884)
1958: Henry Kuttner, usona verkisto de hororo, fantasto, krimliteraturo kaj sciencfikcio (n. 1915)
1959: Una O'Connor, irlanda teatra kaj filma aktorino (n. 1880)
1967: Herman Teirlinck, flandra verkisto kaj poeto, enestanta en Belga Antologio (n. 1879)
1968: Josef Augusta, ĉeĥa paleontologo, populariganto de scienco (n. 1903)
1977: Mariska Ady, hungara poetino, verkistino, kuzino de Endre Ady (n. 1889)
1978: Arkadz Kuljaŝoŭ, belorusa verkisto, poeto, scenaristo (n. 1914)
1979: Alisz Goriupp, hungara bibliotekistino kaj bibliografino (n. 1894)
1987: Carl Rogers, usona psikologo, kunkreinto de humanisma psikologio (n. 1902)
1990: Henrik Seppik, estona esperantisto, vortaristo, tradukisto, aŭtoro de lernolibro La Tuta Esperanto (n. 1905)
1995: Patricia Highsmith, usona verkistino konata de krimromanoj (n. 1921)
2001: Janis Zenakis, greka komponisto kaj arkitekto (n. 1922)
2006: Betty Frieden, usona feminisma aktivistino juddevena (n. 1921)
2007: Kurt Schubert, aŭstra fakulo pri judismo kaj orientalisto en la Universitato de Vieno (n. 1923)
2008: Caelestis Eichenseer, germana latinisto kaj benediktano (n. 1924)
2012: István Csurka, hungara dramisto, redaktoro, politikisto (n. 1934)
2013: Donald Byrd, usona trumpetisto de moderna ĵazo (n. 1932)
2013: Zoltán Veress, rumania hungara verkisto (n. 1936)
2014: Eugenio Corti, itala militisto kaj verkisto (n. 1921)
2014: Hubert Luthe, germana katolika kleriko, episkopo de Essen (n. 1927)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Romkatolika Eklezio: Hrabano Maŭro, franka mezepoka klerulo, benediktano, teologo, aŭtoro de encikliopedio
Nacia tago en Srilanko, National Day
- Monda Batal-Tago kontraŭ Kancero - fiksita en Parizo februare 2000
Tagoj de semajno |
La 4-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
Lundo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
Mardo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
Merkredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
Vendredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
Sabato en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096.