Palestino




Koordinatoj: 31°46′45″N 35°13′26″E  /  31.77917°N, 35.22389°O / 31.77917; 35.22389 (Palestino)
























































Palestino
lando

Aerial jordan.jpg






Flag of Palestine.svg

Flago


Parto de

Azio
Urboj


Rivero

Jordano

Ĉefurbo

Orienta Jerusalemo
 - mezo
Orienta Jerusalemo
 - koordinatoj

31°46′45″N 35°13′26″E  /  31.77917°N, 35.22389°O / 31.77917; 35.22389 (Palestino)

Areo
20 770 km² (2 077 000 ha)

Horzono
utc_offset =+2

Lingvoj

Araba Hebrea Angla
Religio
Islamo, Judo, Kristano


Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Palestine


Esperanto-movado en Palestino

Palestino (arabe: فلسطين Filasṭīn) estas regiono de la orienta Mediteraneo kiu situas sude de Libano, norde de Egiptio kaj okcidente de la rivero de Jordano. La plej granda urbo estas Jerusalemo, sankta urbo de tri religioj (islamo, judismo kaj kristanismo). Ekde la Israela-Araba Milito de 1948, la areo povas esti dividitaj en la Ŝtato de Israelo, Cisjordanio kaj la Gaza Sektoro. Estas daŭra konflikto pri la estonteco de politika statuso de la regiono.




Satellite image of the region of Palestine. [2003]




Aktuala situacio (2007)


Pli specife, la vorto "Palestino" ofte temas pri la ŝtateto (kaj eble estonta ŝtato) de la Palestina Aŭtonomio.


Romio nomis la landon Palestino pro la filiŝtoj, gento malaperinta, do gento kiu ne penus rekapti la landon (malsimile al la judoj).


Palestino nun konsistas de:



  • Israelo

  • Cisjordanio

  • Gaza Sektoro




Enhavo






  • 1 Historio


    • 1.1 Palestina konflikto


    • 1.2 Antaŭaĵoj


    • 1.3 Antikva historio


    • 1.4 Antaŭekzila periodo




  • 2 Kulturo


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Bildaro


  • 6 Referencoj


  • 7 Vidu ankaŭ


  • 8 Eksteraj ligiloj





Historio |




Peel Commission Partition Plan A, July 1937


Je 1947, Unuiĝintaj Nacioj UN dividis Palestinon en du partojn: juda ŝtato (Israelo) kaj araba ŝtato. En 1948 Transjordanio aneksis Cisjordanion kaj Egiptio aneksis Gazan Sektoron. Tiujare jam eksplodis la unua milito de araboj kontraŭ israelanoj: proksimume 600,000 palestinanoj devis ekziliĝi. En 1964 kreiĝis la Organizo por Liberigo de Palestino (OLP). En 1967, arabaj landoj atakis Israelon kaj malvenkis. Israelo kaptis Cisjordanion de Jordanio kaj la Gazan Sektoron de Egipto en la Sestaga milito. El 1948 kaj ĉefe el 1967 multobligis la problemo de la Palestinaj rifuĝintoj.


En 1974 Unuiĝintaj Nacioj agnoskas la OLP kiel reprezentanto de la palestina popolo. En 1981 Israelo invadis Libanon, kiu ĝis tiam akceptis palestinajn rifuĝintojn. En 1987 komencis unua Intifado. Je 1994, Israelo parte redonis teron al la Palestina Aŭtonomio por fari pacon. Sed je 2000 la Dua Intifado komencis.


La 26-an de januaro 2006 Hamas venkis la baloton sur Palestinaj teritorioj, okupinte 76 el la 132 disponeblaj lokoj kaj formis novan registaron. 77% el la loĝantaro voĉdonis. Israelo esprimis sian maltrankvilon pro la rezultoj de la palestina balotado, dum la antaŭe reganta partio Fatah (kiu gajnis 43 lokojn) anoncis ke ĝi entute ne partoprenos en la nova registaro. La nova registaro enoficiĝis la 28-an de marto 2006. Tamen plej parto de registaroj de aliaj landoj kaj eĉ multaj arabaj ŝtatoj ne agnoskis kaj la rezulton de la balotadon kaj la registaron de Hamas, ĉar konsideris tiun organizon kiel terorisma organizaĵo, kaj la prezidanto Maĥmud Abbas daŭre retenis la povon.


Post tio la diferencoj inter Hamas kaj Fatah pliiĝis kaj preskaŭ eksplodis enlanda milito per diversaj konfliktoj dum la resto de la jaro 2006; dum ili Hamas plifortigis sin kaj sian povon en la Gaza Sektoro, dum Fatah retenis la povon en Cisjordanio. Fine de la jaro 2008 ekis la Konflikto de la Gaza Sektoro (2008-2009), per kiu la armeo de Israelo atakis la Gazan Sektoron.


La 29-a de novembro 2012 Palestino estis agnoskata de Unuiĝintaj Nacioj ne kiel Membro-Ŝtato, sed kiel Observanto-Ŝtato (antaŭe ĝi estis Observanto-Organizo OLP). Poris 138 ŝtatoj, dum 41 sindetenis kaj nur 9 ŝtatoj voĉdonis kontraŭe nome Usono, Kanado, Israelo, Ĉeĥio, Panamo kaj aliaj malgrandaj ŝtatoj satelitoj de Usono.[1]



Palestina konflikto |


Proponoj por definitive solvi la politikan problemon de Palestino ĝenerale alkalkuleblas al unu el du tipoj: dunacia solvo (unuŝtata solvo) kaj duŝtata solvo.



Antaŭaĵoj |


Antaŭ 1947, la lando de la moderna Palestino estis sub Britio kiel parto de la brita imperio kaj, antaŭ la 11-a de septembro 1922, sub Turkio kiel parto de la otomana imperio.


Inter 1099 kaj 1187, la krucmilitistoj starigis la Reĝlandon de Jerusalemo.



Antikva historio |


Antaŭ 2000 jaroj, en la tempo de Jesuo Kristo, Palestino estis parto de Romio kaj konsistis de:



  • Itureo

  • Galileo

  • Samario

  • Judio

  • Idumeo

  • Pereo


Antaŭ la Roma periodo, Palestino estis sendependa ŝtato sub la reĝado de la Hasmoneoj (Makabeoj); la lastaj Hasmoneaj reĝoj agis sub la protekto de Romio. La antaŭhasmonea periodo estas obskura kaj kovrita de legendoj.



Antaŭekzila periodo |




Palestino dum la regado de Reĝo Davido


Laŭ la rakontoj de la Biblio, Palestino estis unuigita sub unu reĝo en la tempo de Reĝo David, antaŭ 3000 jaroj, kaj frakasis poste, fariĝanta du regnoj:



  • Izraelo

  • Judio


Tamen, ĉio sur la tempo de la reĝo David restas konjekto; lia povo kaj la grandeco de lia regnaro estis ŝajne troigitaj en la Biblio - oni ankoraŭ ne trovis menciojn de Davido en nehebreaj dokumentoj de la periodo, kaj arĥeologiaj trovajĝoj sugestas ke la ekonomio de la lando tiutempe ne sufiĉis por subteni organizaĵojn kiel tiujn priskribitajn en la tradiciaj rakontoj. La rakontoj Bibliaj sur la antaŭa periodo estas eĉ pli dubaj; ili ofte tute malkonkordas kun arĥeologiaj trovaĵoj (vd. ekz. la pasintaĵoj en la libro
de Joŝuo).


Asirio kaj Babilonio englutis la regnojn de Izraelo kaj Judio ĉe la fino de la oka kaj
komenco de la sesa jarcentoj, respektive. Post la konkero de Babilonio far la persoj, parto de
la ekzilita estra klaso de Judio reiris al Palestino.



Kulturo |


Kiel palestinaj verkistoj menciidas inter alie Izzat Ghazzawi, Kamal Nasser kaj Ahmad Qatamesh.



Vidu ankaŭ |


  • Enlanda Milito dum la Mandato Palestino


Vidu ankaŭ |


  • Enlanda Milito dum la Mandato Palestino


Bildaro |




Referencoj |





  1. La ONU acepta a Palestina, El País, 29a novembro 2012. http://internacional.elpais.com/internacional/2012/11/29/actualidad/1354211937_218747.html





  • Kategorio Palestino en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Palestino en Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)




Vidu ankaŭ |



  • Dunacia solvo

  • Duŝtata solvo

  • Palestinaj politikaj organizoj

  • Brit-mandata Palestino

  • Palestinaj rifuĝintoj



Eksteraj ligiloj |



  • esperante Informoj pri Palestino en la vikio de UEA







Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto