Westrich
rigardo de la monto Potzberg (562 m) trans laorienta Westrich al la monto Donnersberg
Westrich estas geografia esprimo por teritorio en sudokcidenta Germanujo kaj en la nordorienta Francujo, kiu havas historian fonon.[1]
Enhavo
1 Geografio
2 Historio
3 Urboj
4 Literaturo
5 Eksteraj ligiloj
6 Referencoj
Geografio |
almonta deklivo de Landstuhl (maldekstre) al la Sickinger Höhe (dekstre)
La hodiaŭa Westrich ne havas firme difinitajn limojn. Ĝi konsistas el okcidenta Palatinato, orienta kaj suda Sarlando, orienta Loreno kaj la tiel nomata „kurba Alzaco“, t.s. tiu parto de la Malsupra Alzaco, kiu situas okcidente de la Vogezoj. En sia germana parto estas minimume parto de la rejnland-palatinataj distriktoj Südwestpfalz, Kaiserslautern kaj Kusel kaj la sarlanda distrikto Saarpfalz. Ĉe la franca flanko al Westrich apartenas la orientaj partoj de la departemento Moselle kaj la regiono en nordokcidento de la Vogezoj.
Ĉu la regiono norde de la Nordpalatinata montlando kaj sude de la Nahe, kiu ĉefe apartenas al la komunumaro Baumholder en la distrikto Birkenfeld estas ankoraŭ Westrich ne estas certa. La loĝantoj nomas sian regionon Westrich. Simile estas kun la urbo Kaiserslautern, kiu situas „sur la orienta limo .
La regiono Westrich ne estas unueca naturregiono, sed mikso el diversaj pejzaĝoj: mezmontaroj (kiel la Nordpalatinata montolando), altebenaĵoj (ekzemple Westricher Hochfläche) kaj humidaj malaltaĵoj (ekzemple Landstuhler Bruch). La deakvigado okazas al la Rejno kaj ties flankriveroj Mozelo kaj Nahe.
Historio |
Loreno-Westrich-mapo de 1513
kavaliro Franz von Sickingen
La nomo estra dokumentita ekde la 13a jarcento kiel Westerich kaj Westerrich. Etimologie la esprimo konsistas el mezaltgermana wester (westlich) kaj rîch (regno, mondo, senjorejo) kun la signifo „lando en la okcidento“.
Urboj |
Gravaj urboj en la regiono Westrich, respektive rande de Westrich estas:
en Germanujo:
- Baumholder
- Blieskastel
- Homburg
- Kaiserslautern
- Kusel
- Landstuhl
- Pirmasens
- Ramstein-Miesenbach
- Zweibrücken
en Francujo:
- Bitche
- St. Avold
- Sarreguemines
Literaturo |
- Johann Philipp Crollius :http://www.mdz-nbn-resolving.de/urn/resolver.pl?urn=urn:nbn:de:bvb:12-bsb10002604-2 Prolusio de Westrasia]. Zweibrücken.1751.
- Eva Schillo-Segatz: „Pfälzer Westrich“: Konzeption zur touristischen Regionalisierung, Entwicklung und zum Marketing einer Region.Dissertation. Saarbrücken.2009
- Dieter Zenglein: Das Westrich, ein geheimnisvoller und „facettenreicher“ Landschaftsname. Westricher Heimatblätter. volumo 41. Kusel. 2010 . paĝoj 4–22
Eksteraj ligiloj |
Informoj pri Westrich en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko germane
Referencoj |
↑ url=http://www.hvsaargegend.de/faq.htm. Historischer Verein für die Saargegend. Häufige Fragen: Westrich |elsŝutita 2010-08-06