Naĝejpaŝo
La naĝejpaŝo estas la speciala maniero de paŝado, kiun Theo Thijssen priskribas en sia libro Kees de Jongen (Kornelio la Knabo). Ankaŭ Boudewijn de Groot faris kanton kun la titolo Zwembadpas (naĝejpaŝo).
Temas pri maniero por rapide piede translokiĝi ĉe kio la arto estas paŝadi kiel oni preskaŭ falas antaŭen, dum oni daŭre svingas la brakojn de dekstre al maldekstre kaj reen.
La naĝejpaŝo estas nocio en la nederlanda literaturo. Tiel ekzistas konkurso naĝejpaŝado, ĝi estas kelkfoje uzata en poemoj, kaj Freek de Jonge eĉ verkis kanzonon pri ĝi.
Eksteraj ligiloj |
- La naĝejpaŝo dum la filmado de la libro Kees de Jongen