Spermujo
Spermujo (aŭ spermatoforo) estas ĉe iuj viraj bestoj ujetoj plenaj je spermatozooj. La
funkcio de spermujoj estas akumulo kaj
transporto de la spermatozooj.
Spermujoj estas karakterizaj por hirudoj,
iuj gastropodoj, cefalopodoj, krustacoj, araneoidoj,
insektoj kaj amfibioj. La formo de spermujoj kaj
la maniero de penetro en la generajn organojn de la
ino estas tre diversaj. Ekzemple ĉe krustacoj,
araneoidoj kaj insektoj la spermujojn transportas
iuj kruroj. La spermujoj ĉe oktopodoj estas
transportataj per unu el al brakoj (tiu speciala
brako estas nomata hektokotilo). Ĉe iuj polpoj la
hektokotilo tute apartiĝas de la korpo, memstare
serĉas la inon kaj poste enrampas en ŝian
mantel-kavon. Maskloj de trituroj kaj salamandroj
simple fiksas la spermujojn al iu objekto kaj la
ino poste enprenas ĝin tra sia kloaka aperturo.