Cozma
Cozma | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Mureș | ||
Alinome | Kozmatelke (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Kolozs | ||
Situo | 46° 48′ N, 24° 31′ O46.80722222222224.5225Koordinatoj: 46° 48′ N, 24° 31′ O | ||
| |||
Alto super maro | 401 m | ||
Poŝtkodo | 547170 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 562 (en 2011) | ||
– vilaĝo | 403 (en 2011; 435 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 116233 | ||
Cozma [kozma] (hungare: Kozmatelke) estas vilaĝo en Rumanio norde de Târgu Mureș. En 1910 ĝi havis 1 119 loĝantojn (rumanoj) kaj en 1992 505 (rumanoj). Ĝia unua skriba mencio estas el 1315. Ĝia hungara loĝantaro inter 1600 kaj 1603 pereis. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs vármegye). Apartenas al ĝi la vilaĝoj Fânațele Socolului, Socolu de Câmpie, Valea Sasului kaj Valea Ungurului.
Laŭ la censo de 2011 Cozma estis la 16-a plej malgranda komunumo de Rumanio (laŭ la loĝantaro).
Enhavo
1 Situo
2 Fonto
3 Gravaj personoj
4 Eksteraj ligiloj
Situo |
Cozma okcidente limas al la distrikto Bistrița-Năsăud, kiu de tri flankoj ĉirkaŭas la vilaĝon Valea Sasului.
Fonto |
Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Gravaj personoj |
Ákos Barcsai (1610 – komence de julio 1661), reganto de Transilvanio inter 11-a de oktobro 1658 kaj 6-a de januaro 1661
Eksteraj ligiloj |
- Interaga mapo de la distrikto Mureș
- Popolnombrado 2002
Situo en la distrikto
|