Sándor Szalay (presisto)




Sándor Szalay [ŝAndor salai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szalay Sándor estis hungara presisto, eldonisto kaj esperantisto.


Sándor Szalay [1] naskiĝis la 17-an de aprilo 1896 en Kaposvár. Li mortis la 20-an de julio 1981 en Budapeŝto.



Biografio |


Sándor Szalay estis presisto en sia naskiĝurbo antaŭ la 2-a mondmilito. Dum la Hungara Sovetrespubliko li batalis en la hungara ruĝa armeo, poste li estis motoro de la socialdemokratoj en Kaposvár. En 1921 li aliĝis al la esperantistoj, eĉ li aranĝis grupon, krome li estis individua membro de UEA. Inter 1926-1929 li havis vendejon pri paperoj en Bátaszék, poste ĝis 1949 li havis presejon en Kiskőrös, poste en Budapeŝto. En 1934 li presis komunistan afiŝon, tial li estis arestita. En 1944 li kontraŭstaris la naziojn, tial li denove arestiĝis. En la sekva jaro li iĝis militkaptito. Li pensiuliĝis en 1963.


Li tradukis de András Fáy kaj Kálmán Mikszáth, li eldonis ekzemple La Vagabondo Kantas.



Fontoj |


  • hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero SZ kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)



Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto