Róbert Schatz




SCHATZ Róbert (ŝac), hungaro, d-ro, kuracisto. Estis vicprezidanto kaj sekretario de Hungarlanda Esperantista Societo (HES) antaŭ la Unua mondmilito.


Schatz havis gravan sukceson dum la Internacia Kuracista Kongreso, Budapeŝto, 1909. Li estis redaktoro de „Hungara Esperantisto", 1909-1910 kaj de „Juna Esperantisto". Surbaze de la tie faritaj spertoj li verkis poŝvortareton hungaran-esperantan, aperintan en 1910 kaj plurfoje reeldonitan ĝis 1947. Li kabeis antaŭ 1930.



Verkoj |




  • 1909: Esperanta-hungara frazlibro = Magyar-Esperanto beszélgetések / összeállitotta Schatz Róbert. Budapest: Kókai 1909, 51 p.; 2-a eld. 1910.


  • 1910: Hungara-esperanta poŝvortareto - Magyar-Esperanto Zsebszótár. Budapest: Kókai Lajos, 1910, [3], 162, [2] p. 15x11 cm; 2a eld.: 1922 pr. Buschmann [4], 160 p., 16x11 cm; 3a eld.: 1938; 4a eld.: 1947.


  • 1922: Hungara-esperanta vortareto - Kis Magyar-Esperanto Szótár. Budapest: Kókai Lajos, 1922, [2], 36, [2]p. 11x7 cm; 2a eld.: Kis magyar-eszperantó szótár; 3a eld.: 1938; 4a eld.: Budapest: Kókai Lajos, [1947?]





Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.









Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto