Albert Offret






Offret en 1906


Albert Jules Joseph OFFRET [ofre] (naskiĝinta la 24-an de oktobro 1857 en Douai[1]; mortinta en 1933[2]) estis franca esperantisto kaj profesoro de mineralogio ĉe la universitato de Liono (Lyon).


Offret estis delegito de Francio en pluraj kongresoj. En 1911 li kreis en Bejruto francan instruadejon. En 1927 li klopodis por kreo kaj pligrandigo de la Muzeo de Ampère en Poleymieux-au-Mont-d'Or (apud Liono).


Jam en 1901 li verkis serion da artikoloj pri Esperanto en grava ĵurnalo Lyon Republicain. En 1902 li organizis ĉe la Scienca Fakultato de Lyon la neforgeseblan paroladon de Émile Boirac; kaj je la morgaŭa tago, sub la patronado de „Touring-Club“ malfermis la unuan kurson antaŭ pli ol 500 aŭdantoj. Li kunfondis la brilan Lionan grupon, kies sekretario li restis ĝis 1914. Li estis la raportanto de la enketo de la Liona grupo pri la „disvastigo de Esperanto en la mondo“, 1904.



Verkoj |



  • La diffusion de l'Esperanto dans le monde - l'enquête du Groupe Espérantiste de Lyon / rapporteur: Albert Offret. Paris: Touring-Club de France 1904, 16 p.

  • Nuna stato de Esperanto en la mondo - raporto de la esplora komisio de la Liona Esperantista Grupo - tirita el "Lingvo internacia", januaro 1904 / [raport. A. Offret. Esperantigis L. Touchebeuf]. Szekszárd [k.a.]: Lingvo Internacia 1904, 12 p.



Notoj |




  1. Annuaires des titulaires de la Légion d'Honneur


  2. Dédicataire français








Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto