Tajda kurondo
Tajda kurondo en Alasko
Tajda kurondo ĉe rivero Petitcodiac
Tajda kurondo estas tiu fenomeno en la hidrologio, kiam la alvenanta alta tajdo formas ondon, kiu eniras riverbedon. En la geologio, ĝi estas moviĝa tipo de la vulkana cindronubo.
La alta tajdo puŝas/ŝovas la akvon en la riverfaŭkon, en la mallarĝiĝantan riverejon kontraŭ la fluo. Tajda kurondo okazas nur kelkloke sur la mondo, precipe tie, kie estas tre alta alta tajdo kaj el larĝa golfo eniras la akvo mallarĝan riverejon. Grava tajda kurondo povas minaci eĉ la ŝiptrafikon, sed tio estas samtempe defio al surfantoj (ondorajdantoj).
Kelkaj riveroj, kie okazas tajda kurondo:
Quiantang, Ĉinio – plej alta tajda kurondo, altante 8-9 m, fluanta 40 km/h
Amazonas, Brazilo – 4 m alta, 25 km/h rapida, konata kiel Pororoca
Petitcodiac, Fundy-golfo, Kanado – estis plej alta (7-8 m) tajda kurondo de Norda Ameriko, ĝis 1968, kiam akvobaraĵo malaltigis ties kurondon.
Severn, Britio – 2 m alta
Sejno, Francio – estis grava kurondo ĝis la 1960-aj jaroj, post kiam ĝi praktike ĉesis pro la riverbedajlaboroj
Gironde Francio – La kurondo iĝis hodiaŭ jam turisma vidindaĵo.
Vidu ankaŭ |
- Cunamo
Eksteraj ligiloj |
- kurondo sur rivero Qiantang en Hangzhou, Ĉinio
- kurondo ĉe Bordozo