József Miĥalik




MIĤALIK József (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1883 en Kassa) estis hungara esperantisto kaj profesoro de instruistina seminario. Longajn jarojn li estis militkaptito en Siberio, kie li konatiĝis kun Esperanto. Li propagandis la lingvon ĉe oficialaj personoj kaj en pedagogiaj rondoj. De 1928 li gvidis la aferojn de HES kaj en 1931 kaj 1932 estis ĝia prezidanto. En 1932 li fondis la Hungaran Esperanto-Pedagogian Asocion. Li estis la ĉefa organizinto kaj prezidanto de la 21-a UK 1929 en Budapeŝto. En la Universalaj Kongresoj en Oxford 1930 kaj Kraków 1931 li reprezentis la ministron de la instruado. En 1930 aperis lia hungarlingva broŝuro. De 1931 ĝis 1932 li redaktis Hungaran Heroldon.














Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto