Stadtschlaining

















































Stadtschlaining

Panoramo de Stadtschlaining

Panoramo de Stadtschlaining


Blazono


Blazono
Administrado

Poŝtkodo
7461 [+]

Retpaĝaro

www.stadtschlaining.co.at [+]
Demografio

Loĝantaro

1 980  (2018) [+]

Loĝdenso

47 loĝ./km²
Geografio

Geografia situo

47° 19′ N, 16° 16′ O47.32277777777816.274166666667Koordinatoj: 47° 19′ N, 16° 16′ O [+]

Alto

409 m [+]

Areo
42,1 km² (4 210 ha) [+]

Horzono

UTC+01:00 [+]





Stadtschlaining (Aŭstrio)

DEC
Stadtschlaining

Situo de Stadtschlaining



Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Stadtschlaining [+]







v  d  r


Information icon.svg



Stadtschlaining, hungare Városszalónak estas komunumo kun urborajto kaj universitatejo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Oberwart. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 1 980 loĝantoj.




  • Areo: 42  km²


  • Alto super marnivelo: 409 m


  • Loĝantaro: 2060


  • Poŝtkodo: 7461


  • Aŭtokodo: OW




Enhavo






  • 1 Situo


  • 2 Historio


  • 3 Vidindaĵoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Situo |


Stadtschlaining situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo el Kőszeg. Oberwart troviĝas 7 km-ojn.




Pentraĵo de Carl Reiner pri Városszalónak



Historio |


La unua mencio pri la fortikaĵo devenis el 1271 en formo castrum Zlolymuk. La posedantoj estis familio Kőszegi (kOsegi). En 1289 aŭstra princo Alberto okupis ĝin, kiun post 1327 la hungaroj reokupis. En 1445 Frederiko la 3-a okupis la fortikaĵon, la apuda vilaĝo ekhavis bazarorajton kaj sendoganecon en 1463. La turkoj en 1529 kaj en 1532, hajdukoj de István Bocskai en 1605 faris detruojn. En 1648 Hungara reĝlando reaĉetis hipotekon de la loko. En 1910 loĝis en Városszalóna 1046 da homoj, aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato. Ĝis 1920 Városszalóna apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Felsőőr, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). En Stadtschlaining funkcias Universitato Eŭropa Paco.



Vidindaĵoj |



  • ruinoj de gotika preĝejo el la 15-a jarcento

  • katolika preĝejo omaĝe al Sankta Jozefo de 1470, en la 18-a jarcento trakonstruiĝis, en la 19-a jarcento turo alkonstruiĝis

  • luterana preĝejo de 1782

  • ruinoj de monaĥejo el la 15-a j.c.

  • fortikaĵo, nun muzeo pri paco


  • sinagogo, nun biblioteko

  • ornama puto de 1857









Fortikaĵo de Stadtschlaining






Viadukto kaj fortikaĵo de Stadtschlaining





Panoramo de fortikaĵo Stadtschlaining





  • Kategorio Stadtschlaining en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo (germane)











Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto