László Beöthy (teatrestro)
László Beöthy [lAslO bOti], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Beöthy László estis hungara teatrestro, verkisto, ĵurnalisto. Lia nobela antaŭnomo estis szlováni, lia avo estis Zsigmond Beöthy, lia patro estis Zsolt Beöthy, lia patrino estis Szidi Rákosi, lia filino estis Lídia Beöthy.
László Beöthy [1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1873 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de majo 1931 en Budapeŝto.
Enhavo
1 Biografio
2 Elektitaj verkoj
3 Aliaj kontribuoj
4 Fontoj
Biografio |
László Beöthy frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis juron en Reĝa Univeristato de Budapeŝto. Ekde 1891 li estis ĵurnalisto, sed li verkis ankaŭ novelojn, poemojn, teatraĵojn. En 1898 li estis nomumita teatrestro de Teatro Magyar, inter 1900-1902 li estis teatrestro de Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1903 li fondis novan teatron. En 1907 li denove estis teatrestro de Teatro Magyar, kiun poste aĉetis. En 1918 oni fondis truston el pluraj teatroj, li estis prezidanto de la trusto. Pro la inflacio la trusto bankrotiĝis, en 1924 li retiriĝis. Tamen inter 1926–1928 li transprenis la estrecon de Teatro Belvárosi, sed li jam ne povis savi ĝin de la bankroto.
Lia unua geedziĝo daŭris inter 1897-1900 (kun filo), poste li denove edziĝis, el tiu geedziĝo filino naskiĝis.
Elektitaj verkoj |
A rózsaleány (1893) - opereto
Két lány, egy legény (1895) - romano
A három Kázmér dramo prezentita en 1896
Asszonyok a kaszárnyában és egyéb elbeszélések (1898) - novelaro
Kovácsné dramo prezentita en 1903
Forgószél kisasszony (1903) - komedio
Aliaj kontribuoj |
Br. Eötvös József, mint regényíró (Győr, 1892)
Sárga liliom - filmo - kunreĝisoro kaj aktoro
Fontoj |
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio