Provinco Ĝuzĝan

























Provinco Ĝuzĝan
جوزجان




Afghanistan Jowzjan Province location.PNG
Bazaj informoj

Ĉefurbo

Ŝebergan

Areo
11 798 km²

Loĝantaro
477 000 (stato de 2007/2008)

ISO-kodo
AF-JOW







v  d  r


Information icon.svg



Ĝuzĝan ((ankaŭ latinliterigita Jowsjan, Jowzjan, Jauzjan, Jawzjan, Jozjan, Juzjan, Cövzcan, DjôzdjânDschuzdschan; paŝtoe/perse جوزجان) estas unu el la 34 provincoj de Afganio, kaj situas en la nordo de la lando. La provinco kreiĝis en 1958 geschaffen kaj ĝis aprilo 1964 havis la nomon de la provinca ĉefurbo Ŝebergan (aŭ Ŝibergan).


La provinca teritorio kovras areon de 11.798 km². La proksimume 477000 loĝantoj de la provinco[1] estas precipe uzbekoj, turkmenoj, hazaroj, taĝikoj kaj paŝtooj.


Gravaj urboj de la provinco krom la ĉefurbo Ŝebergan (40.800 loĝantoj) estas Sang-I-Ĉarak (aŭ Sang-i Charak, 15 800), Akĉah (aŭ Aqchah, 18 100) kaj Karkin (aŭ Qarqin, 7 200 loĝantoj).


Aus la provinco devenas la fama persa kuracisto Abu Ubaid al-Juzjani kaj la generalo kaj politikisto Abdul Raŝid Dostum.



Notoj |




  1. nacia enketo pri riskoj kaj vundeblo 2007/8 (angle) en la retejo de la centra statistika organizaĵo de Afganio, PDF-dokumento de 1,77 MB, stato oktobro 2009, paĝo 4









Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51