Provinco Kabul

























Provinco Kabul
کابل




Afghanistan Kabul Province location.PNG
Bazaj informoj

Ĉefurbo

Kabulo

Areo
4 462 km²

Loĝantaro
3 528 000 (stato de 2007/2008)

ISO-kodo
AF-KAB







v  d  r


Information icon.svg



Kabul (paŝtoe/perse کابل) estas unu el la 34 provincoj de Afganio. La teritorio havas proksimume 3 528 000 loĝantojn (2007-2008)[1] kaj areon de 4.462 kvadrataj kilometroj.[2] La loĝdenso estas po 790,7 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro. Ĉefurbo de la provinco kaj de Afganio estas Kabulo.


La provinco situas en la oriento de la lando proksime de la montpasejoj Hajber, unu el la plej gravaj vojoj de Afganio al Pakistano kaj Barato. La provinca teritorio oriente limas al la montaro Koh-e Pagman, sudokcidente al la montaro Koh-e Krough kaj nordoriente al la montaro Koh-e Ŝirdarvaza. La plej granda rivero en la provinco samkiel la provinco mem kaj ties ĉefurbo nomiĝas Kabul. En la teritorio produktiĝas precipe vestaĵoj, mebloj kaj sukero el sukerbetoj.


La provinco estas la plej grava setloregiono de la taĝikoj en Afganio. La ĉefa lingvo de la teritorio, la kabula dialekto de la persa lingvo (loke nomata Dari), estas la registara kaj ekonomia lingvo de la lando kaj signife influis ĉiujn aliajn lingvojn kaj dialektojn de la lando. La taĝikoj konsistigas pli ol duonon de la provinca loĝantaro, aliaj signifaj etnoj estas paŝtooj, hazaroj, uzbekoj, turkmenoj, baluĉoj, sikanoj kaj hindoj.



Distriktoj |





la distriktoj de la provinco Kabul ekde 2005


La provinco disdividiĝas laŭ 15 distriktoj.



































































































distrikto
ĉefloko
loĝantoj
(2002)[3][4]
etnoj[4]
Bagrami
Bagrami
85 000
60% paŝtooj, 40% taĝikoj
Ĉahar Asjab
Kalai Naeem
32 500
Plejparte paŝtuoj kaj taĝikoj,
sekve hazaroj
Deh Sabz
Taraĥel
47 900
50% taĝikoj, 50% paŝtooj
Farza
Dehnave Farza
19 100
Miksaĵo de taĝikoj kaj paŝtooj
Guldara
Guldara
20 300
60% taĝikoj, 40% paŝtooj
Istalif
Istalif
29 800
plejparte taĝikoj,
gefolgt de paŝtuoj kaj hazaroj
Kabul

Kabulo
2 536 300
60% taĝikoj, 20% paŝtooj,
15% hazaroj, 5% aliaj[5]
Kalakan
Kalakan
26.900
90% taĝikoj, 10% paŝtooj
Ĥak-i Jabar
Ĥak-i Jabar
75.000
75% paŝtooj, 25% taĝikoj
Mir Baĉa Kot
Mir Baĉa Kot
46.300
95% taĝikoj, 5% paŝtooj
Mussahi
Mussahi
30.000
90% paŝtooj, 10% taĝikoj
Pagman
Pagman
150.000
50% taĝikoj, 50% paŝtooj
Karabag
Karabag
67.700
60% taĝikoj, 40% paŝtooj
Ŝakardara
Ŝakardara
72.900
90% taĝikoj, 10% paŝtooj
Surobi
Surobi
150.000
90% paŝtooj, 10% paŝajanoj


Notoj |




  1. nacia enketo pri riskoj kaj vundeblo 2007/8 (angle) en la retejo de la centra statistika organizaĵo de Afganio, PDF-dokumento de 1,77 MB, stato oktobro 2009, paĝo 4


  2. censa informo de la centra statistika organizaĵo de Afganio


  3. centra statistika organizaĵo de Afganio

  4. 4,04,1distriktaj profiloj de la Alta Komisaro pri Rifuĝintoj de Unuiĝintaj Nacioj (UNHCR), retejo AIMS (Afghanistan Information Management Services)


  5. magazino National Geographic



Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Provinco Kabul en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • detalaj informoj pri la provinco de la nacia ministerio de malurba evoluo (formato PDF, stato 2007)

  • provinca mapo fare de la institucio AIMS (Afghanistan Information Management Services)








Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51