Vérossaz
Vérossaz | |
---|---|
Blazono de Vérossaz | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Saint-Maurice |
Koordinatoj | 46°12′52″N 6°59′9″O / 46.21444°N, 6.98583°O / 46.21444; 6.98583 (Vérossaz)Koordinatoj: 46°12′52″N 6°59′9″O / 46.21444°N, 6.98583°O / 46.21444; 6.98583 (Vérossaz) |
Nombro de enloĝantoj | 612 |
Areo | 14,28 km² |
Alteco | 811 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1891 |
Komunumkodo | 6220 |
Situa mapo de Vérossaz | |
Vérossaz estas komunumo en la distrikto Saint-Maurice en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 612 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. La ĉefloko de la komunumo estas Les Haussex.
Enhavo
1 Geografio
2 Najbaraj komunumoj
3 Trafiko
4 Historio
5 Notoj kaj referencoj
6 Eksteraj ligiloj
Geografio |
La komunumo Vérossaz situas ĉe la enirejo al la valeza valo sur montoteraso supre de Saint-Maurice ĉe la okcidenta flanko de la valo de Rodano. la sudan komunumlimon formas la rojo Mauvoisin. En sudokcidento la terason limigas roka vando, nomita Les Finales. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Aussays, Bassays, Chavanne, La Daille, La Doey, Les Bassex, Les Haussex, kaj Vésenaud. Vilaĝo kun la nomo Vérossaz ne ekzistas.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,28 km², de kiuj 43,8% estas kovritaj de arbaro, 28,1% servas por agrikulturo kaj 2,7% por setlado.
[2]
Najbaraj komunumoj |
La komunumo Vérossaz limas en nordo al Massongex, en oriento kaj sudo al Saint-Maurice, kaj en okcidento al Monthey.
Trafiko |
Vérossaz situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la komunumo kondukas kurboriĉa montarvojo de Massongex. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 5 kilometrojn sude de la komunumo apud Massongex. Pere de la poŝtaŭtolinio de Saint-Maurice tra Massongex al Vérossaz la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio |
La unua dokumenta mencio de Vérossaz datiĝas el la jaro 1046 kiel Verolsa. Laŭdire la burgonja reĝo Sigismundo retiriĝis en la jaro 523 al Vérossaz. Post la morto de Sigismundo ĝis la konkero fare de la Valezaj Dekonoj Vérossaz troviĝis sub la regado de la Abatejo de Saint-Maurice. De 1475 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi apartenis al la Voktejo Saint-Maurice, kiu poste fariĝis al Distrikto Saint-Maurice.[3]
Notoj kaj referencoj |
↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
↑ Fonto: David Rey: Vérossaz en Historia Leksikono de Svislando (2013-02-27)
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo de la komunumo Vérossaz
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Vérossaz – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|