Stradouň: Malsamoj inter versioj




Koordinatoj: 49°58′20″N 16°03′22″E  /  49.97222°N, 16.05611°O / 49.97222; 16.05611 (Stradouň)












































































































Stradouň
municipo

Stradouň.jpg

Stradouň


Oficiala nomo: Stradouň

Ŝtato

Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono

Regiono Pardubice
Distrikto

Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo

Vysoké Mýto
Historia regiono

Bohemio

Rojo

Svařeňka

Situo
Stradouň
 - alteco
254 m s. m.
 - koordinatoj

49°58′20″N 16°03′22″E  /  49.97222°N, 16.05611°O / 49.97222; 16.05611 (Stradouň)

Areo
5,14 km² (514 ha)

Loĝantaro
198 (01.01.2012)
Denseco

38,52 loĝ./km²

Unua skribmencio

1160

Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MET (UTC+2)
Poŝtkodo
538 63

NUTS 3
CZ053

NUTS 4
CZ0534

NUTS 5
CZ0534 572306

Katastraj teritorioj
1
Partoj de vilaĝo
1
Bazaj sidejunuoj
1




Situo enkadre de Ĉeĥio

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Ĉeĥio



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Stradouň

Retpaĝo: www.stradoun.wz.cz


Portal.svgPortalo pri Ĉeĥio



Stradouň




Stradouň, Malnova sonorilturo




Stradouň, statuoj de katoj antaŭ la fenestroj


Municipo Stradouň situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en milde ondumita pejzaĝo inter riveroj Loučná kaj Novohradka, ĉe la ŝoseo n-ro 17 inter Chrudim kaj Zámrsk, 5 km okcidente de la vilaĝo Zámrsk. En la vilaĝo eblas vidi multajn kamparanajn malnovajn bienajn domojn kun pordegaj enirejoj. Iuj estas rekonstruitaj, sed pluraj estas ne konservitaj. En la vilaĝo eblas vidi ankaŭ plurajn statuojn de hejmaj katoj antaŭ aŭ en la fenestroj de domoj.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Memorindaĵoj


    • 2.1 Ĉevalŝanĝejo


    • 2.2 Malnova forĝejo


    • 2.3 Sonorilturo


    • 2.4 Tombejo




  • 3 Literaturo





Historio |


La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1160, kiam senjoro Štěpán dediĉis enspezojn de doganejo en Stradouň al monaĥejo en Podlažice. La vilaĝo tiam troviĝis ĉe unu el branĉoj de grava t.n. Trstěnická vojo inter Prago kaj Moravio. En la jaro 1304 posedis Stradouň monaĥejo en Zbraslav, al kiu dediĉis ĝin reĝo Venceslao la 2-a. Dum husanaj militoj la vilaĝon posedis la reĝa urbo Vysoké Mýto. Post husanaj militoj vendis ĝin reĝo Sigismondo al Diviš Bořek el Miletínek, sed post iu tempo akiris ĝin la urbo reen en sian tenadon. Tiel estis ĝis la jaro 1548, kiam imperiestro Ferdinando la 1-a konfiskis Stradouň kaj pluan havaĵon de Vysoké Mýto pro kontraŭstaro kontraŭ li. Pli malfrue proprumis la vilaĝon posedantoj de la sinjorejo Chroustovice, familiaroj Slavata kaj Žerotín. Ĝis tempo antaŭ la batalo sur Blanka monto estis ĉiuj posedantoj de la sinjorejo Chroustovice utrakvistoj, aŭ okaze de familiaro Źerotín unuiĝaj fratoj. Post batalo sur Blanka monto tutan sinjorejon Chroustovice aĉetis Johan Baptist Weber, kiu zorgis en ĉeĥaj landoj pri divido de konfiskita havaĵo de nekatolikaj nobeluloj kaj de aliaj posedantoj.


En la jaro 1781, kiam estis proklamita edikto pri religia toleremo, povis al siaj konfesioj publike aliĝi ankaŭ evangelianoj, se ili elektis al si unu el du tiuj eklezioj. Bedaŭrinde tio ne validis pri posteuloj de iamaj husanoj, kiuj ne volis esti anoj de tiam permesataj eklezioj. Unu el centroj de movado tiel nomataj "fantaziuloj" en regiono Vysoké Mýto fariĝis Stradouň. La movadon gvidis ĉi tie loĝanta Vojtěch Valenta, poste forĝisto el Mentour Josef Žvejkal kaj ankoraŭ pli poste vaga teksisto František Felcman. Post lia onidira arestigo kaj akcepto en pragan frenezulejon la movado malprogresadis. Malgraŭ tio daŭris en Stradouň en la dua duono de 19-a jarcenro radikalaj opinioj, oni subtenadis starigon de monumento al Jan Žižka kaj estis rememorata naskiĝdatreveno de Jan Amos Komenský. Post la unua mondmilito, en la jaro 1920, estis de radikaluloj ĉefe el Stradouň perforte elloĝigita katolika paroĥestro en Radhošť kaj enloĝigita tien paroĥestro de tiam nova Eklezio ĉeĥoslovaka husana. La preĝejo kaj paroĥestrejo estis per juĝa decido en la jaro 1923 redonita al katolika eklezio kaj aktivuloj en la afero eĉ kondamnitaj. Prezidento Masaryk fine al ili donis amnestion.



Memorindaĵoj |



Ĉevalŝanĝejo |


Domo n-ro 1 sur rando de la vilaĝo estas iama ĉevalŝanĝejo el la duono de 19-a jarcento. Ĝi estas klasikisma duetaĝa konstruaĵo kun arkaĵejo.



Malnova forĝejo |


Klasikisma domo kun arkaĵejo.



Sonorilturo |


Prisma sonorilturo devenas el la unua duono de 19-a jarcento.



Tombejo |


En tombejo troviĝas atentinda kadavrejo.



Literaturo |


  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.




Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?

Iĥnotaksono