Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj






Duoncirklo de la Konsilio de Sekureco de la UN.


La Konsilio pri Sekureco estas la plej potenca organo de la Unuiĝintaj Nacioj ekde 1946. En ĝi troviĝas kvin konstantaj membroŝtatoj (permanent members) kaj dek elektitaj membroŝtatoj (elected members). La kvin konstantaj membroj havas dum akcepto de rezolucioj (resolutions) plilarĝigitan vetoorajton, kaj estas tial ankaŭ nomitaj vetoaj potencoj.
La kvin konstantaj membroŝtatoj estas



  • Flago-de-Britio.svg Britio


  • Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio (Popola Respubliko Ĉinio ekde 1971, komence Flago-de-Tajvano.svg Respubliko Ĉinio, t.e. Tajvano)

  • Flago-de-Francio.svg Francio


  • Flago-de-Rusio.svg Rusio (ekde 1991, origine Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio)

  • Flago-de-Usono.svg Usono


La celo de la Konsilio pri Sekureco estas vivteni la pacon kaj la sekurecon tutmonde.



Elekto de la nekonstantaj membroj |


La 10 nekonstantaj membroj estas elektataj je plimulto de du trionoj de la Ĝenerala Asembleo, por du jaroj ne-renovigeblaj. La disdivido de la dek seĝoj devas esti geografie egaleca. Tiel oni ĝenerale havas:



  • 3 seĝoj por Afriko

  • 2 seĝoj por Azio

  • 2 seĝoj por Latin-Ameriko

  • 1 seĝo por Orient-Eŭropo

  • 2 seĝoj por Okcident-Eŭropo (foje kun Kanado)


Ĉiujare estas elektitaj kvin membroj por la du venontaj jaroj. Elektiĝis por:







































Jaroj
Landoj
2005 - 2006



  • Flago-de-Argentino.svg Argentino


  • Flago-de-Danio.svg Danio


  • Flago-de-Grekio.svg Grekio


  • Flago-de-Japanio.svg Japanio


  • Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio


2006 - 2007



  • Flago-de-Ganao.svg Ganao


  • Flago-de-Kataro.svg Kataro


  • Flago-de-Kongo-Brazavila.svg Respubliko Kongo


  • Flago-de-Peruo.svg Peruo


  • Flago-de-Slovakio.svg Slovakio


2007 - 2008



  • Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio


  • Flago-de-Indonezio.svg Indonezio


  • Flago-de-Italio.svg Italio


  • Flago-de-Panamo.svg Panamo


  • Flago-de-Sudafriko.svg Sud-Afriko


2008 - 2009



  • Flago-de-Burkino.svg Burkino


  • Flago-de-Kostariko.svg Kostariko


  • Flago-de-Kroatio.svg Kroatio


  • Flago-de-Libio.svg Libio


  • Flago-de-Vjetnamio.svg Vjetnamio


2009 - 2010



  • Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio


  • Flago-de-Japanio.svg Japanio


  • Flago-de-Meksiko.svg Meksiko


  • Flago-de-Turkio.svg Turkio


  • Flago-de-Ugando.svg Ugando


2010 – 2011



  • Flago-de-Gabono.svg Gabono


  • Flago-de-Brazilo.svg Brazilo


  • Flago-de-Bosnio kaj Hercegovino.svg Bosnio kaj Hercegovino


  • Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio


  • Flago-de-Libano.svg Libano


2011 – 2012


  • Flago-de-Barato.svg Barato

  • Flago-de-Germanio.svg Germanio

  • Flago-de-Kolombio.svg Kolombio

  • Flago-de-Portugalio.svg Portugalio

  • Flago-de-Sudafriko.svg Sud-Afriko


2012-2013


  • Flago-de-Gvatemalo.svg Gvatemalo

  • Flago-de-Maroko.svg Maroko

  • Flago-de-Pakistano.svg Pakistano

  • Flago-de-Togolando.svg Togolando



(en pli dikaj literoj la membroŝtatoj de 2012)



Diskutoj pri reformo |




La konstantaj membroŝtatoj en la Konsilio de Sekureco de UN (verde) kaj la G4-ŝtatoj, kiuj kandidatas por konstanta membreco.


Almenaŭ ekde 1990 oni diskutadas, ĉu akcepti pliajn konstantajn membrojn en la konsilion. Brazilo, Barato, Japanio kaj Germanio deklaris fine de septembro 2004, subteni sin reciproke en la peno pri konstanta membreco. Tiuj nacioj sekve ricevis la nomon "G4-ŝtatoj". Plue kadre de reformo de la konstanta membreco ankaŭ povus akceptiĝi afrika ŝtato. Aparte konsideratas Niĝerio, Egiptio kaj Sud-Afriko. Akiri pliajn rajtojn pri vetoo eksplicite ne estas la celo de tia reformo - ĉar la kandidataj membroŝtatoj pretus rezigni pri tia rajto por almenaŭ 15 jaroj aŭ entute. Krom la tiam 10 konstantaj membroŝtatoj, pliaj 14 elektitaj membroŝtatoj (laŭ rotacio simila al la nuna sistemo) povus aparteni al la konsilio.


Tamen la diplomataj reprezentantoj de iuj ŝtatoj malfide observas la strebojn de la G4-ŝtatoj. Japanio ricevis fortan subtenon de Britio, sed estas draste rifuzita fare de Ĉinio (plejparte pro la doloraj spertoj dum la Dua Mondmilito). Italio forte protestis kontraŭ konstanta membreco de Germanio kaj anstataŭe postulis konstantan membrecon por la Eŭropa Unio (kvankam la EU-membroŝtatoj Britio kaj Francio plu konservu sian konstantan membrecon). Krome la reprezentantoj de Usono signalis heziton subteni kandidatecon de Germanio, ĉar la germania armeo ne aktive partoprenis en la milito pri Irako de printempo 2003. Argentino kaj Meksiko krome estas en konkurenca rilato kun Brazilo.


Pliampleksigo de la konsilio, por kiu necesus du-triona plimulto en la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, ĝis nun malsukcesis pro la rezisto de la afrikaj ŝtatoj, kiuj postulas pli fortan pezon por si mem - aŭ per konstanta aŭ per pli da nekonstanta membreco.


Laŭ plia reforma koncepto ne estas antaŭvidataj pli da konstantaj membroŝtatoj, sed krei novan kategorion: "duon-konstanta" membreco, kiu estus elektata por daŭro de kvar jaroj kaj povus esti plilongigitaj.



Eksteraj ligiloj |



  • La paragrafo pri la Sekureca Konsilio en la Ĉarto de UN

  • Oficiala retejo de la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj (jen france, sed ankaŭ havebla en la aliaj 5 oficialaj lingvoj de UN)

  • La 5-a ĉapitro de la ĉarto de UN (jen france, sed same ankaŭ havebla en la aliaj 5 oficialaj lingvoj de UN)

  • Diversaj projektoj por reformi la Konsilion (2006)

  • Novelektitaj landoj ĉe la UN-Sekureca Konsilio - artikolo esperantlingva de la 14-a de oktobro 2010 en la retejo eventeo





Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto