NUTS
NUTS (mallongigo por Nomenklaturo de Unuoj Teritoriaj Statistikaj aŭ france Nomenclature des Unités Territoriales Statistiques) estas hierarkia sistemo por unueca identigo kaj klasado de geografiaj unuoj de la membroŝatoj de Eŭropa Unio, kreita por statistikaj celoj.
La sistematiko tre orientiĝas laŭ la administra kaj politika subdivido de la unuopaj landoj. Ĝenerale unu nivelo de la NUTS-sistemo respondas al administra nivelo de subŝtata disdivido aŭ al grupigo de kelkaj geografie najbaraj unuoj de la sama administra nivelo de subŝtata disdivido. Komperebla sistematiko ekzistas ankaŭ en la EFTA-ŝtatoj kaj tiuj de orienta Eŭropo.
La NUTS-sistematikon evoluigis dum la jaro 1980 la Eŭropa Oficejo pri Statistiko (EuroStat) en Luksemburgo, por povi internacie statistike kompari regionajn teritoriojn ene de Eŭropo. Kadre de la regiona politiko de Eŭropa Unio subvencioj estas atribuataj al konkretaj NUTS-regionoj.
Enhavo
1 Neceso de tia sistemo
2 Hierarkiaj niveloj
3 Metodo de disdono de kodoj
4 Unuopaj membroŝtatoj de Eŭropa Unio
5 Vidu ankaŭ
6 Eksteraj ligiloj
Neceso de tia sistemo |
Ĝenerale la administraj unuoj de la unuopaj ŝtatoj de EU tre diferencas
- laŭ sia nacia hierarkia nivelo (ekzemple federaciaj landoj, regionoj, provincoj, departementoj, distriktoj, grafejoj, ktp.)
- laŭ sia grandeco (laŭ areo kaj laŭ nombro de loĝantoj)
- laŭ sia nomiğo foje en pluraj naciaj lingvoj (ekzemple Brussel/Bruxelles)
- laŭ sia etendiĝo pro administraj ŝanĝiĝoj (ekzemple fuzioj aŭ dividiĝoj de unuopaj komunumoj aŭ kompletaj regionoj).
Tial necesas hierarkia kaj unueca identigo.
Hierarkiaj niveloj |
Geostatistikaj datumoj (ekzemple loĝdenso aŭ la malneta nacia produkto) ĉiam baziĝas je konkreta areo. Por ebligi pli-malpli sencan komparon, necesas povi kompari teritoriojn de sama hierarkia ŝtupo. La NUTS-sistemo atingas tion per la difino de kvar regionaj kaj du komunumaj hierarkiaj niveloj.:
- NUTS 0 – naciaj ŝtatoj
- NUTS 1 – grandaj regionoj / landopartoj
- NUTS 2 – mezaj regionoj / pejzaĝoj
- NUTS 3 – etaj regionoj / grandurboj
- LAU 1 – komunumaroj (municipoj, pri tio aldone vidu la artikolon "Oficiala Municipokodo")
- LAU 2 – komunumoj
(LAU = lokaj administraj unuoj)
Metodo de disdono de kodoj |
Ĉiu membroŝtato, kandidato por aliĝo kaj la EFTA-ŝtatoj havas duliteran kodon, kiu respondas al la normo ISO-3166. Tio ĉi estas la NUTS-0-kodo.
Por la identigo de teritorioj el la hierarkiaj niveloj NUTS-1 ĝis NUTS-3 depende de la nivelo aldoniĝas 1 ĝis 3 kromaj ciferoj post la nacia kodo. Subregionoj de pli granda teritoria unuo unue transprenas ties kodon kaj post tio ricevas plian ciferon. La koncernaj unuoj estas (ĝenerale laŭ alfabeta ordo) numeritaj de 1 ĝis 9, kaj, se necese, oni plunumeras per literoj (A ĝis Z). La cifero "0" (nulo) ne uziĝas por numerigo, sed nur tiam, kiam iu NUTS-nivelo en konkreta lando ne estas difinita.
Unuopa NUTS-kodo do ne nur identigas koncernan administran teritorion (troveblan en koda listo), sed ankaŭ informas pri la hierarkia nivelo de la teritorio kaj pri ĝia aparteno al pli grandaj administraj unuoj.
Ekzemplo por la NUTS-kodo DED2B :
- Temas pri la hierarkia nivelo NUTS-3, ĉar krom la ŝtata kodo DE ekzistas tri pliaj karaktroj.
- Tiu NUTS-3-regiono apartenas al la NUTS-2-regiono DED2, al la NUTS-1-regiono DED kaj al la NUTS-0-regiono DE
- malkodigo pere de koda listo: la NUTS-3-regiono distrikto Kamenz apartenas al la NUTS-2-regiono distriktaro Dresden, al la NUTS-1-regiono federacia lando Saksio kaj al la NUTS-0-regiono Germanio.
La NUTS-nivelo, al kiu apartenas administra teritorio, difiniĝas konsidere de la nombro de loĝantoj en la teritorio (la subaj kaj supraj nombroj por la nombro de loĝantoj ne estas absolutaj, nur proksimumaj indikiloj):
nivelo | nombro de loĝantoj maksimume | minimume |
---|---|---|
NUTS-1 | 7.000.000 | 3.000.000 |
NUTS-2 | 3.000.000 | 800.000 |
NUTS-3 | 800.000 | 150.000 |
De tempo al tempo la sistematiko aktualiĝas. La lasta signifa novstrukturigo okazis dum la jaro 2003.
Unuopaj membroŝtatoj de Eŭropa Unio |
ŝtatoj | nivelo 1 | nivelo 2 | nivelo 3 | |||
---|---|---|---|---|---|---|
Aŭstrio | grupoj de federaciaj landoj** | 3 | federaciaj landoj | 9 | grupoj de politikaj distriktoj | 35 |
Belgio | regionoj | 3 | provincoj | 11 | arondismentoj | 43 |
Britio | normaj regionoj | 11 | grupoj de grafejoj ** | 35 | grafejoj / (counties / unitary authorities) | 65 |
Bulgario | regionoj | 2 | planaj regionoj | 6 | oblastoj (distriktoj) | 28 |
Ĉeĥio | - | 1 | regionoj de kompakteco (regiony soudržnosti) | 8 | regionoj (kraje) | 14 |
Danio | - | 1 | - | 1 | distriktoj (amt) | 15 |
Estonio | - | 1 | - | 1 | statistikaj unuoj | 5 |
Finnlando | kontinenta parto / insularo Alando | 2 | regionoj (suuralueet) | 6 | distriktoj (maakunnat) | 19 |
Francio | "zonoj ekonomikaj" (Z.E.A.T.) ** | 9 | regionoj | 26 | departementoj | 100 |
Germanio | federaciaj landoj | 16 | distriktaroj kaj kompareblaj grupigoj | 41 | distriktoj kaj eksterdistriktaj urboj | 445 |
Grekio | grupoj de regionoj** | 4 | administraj regionoj ("periferioj") | 13 | provincoj ("prefektujoj", νομοί - nomí)]] | 51 |
Hispanio | grupoj de regionoj | 7 | aŭtonomaj regionoj kaj urboj | 17+2 | provincoj + aŭtomonaj urboj | 50+2 |
Hungario | statistikaj regionoj | 3 | grupoj de departementoj | 7 | departementoj (komitat) | 20 |
Irlando | - | 1 | statistikaj regionoj | 2 | regionaj aŭtoritataj regionoj | 8 |
Italio | grupoj de regionoj** | 5 | regionoj | 20 | provincoj | 95 / 103 |
Kipro | - | 1 | - | 1 | - | 1 |
Latvio | - | 1 | - | 1 | statistikaj unuoj | 6 |
Litovio | - | 1 | - | 1 | distriktoj | 10 |
Luksemburgo | - | 1 | - | 1 | - | 1 |
Malto | - | 1 | - | 1 | insuloj Malto kaj Gozo | 2 |
Nederlando | landopartoj (landsdelen) | 4 | provincoj | 12 | COROP-regionoj | 40 |
Pollando | statistikaj regionoj | 6 | vojevodioj | 16 | grupoj de distriktoj (powiaty) | 45 |
Portugalio | kontinenta parto + aŭtonomaj regionoj]] | 1 + 2 | CCR-regionoj + aŭtonomaj regionoj]] | 5 + 2 | grupoj de municipoj | 30 |
Rumanio | makroregionoj | 4 | planaj regionoj | 8 | distriktoj | 42 |
Slovenio | - | 1 | - | 1 | statistikaj unuoj | 12 |
Slovakio | - | 1 | grupoj de distriktoj (kraji) | 4 | distriktoj (kraji) | 8 |
Svedio | - | 1 | riksområde | 8 | gubernioj (län) | 24 |
EU | | | |
** grupigoj nur por statistikaj celoj
Fonto: EuroStat
Vidu ankaŭ |
- ISO 3166 - kodigo de geografiaj teritorioj
Oficiala Municipokodo (la municipa parto de la NUTS-kodo)
OKATO (klasifika sistemo uzata en Rusio)
Eksteraj ligiloj |
- EUROSTAT-regionoj (jen en la germana, sed ankaŭ havebla en aliaj lingvoj)
- plena listo de la NUTS-regionoj kun niveloj 1, 2 kaj 3 (jen en la franca, sed ankaŭ havebla en aliaj lingvoj)