Massongex












































Massongex

Blazono de Massongex


Blazono de Massongex

Kantono
Valezo
Distrikto
Saint-Maurice

Koordinatoj 

46°14′38″N 6°59′18″O  /  46.24389°N, 6.98833°O / 46.24389; 6.98833 (Massongex)Koordinatoj: 46°14′38″N 6°59′18″O  /  46.24389°N, 6.98833°O / 46.24389; 6.98833 (Massongex)
Nombro de enloĝantoj
1659
Areo
6,63 km²
Alteco
408 m super marnivelo
Poŝtkodo
1869
Komunumkodo
6215

Mapo de Massongex


Situa mapo de Massongex







v  d  r


Information icon.svg



Massongex estas komunumo en la distrikto Saint-Maurice en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1659 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Notoj kaj referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Geografio |


La komunumo Massongex situas en la franclingva Suba Valezo ĉe la okcidenta flanko de la rivero Rodano, ĉe la enirejo al Valezo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Massongex kaj la vilaĝetoj Daviaz, La Vorpillière, Le Bioley, Le Moulin, Les Palluds, Saint-Martin, Vers chez Coquet kaj Vers chez Combe.[1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,63 km², de kiuj 41,9% estas kovritaj de arbaro, 38,2% servas por agrikulturo kaj 15,1% por setlado.
[2]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Massongex limas en nordoriento kaj oriento al Bex (VD), en sudsudoriento al Saint-Maurice, en sudo al Vérossaz, kaj en okcidento al Monthey.



Trafiko |


Tra Massongex pasas la kantona ĉefvojo n-ro 21 de Savojo al Saint-Maurice, kaj la kantona ĉefvojo n-ro 146 de Massongex laŭlonge de la okcidenta flanko de Rodano al Saint-Maurice. La komunumo dispoans pri prora alveturejo al la svisa aŭtovojo A9, kiu pasas tra la komunuma teritorio. Pere de la stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Saint al Saint-Gingolph la komunumo estas konektita al la publika transportreto.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Massongex datiĝas el la jaro 1226 kiel Bernardus de Massunge. Dum la kelta kaj la romia epoko sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo situis la setlejo Tarnaiae, kiu estis la ĉefloko de la kelta tribo de la nantuatoj. Dum mezepoko Massongex apartenis kune kun Bex kaj Morcles al la senjorujo de la episkopo de Siono kaj poste kiel parto de la Subvoktejo Saint-Maurice al la grafoj respektive dukoj de Savojo. Post la konkero fare de la Valezaj Dekonoj en la jaro 1475 Massongex estis atribuita al la Voktejo Saint-Maurice, el kiu post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis la Distrikto Saint-Maurice. En la jaro 1815 Massongex sin liberaĉetis de la feŭdoj de la episkopo de Siono kaj la Abatejo Saint-Maurice.[3]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo


  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. Fonto: Albano Hugon: Massongex en Historia Leksikono de Svislando (2009-08-11)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Massongex

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Massongex – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?

Iĥnotaksono