Nikolao Nekrasov




Ekzistas ankaŭ aliaj homoj kun ĉi tiu familinomo, vidu Nekrasov.




























Nikolao Vladimiroviĉ Nekrasov

Nekrasov-Moskvo.png
Personaj informoj

Naskiĝo

18-a de decembro 1900
en Moskvo

Morto

4-a de oktobro 1938
en Sovetunio

Ŝtataneco

Rusia Imperio, Sovetunio

Profesio

aŭtoro, esperantisto, poeto, tradukisto, verkisto, ĵurnalisto

Lingvoj

Esperanto







v  d  r


Information icon.svg



Nikolao Vladimiroviĉ NEKRASOV (naskiĝis la 18-an de decembro 1900 en Moskvo, mortis la 4-an de oktobro 1938) estis esperantlingva verkisto kaj tradukisto.




Enhavo






  • 1 Biografio


    • 1.1 Aresto, ekzekuto, rehonorigo




  • 2 Verkoj:


    • 2.1 Tradukoj:


      • 2.1.1 Poemoj


      • 2.1.2 Prozaĵoj




    • 2.2 Originaloj:


      • 2.2.1 Poemoj


      • 2.2.2 Prozaĵoj






  • 3 Eksteraj ligiloj


    • 3.1 Rete legeblaj verkoj







Biografio |


Ĵurnalisto, Nekrasov li laboris en la eldonejo Moskva laboristo. Li esperantistiĝis en 1915.


En 1918-19, li estis prezidanto de Tutrusia Ligo de Junaj Esperantistoj kaj redaktoro de Juna Mondo, kiun li mem kompostis en la presejo. Je la 1-a de junio en 1922 Nekrasov kun Gregoro Demidjuk fondis la kulturan revuon La Nova Epoko (1922 - 1930) kiu iĝis unu el la organoj de SAT. En 1923 li iĝis membro de la Centra Komitato de SEU, tiam gvidata de Ernesto Drezen. Li speciale okupis sin pri historio kaj kritiko de la Esperanto-literaturo, ideologio de la proleta revolucia E-movado, nacia problemo kaj kosmoglotiko.
En La Nova Epoko li publikigis plurajn eseojn pri esperanta literaturo (pri Baghy, Bulthuis, Jung, Hohlov, Miĥalski, Devkin, (Stanislav?) Schulhof, k.a.). Liaj kritikoj eliris ĉefe el originala sociologia vidpunkto, sed samtempe li multe atentis la lingvan flankon de la verkoj.


Komence de la 1930-aj jaroj li aktive partoprenis en kompilado kaj preparo de materialo pri literaturo por Enciklopedio de Esperanto. Li ankaŭ publikigis multajn leterojn de Zamenhof.


En 1931 li estis unu el la kunfondintoj de IAREV, kaj redaktis ĝian unuan gazeton, La Nova Etapo.



Aresto, ekzekuto, rehonorigo |


Nekrasov estis arestita en 1938, kaj kulpigita pri tio, ke li "estis organizanto kaj gvidanto de faŝisma, spiona, terorisma organizo de esperantistoj". Pro tiu kulpo li estis mortpafita la 4-an de oktobro 1938. Lia arkivo kaj biblioteko estis neniigitaj; supozeble, tiel pereis multaj liaj nepublikigitaj verkoj kaj tradukoj.


Li estis postmorte rehonorigita kiel senkulpa la 26-an de novembro 1957.



Verkoj: |



Tradukoj: |



Poemoj |




  • Kupra rajdanto, Puŝkin


  • Eŭgeno Onegin, Aleksandr Puŝkin, SAT, 1931


  • Dekdu kaj Najtingala ĝardeno de Aleksandro Blok


  • Blanka cigno kaj La mortaj ŝipoj de Balmont


  • Nubo en pantalono kaj Suno de Vladimir Majakovskij


  • Monna Liza, Gerasimov


  • Socialismo, Patrino de Bezimenskij



Prozaĵoj |




  • La Ruĝa Stelo, Aleksandro Bogdanov, SAT, 1929. (kun aliaj)


  • La Vojoj de Formiĝo kaj Disvastiĝo de la Lingvo Internacia, Ernest Drezen, SAT, 1929


  • Historio de la Mondolingvo, Drezen, EKRELO.



Originaloj: |



Poemoj |




  • Fablo pri ĝilotinŝraŭbeto, aperis en Sennacieca Revuo, represita en Mortopuno (unua eldono de restarigita Eldona Fako Kooperativa de SAT en 2007)

  • Testamento de Satano

  • Verda flamo


  • Krono de sonetoj pri Esperanto, poemaro


  • Mi moskvano, aperis en Internacia Literaturo



Prozaĵoj |




  • Bibliografio de Esperantaj presaĵoj en USSR dum 12 jaroj de la revolucio 1917-1928, Moskvo, 1928

  • Tra USSR per Esperanto

  • Pluraj eseoj pri Esperanto-literaturo en La Nova Epoko


Nekrasov opiniis, ke en siaj originalaj poemoj li sekvis rusajn poetojn-simbolistojn, Ĉefe Brjusov, kaj tial speciale zorgis pri la stila lingva pureco. Estas sciate, ke la plej granda lia originala verko estis poemego Kazanovo (aŭ Casanova) - laŭ impresoj de tiuj, kiuj legis la manuskripton, tre altnivela poezie. Almenaŭ unu kopio de la manuskripto ekzistis ankoraŭ komence de la 1960-aj jaroj, sed poste malaperis senspure.



Eksteraj ligiloj |




  • Nekrasov: Datreveno de talenta poeto, NikSt, “Esperanto”, 06.03.91


  • Nikolaj NEKRASOV SONETO PRI ESPERANTO, "Esperanta antologio: poemoj 1887-1981" - Rotterdam, 1984, pp. 207-208.



Rete legeblaj verkoj |




  • poemoj.


  • Sennaciismo... burĝa?, el Sennacieca Revuo, 1924.

  • A. Puŝkin, trad. N.V. Nekrasov: Eŭgeno Onegin (bitlibro en FictionBook).




















Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto