Ivan Krilov










































Ivan Krilov

Eggink-Portrait of Ivan Krylov.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

13-an de februaro 1769 (1769-02-13)
en Moskvo

Morto

21-an de novembro 1844 (1844-11-21) (75-jara)
en Sankt-Peterburgo

Kaŭzo de morto

pneŭmonito

Tombo
Tikhvin Cemetery

Aliaj nomoj
Navi Volyrk

Ŝtataneco

Rusia Imperio, Rusio

Profesio

lingvisto, poeto, verkisto, ĵurnalisto, fablisto, dramaturgo, eldonisto, tradukisto

Lingvoj

rusa lingvo







v  d  r


Information icon.svg



Ivan Andrejeviĉ KRILOV (ruse Иван Андреевич Крылов; naskiĝis la 13-an de februaro n.s. 1769 en Moskvo, mortis la 21-an de novembro 1844 en Sankt Peterburgo. Li estis fama rusa novelisto, poeto kaj fabelisto.


Liaj ŝajne simplaj, infanaj versaj bestaj fabeloj fakte primokas la karakterizajn figurojn de la siaepoka socio. Li majstre uzis la ĉiutagan parolatan lingvon, tiel la realismo aperis en liaj klasicismaj verkoj. El liaj fabeloj vivas proverboj eĉ en la hodiaŭa rusa lingvo. Lia verkado ankaŭ influis nacilingvajn verkistojn, ekzemple osetan poeton kaj fabeliston Kosta Ĥetagurov.


Li venis el malriĉiĝinta oficira familio. Li devis jam eklabori en aĝo de naŭ jaroj kiel skribisto. Li instruis sin aŭtodidakte kaj en liaj dekaj jaroj verkis komediojn, tragediojn, operlibretojn.


Li sukcesis post 1789 kiel satira ĵurnalisto, sed la cenzuro silentigis lin. Li komencis traduki (1805) fabelojn de Jean de La Fontaine kaj baldaŭ eĉ mem verkis. Lia unua fabelaro (1809) alportis la oficialaln rekonon. Li iĝis favorato de la cara familio. Ekde 1812 li laboris sinekure en la Publika Biblioteko de Sankt-Peterburgo dum tri jardekoj.


Krilov verkis pluajn 8 volumojn da versaj bestofabeloj kaj ricevis multajn honorojn.


Liaj bestoj (vulpoj, korvoj, ursoj, lupoj kaj ŝafoj) estis rekoneblaj rusaj tipoj. Li havas spican, akran humuron kaj apogis gravecon de praktika saĝo, forta laboro kaj justeco.



Tradukoj en Esperanto |



  • 111 fabloj. I. A. Krilov. Tradukis Sergej Rublov. Simplaj legaĵoj kaj infanlibroj / Poezio tradukita. HEA. Budapest. 1979. 133 paĝoj. Prezo: 5.40 € (tiel listigita en la katalogo de UEA).

  • Ivan Krilov. Elektitaj fabloj / Tradukis el la rusa S.G. Rublov. – Antverpeno; La Laguna: TK; Stafeto, 1979. 336 p. (serio Oriento-Okcidento, n-ro 15)




  • Ivan Krilov en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Ivan Krilov en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Ivan Krilov en Vikifontaro (Universala biblioteko)

















Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto