Bergstraße
Bergstraße – en Esperanto "Monta Vojo" – estas geografia regiono en la sudokcidento de Germanio, en la pleja sudo de la federacia lando Hesio kaj la pleja nordo de la pli sude najbara federacia lando Baden-Virtembergo. Temas pri la transira zono inter la mezalta montaro Odenvaldo oriente kaj la vasta ebenaĵo de la rivero Rejno, ĉizita de ampleksaj glaĉeroj dum la lasta glaciepoko, okcidente. Limaj punktoj de la historia vojo, laŭ kiu viciĝas multaj pitoreskaj mezepokaj urbetoj, ofte en distanco de nur 2 ĝis 3 kilometroj, estas la urboj Darmstadt norde kaj Wiesloch sude. La historia vojo grandparte identas al la nuna federacia vojo B3 inter la du limaj urboj; paralelas nord-sude la aŭtoŝoseo A5 kaj responda trajna linio, sed la esenco de la regiono fakte ne estas la vojo, sed la pejzaĝo unuflanke montareta kaj arbaroriĉa kun sufiĉe krutaj deklivoj, kaj aliflanke komplete ebena, tiel ke la montoj, kiel ekzemple la montopinto Melibokus (517 m), kiu jam antaŭ 2000 jaroj estis la limo inter du grandaj triboj de ĝermanoj, vaste videblas el la ebenaĵo en distanco de plurdek kilometroj. Plej granda monto de la regiono tamen estas la pinto Königsstuhl en la urbo Hajdelbergo tuj sude de la rivero Neckar: ĝi altas 567 metrojn kaj dekoriĝas interalie per la urba kastelo de Hajdelbergo.
Laŭ la regiono "Bergstraße" estas krome nomataj la distrikto Bergstraße de suda Hesio, la (memstara) vinkultiva regiono Hessische Bergstraße, la (nememstara) areo Badische Bergstraße de la vinkultiva regiono "Badeno" kaj aldone administraj teritorioj de la luterana kaj katolika eklezioj.
Klimato |
La tuta regiono "Monta Vojo", kaj la nordo kaj la sudo, kompare al la ĉirkaŭaj pejzaĝoj havas aparte mildan klimaton, kiu favoras la kultivadon de vino. Aldoniĝas grundo favora por vitejoj. La pejzaĝo havas multajn krutajn deklivojn, kiuj aparte intense kolektas sunradiojn. Jam dum la komenco de printempo ĉiujare videblas la milda klimato, kiam ekfolias kaj iom poste ekfloras ĉerizaj, persikaj kaj migdalaj arboj multajn semajnojn antaŭ ol samspecaj arboj en aliaj partoj de Germanio.
Komunumoj laŭlonge de la Monta Vojo |
La "Monta Vojo" de nordo al sudo trapasas la sekvajn urbojn kaj pliajn komunumojn (inter Seeheim-Jugenheim kaj Zwingenberg ĝi dum pli-malpli 10 kilometroj estas dividita al iom pli orienta "malnova" kaj iom pli okcidenta "nova" vojo):
Darmstadt
- Darmstadt
- Darmstadt-Eberstadt
- rivereto Modau
Seeheim-Jugenheim (Alte Bergstraße, "malnova Monta Vojo")
- Malchen
- Seeheim
- Jugenheim
Alsbach-Hähnlein
- Alsbach (Alte Bergstraße)
- Alsbach (Alte Bergstraße)
Bickenbach (Neue Bergstraße, "nova Monta Vojo")
- Zwingenberg
Bensheim
- Auerbach
- Bensheim
- rivereto Lauter
Heppenheim
- (limo inter la federaciaj landoj Hesio kaj Baden-Virtembergo)
- (limo inter la federaciaj landoj Hesio kaj Baden-Virtembergo)
- Laudenbach
- Hemsbach
Weinheim
- Sulzbach
- rivereto Weschnitz
- Weinheim
- Lützelsachsen
- Hohensachsen
Hirschberg
- Großsachsen
- Leutershausen
- Schriesheim
- Dossenheim
Heidelberg
- Heidelberg-Handschuhsheim
- Heidelberg-Neuenheim
- rivero Neckar
- Heidelberg
- Heidelberg-Rohrbach
- Leimen
- Nußloch
- Wiesloch
Eksteraj ligiloj |
- oficiala retejo de la geografia regiono
- retejo de la distrikto Bergstraße, kiu ampleksas la vojoparton inter Zwingenberg norde kaj Heppenheim sude