Tulgheș



















































Tulgheș
Komunuma sidejo
Lando

Flago-de-Rumanio.svg Rumanio

Distrikto

Harghita
Alinome
Gyergyótölgyes (hungare)

Iama hungara departemento

Csík
Situo

46° 58′ N, 25° 46′ O46.96527777777825.762777777778Koordinatoj: 46° 58′ N, 25° 46′ O


Tulgheș (Rumanio)

DMS

Red pog.svg




Alto super maro

638 m

Poŝtkodo
537330
Loĝantaro
– komunumo
3.596 (en 2002), 3.245 (en 2009)
– vilaĝo
3.169 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA
86142







v  d  r


Information icon.svg



Tulgheș [tulgeŝ] (hungare: Gyergyótölgyes [djerdjo:toeldjeŝ]) estas komunumo en Rumanio inter la montaroj Bistrița kaj Giurgeu en la valo de Bistricioara, norde de Gheorgheni. Apartenas al ĝi: Recea, Hagota, Pintic.


Iam apartenis al ĝi ankaŭ jenaj vilaĝoj, nuligitaj per la leĝo n-ro 2 de 1968-02-16[1]: Rezul Mare (Naghirez), Pârâul Asodului, Poiana Veche, Poiana Nouă, Putna kaj Valea Frumoasă. Ĉar tiujn vilaĝojn oni kunigis kun la vilaĝo Tulgheș, ĝi nun havas proksimume sep okonojn de la komunuma loĝantaro.




Enhavo






  • 1 Loĝantaro


  • 2 Historio


  • 3 Renomaj personoj


  • 4 Fonto


  • 5 Eksteraj ligiloj





Loĝantaro |


En 1910 ĝi havis 3 878 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj); en 1992 3 780.



Historio |


Ĝia unua skriba mencio datiĝas el 1850. Ĝi estis landlimstacio inter Moldavio kaj Hungario. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Csík).



Renomaj personoj |




  • Alexandru Nicolescu (n. 8-a de julio 1882 – m. 5-a de junio 1941, Blaj) greko-katolika ekleziĉefulo.


  • Sándor Brassay (n. 29-a de julio 1930): agrikultura fakverkisto, atleto (stangosaltisto).


  • László Dezső (n. 27-a de majo 1970): entreprenisto, ĵurnalisto, fotisto.


  • Karolina Pintye, (edzino de János Lakatos) pionirino de virinedukado en Székelyudvarhely kaj Csíkszereda en la dua parto de la 19-a jarcento.


  • Tibor Bernát Kertész (n. 20-a de aŭgusto 1976): radioredaktisto


  • Imre Répási (30-a de julio 1943 – Putnok, 13-a de septembro 1987): pedagogo.


  • Tibor Talpassy ĝis 1945 Kabdebó (1-a de septembro 1904 – Budapest, 5-a de marto 1988): poeto, verkisto.


  • Zoltán Török (12-a de aŭgusto 1899 – Budapest, 12-a de februaro 1970): remisto, Eŭropo-ĉampiono (1932), trejnisto, tribunaljuĝisto.



Fonto |


  • Magyar Nagylexikon.



  1. LEGE nr. 2 din 16 februarie 1968 (*republicata*) privind organizarea administrativa a teritoriului Republicii Socialiste Romania (rumane). Alirita 2013-09-07.



Eksteraj ligiloj |



  • Mihály Vass pri la vilaĝoj

  • Popolnombrado 2002

  • Interaga mapo de la distrikto






Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto