Los-Anĝeleso




Koordinatoj: 34°03′00″N 118°15′00″W  /  34.05°N, 118.25°U / 34.05; -118.25 (Los-Anĝeleso)




















































































































Los-Anĝeleso

angle: Los Angeles, hispane: Los Ángeles
urbo

DowntownLosAngeles.jpg

Los-Anĝeleso






Flag of Los Angeles, California.svg

  Flago


Seal of Los Angeles, California.svg

Blazono



Oficiala nomo: Los Angeles

Kromnomoj: L.A., La urbo de anĝeloj, La amuza ĉefurbo de la mondo

Ŝtato

Usono Usono
Federacia ŝtato

Kalifornio
Kantono

Los-Anĝeleso

Situo
Los-Anĝeleso
 - alteco
71 m s. m.
 - koordinatoj

34°03′00″N 118°15′00″W  /  34.05°N, 118.25°U / 34.05; -118.25 (Los-Anĝeleso)
Plej alta punkto

1548
 - situo
Sisiter Elsie
Plej malalta punkto

0

Areo
1 290,6 km² (129 060 ha)
 - de aglomeraĵo
4 319,9 km² (431 990 ha)
 - de lando
1 214,9 km² (121 490 ha)
 - de akvo
75,7 km² (7 570 ha)

Loĝantaro
3 849 378 (2006)
 - de aglomeraĵo
17 755 322
Denseco

2 982,63 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo

4 110 loĝ./km²

Fondita

4-a de septembro 1781
Urbestro
Eric Garcetti

Horzono

UTC-08:00
 - somera tempo

UTC-07:00
Poŝtkodo
90001-90068, 90070-90084, 90086-90089, 90091, 90093-90097, 90099, 90101-90103, 90174, 90185, 90189
Telefona antaŭkodo
213, 310, 323, 424, 661, 818




Situo de la urbo en Usono

ButtonRed.svg


Situo de la urbo en Usono





Situo kadre de Okcidenta Usono

ButtonRed.svg



Situo kadre de Okcidenta Usono





Situo kadre de Nord-Ameriko

ButtonRed.svg


Situo kadre de Nord-Ameriko



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Los Angeles, California

Retpaĝo: www.lacity.org


Los-Anĝeleso (hispane Los Ángeles; angle Los Angeles; signife La Anĝeloj) estas urbo, kiu estis fondita en la 18-a jarcento kiel meksika farmvilaĝo, kies kompleta nomo estis "Nuestra Señora la Reina de Los Ángeles del Río de Porciúncula", fariĝis mondfama en la 20-a jarcento kiel la loko de Hollywood, centro de la usona kinoindustrio pro la tieaj bona vetero, variega tereno, kaj libereco el tiamaj monopoliistoj de Novjorko (inter ili, Edisono).


Ĝi nun estas la plej granda urbo en Kalifornio, dua plej granda en Usono post Novjorko, kaj la deka plej granda en la mondo. Kvankam nur 3,6 milionoj da homoj loĝas inter la landlimoj de la urbo Los-Anĝeleso mem, pli ol 16 milionoj enloĝas la urban aglomeraĵon de la tri kantonoj Los-Anĝeleso, Orange, kaj Riverside. Laŭ la usona oficiala censo de 2010 estas 3,792,621 da loĝantoj en la propra urbo mem.[1] Ĝi havas terareon de 1,215 km² (469 kv m), kaj estas situanta en Suda Kalifornio.


La urbo estas la kerno de la pli granda Los-Anĝelesa metropolita areo kaj de la regiono de la Granda Los-Anĝelesa Areo, kiu enhavas 13 milionojn[2] kaj ĉirkaŭ 18 milionojn da personoj en la Kombinita Statistika Areo respektive dum 2010, kio faras ĝin unu el la plej loĝataj metropolitaj areoj en la mondo[3] kaj la dua plej granda en Usono.[4]Los Angeles estas ankaŭ la kantona sidejo de la Kantono Los-Anĝeleso, nome la plej loĝata kaj unu el plej etne diversaj kantonoj de Usono[5], dum la tua areo de Los Angeles mem estis agnoskita kiel plej diversa el la plej grandaj urboj de la lando.[6] La urbaj loĝantoj estas menciitaj kiel Angelenos.[7]


La urbo estas loko de gravaj institucioj kaj eventoj pri ekonomio, scienco, kulturo kaj amuzo. Ĝi dufoje gastigis la olimpikojn, en 1932 kaj en 1984.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Klimato


  • 3 Geologia situo


  • 4 Transporto


  • 5 Amaskomunikiloj


  • 6 Famuloj


  • 7 Ĝemelurboj


  • 8 Esperantistoj en Los-Anĝeleso


  • 9 Bildoj


  • 10 Eksteraj ligiloj


  • 11 Vidu ankaŭ


  • 12 Notoj





Historio |


La marbordan regionon, kie nun estas Los-Anĝeleso, dum jarcentoj loĝis indianoj. La unuaj eŭropanoj alvenis en 1542 sub Juan Rodríguez Cabrillo, portugaldevena esploristo, kiu ne setlis tie. Meze de la 16-a jarcento la regiono iĝis parto de la vicreĝlando Nova Hispanio. Vera koloniado fare de hispanoj komenciĝis nur ĉirkaŭ 1769.


La urbo estis fondita de hispanaj koloniistoj en 1781 kun la nomo
"El Pueblo de Nuestra Señora la Reina de los Angeles de Porciúncula"
(La Urbo de Nia Sinjorino la Reĝino de la Anĝeloj de Porciúncula).
La nomo devenis de tiu de kapelo aparteninta al la Sankta Francisko, kies kultantoj regadis
la hispanan koloniadon de Kalifornio kaj konstruis multajn misiejojn tra la ŝtato.
(Ili donis la nomon de sia majstro al la alia urbego
de Kalifornio, Sanfrancisko.) Iom post iom, la nomo mallongiĝis
al la nuna "Los Angeles" (prononcita angle "lasANĝelis", hispane "losANĥeles") kaj
ofte simple al "L.A." (elej') kaj oficiale City of Los Angeles.


En 1821 ĝi iĝis parto de sendependiĝanta Meksiko. Post la Meksika-Usona Milito ĝi en 1848 per la traktato de Guadalupe Hidalgo estis kaptita de Usono, kiu en 1850 oficiale igis Kalifornion usona subŝtato.


Dum la fino de la 19-a kaj 20-a jarcentoj la urbo kreskadis, ĝis ĝi fariĝis la plej granda en Kalifornio. Los-Anĝeleso fifamiĝis pro malbona situacio inter rasoj. Nigrahaŭtuloj tumultis tie en 1965 kaj 1992, kiel protesto kontraŭ brutaleco polica kaj la malegala ekonomia situacio.



Klimato |


Los-Anĝeleso havas mediteranean aŭ subtropikan klimaton. Tro grandaj diferencoj ne estas inter la monatoj. Jare pluvas po 305 mm (laŭ aliaj 385; tre malofte neĝas). Laŭ la klasifiko de Köppen la klimato de la marbordaj partoj estas Csb kaj de la aliaj Csa.


Mezaveraĝe estas rimarkebla pluvo nur je 35 tagoj en jaro, kaj preskaŭ nur en vintro kaj printempo. La renkonto de varma kaj malvarma aero (de la enlandaj dezertoj kaj de la maro) ofte kaŭzas nebulojn aŭ nubojn, precipe en printempo. Tia vetero ofte malhelpas la forblovon de haladzo, kiu tiam kolektiĝas en kaj ĉirkaŭ la urbo.



Geologia situo |


La regiono de Los-Anĝeleso situas en la pacifika fajro-ringo, zono de sismologia nestabileco. Ĉiujare okazas proksimume 10.000 tertremoj[8].


Kelkaj marbordaj lokoj de la urbo estas sub certa risko de cunamoj. Post la Granda Ĉilia Tertremo en 1960 cunamo damaĝis kelkajn havenojn.



Transporto |




Amasa transporto ĉe Los-Anĝeleso kondukis al granda uzado de malpeza trajno.


Amasa transporto ĉe Los-Anĝeleso kondukis al granda uzado de malpeza trajno.



Amaskomunikiloj |


  • Los Angeles Daily News


Famuloj |



  • en Los-Anĝeleso naskiĝis:

    • David Carradine

    • Dustin Hoffman

    • Liza Minnelli



  • en Los-Anĝeleso mortis:


    • hungara operkantisto Kálmán Pataky

    • hungaraj geaktoroj Vilma Bánky, Erzsi Eöry, Éva Gábor, István Gyergyai, Edit Hlatky kaj Éva Szörényi

    • hungara ministro Tibor Scitovszky

    • hungara pentristo Tibor Jankay

    • hungara-usona aktoro Gábor Kertész



  • en Holivudo mortis:
    • hungaraj aktoroj Oszkár Beregi, Hanna Hertelendy kaj S.Z. Sakall




Ĝemelurboj |




Los-Anĝelesa metropolita areo




  • Israelo Eilat, Izraelo (1959)


  • Japanio Nagoja, Japanio (1959)


  • Brazilo Salvador, Brazilo (1962)


  • Francio Bordeaux, Francio (1964)


  • Germanio Berlino, Germanio (1967)


  • Zambio Lusako, Zambio (1968)


  • Meksiko Meksikurbo, Meksiko (1969)


  • Nov-Zelando Auckland City, Nov-Zelando (1971)


  • Sud-Koreio Busan, Sud-Koreio (1971)


  • Barato Mumbai, Barato (1972)


  • Irano Teherano, Irano (1972)


  • Tajvano Tajpejo, Tajvano


  • Ĉina Popola Respubliko Guangzhou, Ĉinio


  • Grekio Ateno, Grekio (1984)


  • Rusio Sankt-Peterburgo, Rusio (1984)


  • Kanado Vancouver, Kanado (1986)


  • Egiptio Giza, Egiptio (1989)


  • Indonezio Ĝakarto, Indonezio (1990)


  • Litovio Kaunas, Litovio (1991)


  • Filipinoj Makati, Filipinoj (1992)


  • Kroatio Split, Kroatio (1993)


  • Salvadoro San Salvador, Salvadoro (2005)


  • Libano Bejruto, Libano (2006)


  • Italio Ischia, Italio (2006)


  • Armenio Erevano, Armenio (2007)



Esperantistoj en Los-Anĝeleso |


  • Edwin Joseph Baker


Bildoj |




Vasta panoramo de Los-Anĝeleso


Los angeles mountains to ocean pano.jpg
Vasta panoramo de Los-Anĝeleso



Eksteraj ligiloj |



  • https://www.lacity.org/

  • https://www.discoverlosangeles.com/

  • http://www.usc.edu/isd/archives/la


  • http://vladimir-okc.narod.ru/UU-html/truu39.htm Unuetaĝa Usono ĉ.39 "Lando de Dio" en Esperanto



Vidu ankaŭ |



  • West Hollywood

  • Listo de milionurboj


  • Plej grandaj urboj (laŭ enloĝantaro)



Notoj |





  1. U.S. Census Bureau Releases Data on Population Distribution and Change in the U.S. Based on Analysis of 2010 Census Results. U.S. Census Bureau (24a de Marto, 2010). Alirita 28a de Septembro, 2011.


  2. Annual Estimates of the Population of Metropolitan and Micropolitan Statistical Areas (CBSA) – United States Census Bureau


  3. City Populations – World City Population, Biggest Largest Cities in the World. Worldatlas.com. Alirita September 28, 2011.


  4. Population and Housing Occupancy Status: 2010 – United States – Metropolitan Statistical Area. U.S. Census Bureau. Alirita 28a Septembro, 2011.


  5. Les Christie. "The most ethnically diverse counties in the United States", CNN, 9a de Aŭgusto, 2007. Kontrolita 28a de Septembro, 2011.


  6. The Top 10 Most Diverse Cities in America. cnbc.com. Alirita 28a de Septembro, 2011.


  7. BANHAM, Reyner. (1973) Los Angeles: The Architecture of Four Ecologies. Pelican Books. ISBN 0140211780.


  8. Earthquake Facts (angle) (HTML). Earthquake Hazards Program. USGS. Alirita 2012-12-16. “(15) Each year the southern California area has about 10,000 earthquakes.”.



















Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51