Bannwil

















































Bannwil

Blazono de Bannwil


Blazono de Bannwil

Bannwil


Bannwil, fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
Kantono
Berno
Administra distrikto
Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009
Aarwangen

Koordinatoj 

47°14′15″N 7°43′55″O  /  47.2375°N, 7.73194°O / 47.2375; 7.73194 (Bannwil)Koordinatoj: 47°14′15″N 7°43′55″O  /  47.2375°N, 7.73194°O / 47.2375; 7.73194 (Bannwil)
Nombro de enloĝantoj
673
Areo
4,79 km²
Alteco
434 m super marnivelo
Poŝtkodo
4913
Komunumkodo
0323

Mapo de Bannwil


Mapo de Bannwil







v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj


  • 8 Bildoj





Pri la komunumo |


Bannwil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarwangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 673 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.



Geografio |


La komunumo Bannwil situas en la Svisa Mezlando ĉe la norda bordo de la rivero Aro. Al la komunumo apartenas la ara insulo Vogelraupfi, sur kiu troviĝas naturprotekta areo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bannwil, kaj la setlejoj Schriberweid, Winkel, Ischlegli, Stalten, Schwanau (kie situas ankaŭ la stacidomo), kaj Schürhof tut en oriento de la komunumo, kaj pluraj izolitaj bienoj.


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,79 km², de kiuj 39,2% estas kovritaj de arbaro, 45,9% servas por agrikulturo kaj 8,8% por setlado.
[1]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Bannwil limas en nordo al Niederbipp, en nordoriento al Schwarzhäusern, en sudoriento al Aarwangen, en sudo al Graben, en sudsudokcidento al Berken, en sudokcidento al Walliswil ĉe Niederbipp, kaj en okcidento al Oberbipp.



Trafiko |


La komunumo Bannwil situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj vojoj. Tra la komunumo kondukas la konekta vojo nr-o 1444 de Aarwangen al Wiedlisbach. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de 3 kilometroj norde apud Niederbipp. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la mallarĝspura trama fervojo de Langenthal tra Niederbipp al Soloturno.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Bannwil datiĝas el la jaro 1262 kiel Benwile. Dum mezepoko Bannwil apartenis al la malalta tribunalo de Aarwangen. Kune kun Aarwangen ĝi fariĝis en la jaro 1432 komuna havaĵo de la urboj Berno kaj Soloturno, kaj fariĝis en la jaro 1463 definitive berna havaĵo. Berno atribuis la lokon al la Voktejo Aarwangen.[2]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  2. Fonto: Anne-Marie Dubler: Bannwil en Historia Leksikono de Svislando (2009-09-15)



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Bannwil


  • Bannwil en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bannwil – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


Bildoj |














Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?

Iĥnotaksono