Bătarci
Bătarci | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Satu Mare | ||
Alinome | Batarcs (hungare), Batarsch (germane) | ||
Iama hungara departemento | Ugocsa | ||
Situo | 48° 2′ N, 23° 9′ O48.03555555555623.151111111111Koordinatoj: 48° 2′ N, 23° 9′ O | ||
| |||
Alto super maro | 147 m | ||
Poŝtkodo | 447030 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 3.794 (en 2002) | ||
– vilaĝo | 2,199 (en 2011; 2.107 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 136928 | ||
Bătarci [betarĉj] (hungare: Batarcs, germane: Batarsch) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Satu Mare. En 1910 ĝi havis 1 612 loĝantojn (rumanoj, germanoj, hungaroj), en 1992 2 697 (rumanoj). Ĝia unua skriba mencio estas el 1378. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Ugocsa vármegye). Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Comlăușa kaj Tămășeni. La vilaĝo Șirlău estiĝis je la fino de la 19-a jarcento kaj unuiĝis kun ĝi.
Bătarci nord-okcidente limas al Ukrainio, sed la plej proksima limtransirejo estas 15 km for, en Halmeu. Tie estas ankaŭ la plej proksima fervoja stacio.
Fonto |
Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Eksteraj ligiloj |
- Interaga mapo de la distrikto
- Popolnombrado 2002
- Administracia mapo de la distrikto
Situo en la distrikto
|