Pavio
Pavio | |
Ŝtato | Italio |
---|---|
Regiono | Lombardio |
Provinco | PV Pavia |
Geografia situo | 45° 11′ N, 9° 9′ O45.1833333333339.15Koordinatoj: 45° 11′ N, 9° 9′ O |
Alto super marnivelo | 77 m |
Areo | 62 km² |
Loĝantaro | 70 321 |
Loĝdenso | 1146 loĝantoj/km² |
Najbaraj komunumoj | |
Patrono | Siro de Pavia |
Festa tago | 9-a de decembro |
Nomo de loĝantoj | pavesi |
Poŝtkodo | 27100 |
Imposta kodo | G388 |
Kodo laŭ ISTAT | 018110 |
Telefona prefikso | 0382 |
Retpaĝo | http://www.comune.pv.it Pavia/ |
Pavio (itale Pavia [paVIa]) estas urbo (ĉ. 70.000 enloĝ.) en norda Italujo, en la regiono Lombardujo, ĉe la rivero Tiĉino proksime de ĝia konfluo en Padon.
Pavio estas industria urbo (fakoj tekstila, metalmekanika, nutraĵa).
Estas fama universitato fondita en 1361. Aliaj vidindaĵoj estas la kastelo de la familio Visconti [visKONti] (15-a jc.), la romanika preĝejo San Michele [san miKEle] (Sankta Miĥael), la lombardstila preĝejo San Pietro [san PJEtro] (Sankta Petro), kie ripozas la korpo de Sankta Aŭgusteno, kaj, ekstere de la urbo, la renoma kartuzio.
Pavio estis ĉefurbo de la Langobarda Reĝlando. En 1359 la Visconti konkeris ĝin. En 1525 imperiestro Karolo la 5-a venkis kaj kaptis Franciskon la 1-an de Francujo en la Batalo de Pavio.
En Pavio naskiĝis la fama matematikisto Gerolamo Cardano (Jeronimo Kardano).
Partneraj urboj |
Bezansono en Francio ekde 1964