Bilbor
Bilbor | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Harghita | ||
Alinome | Bélbor (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Csík | ||
Situo | 47° 4′ N, 25° 30′ O47.06527777777825.492222222222Koordinatoj: 47° 4′ N, 25° 30′ O | ||
| |||
Alto super maro | 927 m | ||
Poŝtkodo | 537020 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 2.859 (en 2002) | ||
– vilaĝo | 2.381 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 83945 | ||
Bilbor (hungare: Bélbor, be:lbor[1]) estas komunumo en Rumanio sur la orienta deklivo de Montaro Căliman norde-nordoriente de Toplița. Ĝi estas montregiona disŝutita komunumo.
Bilbor estas la plej norda komunumo de Harghita. Al la komunumo apartenas la vilaĝo Răchitiș.
Enhavo
1 Loĝantaro
2 Historio
3 Gravaj personoj
4 Notoj
5 Eksteraj ligiloj
Loĝantaro |
En 1910 ĝi havis 1 mil 351 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 2 mil 930. En la regiono troviĝas proksimume 100 minerelakvaj fontoj.
En la censo de 2002 la 2.859 loĝantoj de la komunumo deklaris jenajn etnecojn[2] kaj preferatajn lingvojn[3]:
Etneco | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
rumanoj | 2.843 | 99,4 % |
hungaroj | 16 | 0,6 % |
Lingvo | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
rumana | 2.842 | 99,4 % |
hungara | 17 | 0,6 % |
Historio |
Bélbor estis unue menciita skribe en 1751; estis fondita de servuloj translokiĝintaj el Moldavio. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Csík).
Gravaj personoj |
Margit Fórika Musulin (n. 23-a de januaro 1934): kuracistino, universitata asistantino.
Romul Nuțiu (n. 28-a de julio 1932): pentristo.
Octavian C. Tăslăuanu (1-a de februaro 1876 – Bukareŝto, 22-a de oktobro 1942): rumana verkisto, publicisto, literaturkritikisto, memuaristo, politikisto.
Notoj |
↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (censo de la popolanoj kaj de la loĝantoj) (rumane) (XLS) (2002). Alirita 2013-12-28.
↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (censo de la popolanoj kaj de la loĝantoj) (rumane) (XLS) (2002). Alirita 2013-12-28.
Eksteraj ligiloj |
- Popolnombrado 2002
- Interaga mapo de la distrikto
Situo en la distrikto
|