Ležáky
Ležáky | |
germane: Lezaky | |
ekstermita vilaĝo | |
Kruco nomita Trnová koruna (Dornokrono) sur monteto super eksa municipo Ležáky | |
Oficiala nomo: Ležáky | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Chrudim |
Historia regiono | Bohemio |
Rivero | Ležák |
Situo | Ležáky |
- koordinatoj | 49°49′58″N 15°54′06″E / 49.83278°N, 15.90167°O / 49.83278; 15.90167 (Ležáky) |
Ekstermo | 24-a de junio 1942 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio | |
Vikimedia Komunejo: Ležáky | |
Retpaĝo: Nacia kultura memorindaĵo - Pieta teritorio Ležáky | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Ležáky estis vilaĝeto situanta en distrikto Chrudim. Ĝi estis forbruligita fare de naziistoj reprezaliantaj pro atenco kontraŭ Heydrich el la 27-a de majo 1942 kaj ĝi troviĝis proksimume 1 km oriente de vilaĝo Miřetice aŭ 6 km okcidente de urbeto Skuteč en distrikto Chrudim.
Ĉi tie estis starantaj ok dometoj, grupigitaj ĉirkaŭ muelejo, la vilaĝo nomiĝis laŭ rojo Ležák.
En ŝtonminista vilaĝo (en muelejo) kaj en proksima ŝtonminejo Hluboká estis ekde duono de januaro 1941 kaŝata radiodissendigilo nomata Libuše, kiun uzis grupo Silver A por sendado de raportistaj informoj en Londonon. Post la atenco kontraŭ Heydrich okazis surbaze de denunco de Karel Čurda ondo de arestadoj, enkadre kiuj naziistoj venis ĝis Ležáky kaj la 24-an de junio 1942 la vilaĝo estis ĉirkaŭigita, 47 loĝantoj estis transveturigitaj ĝis kastelo en Pardubice, kie plenkreskuloj estis ekzekutitaj kaj 13 infanoj forveturigitaj en pragan Rasan kaj enloĝigan oficejon. La infanoj el Ležáky estis pli poste transveturigitaj en Lodzo. Jarmila kaj Marie Šťulík-oj estis agnoskitaj kiel kapablaj por germanigo kaj transdonitaj en germanajn familiojn sub fremdaj nomoj. Nur post la milito trovis ilin per esplorserĉado kaj alveturis ilin reen polica inspektisto Josef Ondráček. La ceteraj infanoj estis transveturigitaj en ekstermejon Chełmno. Ĉi tie ili estis pli poste senditaj en gasĉambroj.
Oficiala raporto de la protektorata presaro el la 26-a de junio 1942 notas:
"La 24-an de junio estis vilaĝo Ležáky u Louky (distrikto Chrudim) ekstermita kun tero. La plenkreskaj loĝantoj estis laŭ militleĝo pafmortigitaj. La loĝantaro kaŝis ĉeĥajn paraŝutistojn, kiuj havis gvidantan partoprenon en preparoj de atenco kontraŭ SS-Obergruppenführer Heydrich, provante savi ilin antaŭ polica interveno."
Sur la loko de la eksa vilaĝo estis post la milito konstruita memorigaĵo, la bazplanoj de unuopaj domoj estas markitaj per granitaj monumentoj kun motivo de kruco.
Vidu ankaŭ |
- Oradour-sur-Glane
- Ĉeski Malin
- Lidice
- Kortelisy
- Javoříčko
Huta Pieniacka, kaj pli ol 800 aliaj vilaĝoj en la nuntempa Pollando kaj estintaj Orientaj Limregionoj, plurfoje kun pli da viktimoj kaj pli grada brutaleco ol en konataj tutmonde vilaĝoj Lidice aŭ Oradour-sur-Glane
Bibliografio |
- Miloš Krejčí, Kurs na... wojskowość i historię województwa pardubickiego Azimuto al ...militistiko kaj historio de la vojevodio Pardubice), turisma faldfolio, Destinační společnost Východní Čechy, 2011
- Robert Gerwarth: Kat Hitlera (Ekzekutisto de Hitler), tradukis Andrzej Wojtasik. Wydawnictwo Esprit, Krakovo 2013, ISBN 978-83-63621-09-4
- Günther Deschner: Reinhard Heydrich, Namiestnik władzy totalitarnej (Reinhard Heydrich. Anstataŭanto de totalisma regopovo), tradukis Magdalena Ilgmann, Dom Wydawniczy Bellona, Varsovio 2000, ISBN 88-11-08981-7