Graben BE
- La mallongigo BE en Graben BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Graben. |
Graben | |
---|---|
Blazono de Graben | |
Graben kaj la insulo Vogelroupfi | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Supra Argovio |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Wangen |
Koordinatoj | 47°13′4″N 7°43′16″O / 47.21778°N, 7.72111°O / 47.21778; 7.72111 (Graben BE)Koordinatoj: 47°13′4″N 7°43′16″O / 47.21778°N, 7.72111°O / 47.21778; 7.72111 (Graben BE) |
Nombro de enloĝantoj | 313 |
Areo | 3,16 km² |
Alteco | 455 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3376 |
Komunumkodo | 0976 |
Mapo de Graben | |
Enhavo
1 Pri la komunumo
2 Geografio
3 Najbaraj komunumoj
4 Trafiko
5 Historio
6 Nulkea centralo Graben
7 Vidu ankaŭ
8 Notoj kaj referencoj
9 Eksteraj ligiloj
Pri la komunumo |
Graben estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Wangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 313 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio |
Graben situas ĉe la norda bordo de la rivero Aro, oriente de la alfluo de Önz. La komunumo Graben ne disponas pri aparta centro sed konsistas el tuta aro de malgrandaj vilaĝetoj, nome Baumgarten, Burach, Gsoll, Hubel, Kleinholz, Schörlishäusern, Schwendi kaj Stadönz.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,16 km², de kiuj 36,6% estas kovritaj de arbaro, 52,7% servas por agrikulturo kaj 6,9% por setlado.
[1]
Najbaraj komunumoj |
La komunumo Graben limas en nordo aliflanke de la rivero Aro al Bannwil, en nordoriento al Aarwangen, en sudoriento al Bützberg, en sudo al Herzogenbuchsee, en sudokcidento al Heimenhausen, kaj en nordokcidento al Berken.
Trafiko |
Graben situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas flanka vojo de Langenthal al la Aroponto de Berken. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 5 kilometrojn norde en Niederbipp. Graben ne estas konektita al la publika tranportreto.
Historio |
La unua dokumenta mencio de Graben datiĝas el la jaro 1220 kiel Stadonce. en Hubel estis malkovrita tombomonteto de la Hallstatt-kulturo. En mezepoko Graben apartenis al la Grafoj de Kiburgo. En la jaro 1385 la kiburga voktejo Baumgarten estis pandigita al la Senjoroj de Grünberg. Post diversaj ŝanĝoj de la posedantoj en la jaro 1432 Graben fariĝis havaĵo de Berno kaj estis integrita al la voktejo Aarwangen. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 ĝi estis atribuita al la distrikto Wangen, ĉe kiu ĝi restis ĝis ties integriĝo al la nova administra distrikto Supra Argovio en la jaro 2010.[2] Ek de novembro 2008 la komunuma administrado de Graben estas farita de la komunumo Bannwil.
Nulkea centralo Graben |
En la jaro 1972 ekzistis projekto konstrui nuklean centralon en Graben. Pro la granda kontraŭstaro de la loĝantaro de la regiono, tiu projekto fiaskis. La 18-an de aprilo 1975 estis fondita la Senperforta Agado Graben (en la germana lingvo Gewaltfreie Aktion Graben, GAG), kiu de la 26-a ĝis la 28-a de aŭgusto 1977 organizis en Graben feston, kiun partoprenis inter 6000 kaj 9000 personoj.[3]
Vidu ankaŭ |
- Aliaj signifoj de Graben
Notoj kaj referencoj |
↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
↑ Fonto: Anne-Marie Dubler: Graben en Historia Leksikono de Svislando (2005-01-12)
↑ Fonto: Ruedi Bärtschi: Nuklea centralo, kiu ne estis konstruita en Jarlibro de Supra Argovio, Volumo 51 (2008)
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo de la komunumo Graben
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Graben BE – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
|